“Jes, ”diris la maljuna magiulino, jese skuante siankapon; “jen Princino Ozma —la infano portita al mide la Sorĉisto kiu ŝtelis la tronon de ŝia patro. Jen lavera reganto de la Smeralda Urbo! ”kaj ŝi per sialonga osteca fingro rekte indikis la knabon.
“Mi! ”kriis Tip, miregante. “Mi ne estas PrincinoOzma —mi ne estas knabino! ”
Glinda ridetis, kaj irinte al Tip ŝi prenis lianmalgrandan brunan manon per sia delikata blankamano.
“Vi ne estas knabino ĝuste nun, ”diris ŝi mildatone, “ĉar Mombi transformis vin en knabon. Sed vi naskiĝisknabino, kaj ankaŭ Princino; do vi devos repreni vianĝustan formon, por ke vi fariĝu Reĝino de la SmeraldaUrbo. ”
“Ho, lasu Zingibran resti la Reĝino! ”kriis Tip, preta plori. “Mi volas resti knabo, kaj veturi kun laBirdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto, kaj la Ŝancel-Insekto, kaj Joĉjo —jes! kaj kun mia amiko la Seg-Ĉevalo —kaj la Gumpo! Mi ne volas esti knabino! ”“Ne timu, amiketo, ”diris la Stana Lignohakisto, konsole; “ne doloras esti knabino, oni diras; kaj ni ĉiujrestos viaj fidelaj amikoj. Kaj, senkaŝe parolante, miĉiam opiniis knabinojn pli agrablaj ol knaboj. ”
“Nu, egale agrablaj, ”diris la Birdotimigilo, karesefrapetante la kapon de Tip.
“Kaj egale bonaj studentoj, ”proklamis la Ŝancel-Insekto. “Mi volonte fariĝos via instruisto, kiam virefariĝos knabino. ”
“Sed —atendu! ”diris Joĉjo Kukurbokapo, ĝeme:“sevi fariĝos knabino, vi ne povos resti mia kara Paĉjo! ”
“Ne, ”respondis Tip, ridante malgraŭ siamaltrankvilo; “kaj volonte mi perdos tiun parencecon. ”
Poste li diris, heziteme, dum li turnis sin al Glinda:
“Mi provos dum kelka tempo —por trovi kiel estos. Sedse al mi ne plaĉos esti knabino, vi devas promesi ke virefaros min knabo. ”
“Nu, ”diris la Sorĉistino, “mia magio ne povas farition. Mi neniam faras transformojn, ĉar ili estasnehonestaj, kaj neniu respektinda magiulino volasdoni malveran aspekton al io ajn. Nur senskrupulinojuzas tiun arton, do mi devas postuli ke Mombi nuligusian ĉarmon kaj redonu al vi vian ĝustan formon. Ŝilastafoje faros magiaĵon. ”
Nun, ĉar la vero pri Princino Ozma malkaŝiĝis, alMombi ne gravis la sorto de Tip; sed ŝi timis lakoleron de Glinda, kaj la knabo malavare promesisprizorgi Mombin kiam ŝi maljuniĝos se li fariĝosregantino de la Smeralda Urbo. Do la magiulinokonsentis fari la transformon, kaj tuj komenciĝis lapreparado de la evento.
Glinda ordonis ke ŝia propra reĝina sofo metiĝu enla centron de la tendo. Sur ĝin metiĝis multaj kusenojkovritaj per rozkolora silko, kaj de ora stango super ĝipendis multaj ruĝetaj faldaĵoj el filandro, tute kaŝantela internan parton.
La unua ago de la magiulino estis devigi la knabontrinki magian fluaĵon kiu rapide dormigis lin profundekaj sensonĝe. Poste la Stana Lignohakisto kaj laŜancel-Insekto zorge portis lin al la sofo kaj metis linsur la molajn kusenojn, kaj kuntiris la filandrajnkurtenojn por kaŝi lin de ĉiuj.
La magiulino kaŭris sur la tero kaj flamigis sekajnherbojn, kiujn ŝi tiris el sia brustvesto. Kiam la fajroardis klare maljuna Mombi disŝutis manplenon damagia pulvoro sur la fajron, kiu tuj komencis estigiriĉan violan vaporon, plenigante la tendon per siaodoro kaj ternigante la Seg-Ĉevalon —kvankam oniantaŭavertis lin resti silenta.
Dum la aliaj scivole rigardadis ŝin, la maljunulinaĉoĉantis verson ritme uzante vortojn kiujn neniukomprenis, kaj klinis sian maldikan korpon sepfojesuper la fajron. Kaj nun la sorĉkanto ŝajnis kompleta, ĉar la magiulino rektiĝis kaj kriis unu vorton, “Jeoŭa! ”laŭtavoĉe.
La vaporo for flosis; la aero reklariĝis; iom da freŝaaero plenigis la tendon, kaj la ruĝetaj kurtenoj de lasofo tremetis kvazaŭ movitaj de io malantaŭ ili. Glinda marŝis al la baldakeno kaj apartigis lasilkajn kurtenojn. Ŝi klinis sin super la kusenojn, etendis manon, kaj de la sofo leviĝis la formo de junaknabino, freŝa kaj bela kiel maja mateno. Ŝiaj okulojbrilis kvazaŭ du diamantoj, kaj ŝiaj lipoj ruĝetis kielturmalino. Laŭ ŝia dorso pendis ruĝoraj bukloj, kajmaldika juvela cirklaĵo sidis super ŝiaj brovoj. Ŝiajsilkogazaj roboj flosis ĉirkaŭ ŝi kvazaŭ nubo, kaj surŝiaj piedoj estis delikataj satenaj pant floj.
Vidante tiun belegulinon la malnovaj kamaradoj deTip rigardadis miroplene dum tuta minuto, kaj post tioĉiu kapo kliniĝis pro sincera admirado al la belaPrincino Ozma. La knabino mem rigardetis labrilantan vizaĝon de Glinda, kiu brilas pro plezuro kajkontento, kaj post tio turnis sin al la aliaj. Parolantela vortojn dolĉe malarogante, ŝi diris:
“Mi esperas ke neniu el vi malpli amos min nun olantaŭe. Mi restas la sama Tip, sciu; nur —nur —”“Nur vi estas diferenca! ”diris la Kukurbokapo; kajĉiu opiniis ke tiu estis lia plej saĝa parolo dum lia tutavivo.
ĈAPITRO XXIV
Riĉo pro Kontento