Читаем La Eksterordinara Lando Oz полностью

La Sorĉistino tuj vokis la Birdotimigilon kaj liajnamikojn al sia tendo, kaj komencis demandadi al lalaŭsupoza Mombi pri la perdita knabino Ozma. SedĴelea tute nenion sciis pri tiu temo, kaj baldaŭ ŝi tiomnervoziĝis pro la demandado ke ŝi komencis plori, kiomulte surprizis Glindan.

“Jen stulta trompaĵo! ”diris la Sorĉistino, kaj ŝiajokuloj brilegis kolere. “Ĉi tiu ne estas Mombi, estasalia persono kiu pro sorĉo aspektas kiel ŝi! Diru almi, ”ŝi ordonis, turniĝinte al la tremanta knabino, “vian veran nomon! ”

Tion Ĵelea ne kuraĝis diri, ĉar ŝin minacis mortigila magiulino se ŝi konfesos la fraŭdon. Sed Glinda, kvankam dolĉa kaj bela, komprenis magion multe plibone ol ĉiu alia persono en la Lando Oz. Do perkelkaj potencaj vortoj kaj stranga gesto, ŝi rapidetransformis la knabinon kaj redonis al ŝi ŝian veranformon, kaj samtempe maljuna Mombi, tremalproksime en la palaco de Zingibra, subite reakirissiajn proprajn malrektan formon kaj aspektaĉon.

“Nu, ŝi estas Ĵelea Kon fitaĵ! ”kriis la Birdotimigilo, rekonante ke la knabino estas malnova amikino lia.

“Nia interpretistino! ”diris la Kukurbokapo, plaĉeridetante.

Glinda devigis Ĵelean rakonti pri la trompo faritade maljuna Mombi, kaj ŝi ankaŭ petis protekton deGlinda, kion la Sorĉistino volonte promesis. Sed nunGlinda vere koleregis, kaj sendis komunikon alZingibra ke la fraŭdo koniĝis kaj ke ŝi devastransdoni la veran Mombin, ĉar se ne, ŝi suferos proneelporteblaj konsekvencoj. Zingibra anticipis tiunkomunikon, ĉar la ŝorĉistino bone komprenis, kiam ŝirericevis sian naturan formon, ke Glinda eltrovis latrompon. Sed la fia maljunulino jam elpensis novantrompon, kaj devigis Zingibran promesi plenumi ĝin. Do la Reĝino diris al la heroldino de Glinda:

“Diru al via estrino ke mi tute ne trovas Mombin; sed Glinda povos eniri la urbon kaj mem serĉi lamaljunulinon. Ŝi ankaŭ povas kunvenigi siajnamikojn, se ŝi volas. Sed se ŝi ne trovos Mombinantaŭ ol la suno subiros, la Sorĉistino devos promesiforiri pace kaj ne plu ĝeni nin. ”

Glinda akceptis la proponon, ĉar ŝi bone sciis keMombi estas ie en la urbo. Do Zingibra malfermigisla pordegojn de la urbo, kaj Glinda enmarŝis, sekvatede kompanio de ŝiaj soldatinoj, kaj poste sekvis laBirdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto, dum JoĉjoKukurbokapo rajdis sur la Seg-Ĉevalo, kaj la Edukita, Multe Pligrandigita Ŝancel-Insekto digne marŝismalantaŭ ili. Tip marŝis apud la Sorĉistino, ĉarGlinda ekamis la knabon multe.

Kompreneble Mombi tute ne intencis troviĝi deGlinda; do, dum ŝiaj malamikoj marŝadis laŭ la strato, la magiulino transformis sin en ruĝan rozon kreskantansur arbusto en la ĝardeno de la palaco. Lerta plano, trompo kian ne suspektis Glinda. Do pluraj valoregajhoroj perdiĝis per vana serĉado je Mombi. Kiam proksimiĝis la sunsubiro la Sorĉistinokomprenis ke ŝin venkis la supera malico de la treaĝa magiulino; do ŝi ordonis al siaj sekvantinoj marŝiel la urbo retren al siaj tendoj.

Ĝuste tiam serĉadis la Birdotimigilo kaj liajkamaradoj en la ĝardeno de la palaco, kaj senespereili turnis sin por obei la ordonon de Glinda. Sedantaŭ ol foriri el la ĝardeno, la Stana Lignohakisto, kiu amis florojn, ŝance rimarkis grandan ruĝan rozonkreskantan sur arbusto; do li deŝiris la floron kaj fiksisĝin en la stanan butontruon de sia stana brusto. Dum li faris tion, li kredis aŭdi mallaŭtan ĝemon ella rozo; sed li tute ne atentis tiun sonon, kaj tiel Mombiestis portata el la urbo en la tendaron de Glinda kaj tuteneniu suspektis ke ilia serĉo tiel sukcesis.

ĈAPITRO XXII

La Transformiĝo de Maljuna Mombi

Unue la magiulino timis kiam ŝi trovis sin kaptita dela malamikoj; sed baldaŭ ŝi decidis ke ŝi estas egalesekura en la butontruo de la Stana Lignohakisto kielsur arbusto. Ĉar neniu sciis ke la rozo kaj Mombi estasunusama afero, kaj nun kiam ŝi estis ekster la urboj dela Urbo la eblo eskapi Glindan estis multe pli granda.

“Sed ne necesas rapidi, ”pensis Mombi. “Miatendos dum kelka tempo kaj ĝuos la humiliĝon detiu Sorĉistino kiam ŝi trovos ke mi superis ŝin. ”Do dum la tuta nokto la rozo restis trankvile surla brusto de la Stana Lignohakisto, kaj en la mateno, kiam Glinda vokis niajn amikojn al interkonsilado, Noĉjo Hakisto kunportis sian belan floron al lablanka silka tendo.

“Ial, ”diris Glinda, “ni ne sukcesis trovi tiunmalican maljunan Mombin; do mi kredas ke niaekspedicio fiaskis. Kaj mi bedaŭras tion, ĉar sen niahelpo malgranda Ozma neniam estos savita kaj nerericevos sian justan postenon kiel Reĝino de laSmeralda Urbo. ”

“Ni ne cedu tro facile, ”diris la Kukurbokapo. “Nifaru ion alian. ”

“Certe io alia estas farenda, ”respondis Glinda, ridetante; “sed mi ne komprenas kiel min tiom facilevenkis maljuna magiulino kiu scias multe malpli damagio ol mi mem. ”

“Dum ni estas ĉi tie, mi opinias ke estos saĝe keni konkeru la Smeraldan Urbon por Princino Ozma, ”diris la Birdotimigilo. “Kaj dum la knabino restoskaŝita, mi volonte regos anstataŭ ŝi, ĉar mi komprenasla regarton pli bone ol Zingibra. ”

Перейти на страницу:

Похожие книги

Книга потерянных вещей
Книга потерянных вещей

Притча, которую нам рассказывает автор международных бестселлеров англичанин Джон Коннолли, вполне в духе его знаменитых детективов о Чарли Паркере. Здесь все на грани — реальности, фантастики, мистики, сказки, чего угодно. Мир, в который попадает двенадцатилетний английский мальчик, как и мир, из которого он приходит, в равной мере оплетены зловещей паутиной войны. Здесь, у нас, — Второй мировой, там — войны за обладание властью между страшным Скрюченным Человеком и ликантропами — полуволками-полулюдьми. Само солнце в мире оживших сказок предпочитает светить вполсилы, и полутьма, которая его наполняет, населена воплотившимися кошмарами из снов и страхов нашего мира. И чтобы выжить в этом царстве теней, а тем более одержать победу, нужно совершить невозможное — изменить себя…

Джон Коннолли

Фантастика / Сказки народов мира / Ужасы и мистика / Сказки / Книги Для Детей