Kiam la miriga informo atingis la orelojn de ReĝinoZingibra —ke Mombi la magiulino estas kaptita; ke ŝikonfesis sian krimon al Glinda; ke oni trovis la delongeperditan Princinon Ozma en, nekredeble, Tip —ŝiploris verajn larmojn de malĝojo kaj malespero. “Ke mi devos, ”ŝi ĝemis, “reginte kiel Reĝino, kajloĝinte en palaco, rekomenci purigadi plankojn kajkirli buteron! Estas nepenseble! Mi neniel konsentos! ”
Do kiam ŝiaj soldatinoj, kiuj pasigis sian temponplejparte per kuirado de sukerfandaĵoj en la kuirejojde la palaco, konsilis al Zingibra ke ŝi rezistu, ŝi obeisilian malsaĝan babiladon kaj sendis akran de fion alGlinda la Bona kaj Princino Ozma. Rezultismilitdeklaro, kaj la tujsekvan tagon Glinda marŝiskontraŭ la Smeraldan Urbon kun flirtantaj standardojkaj ludantaj bandoj, kaj arbaro da brilantaj lancoj kiujbriladis pro la radioj de la suno.
Sed kiam ĝi proksimiĝis al la muroj tiu bravagrupego ekhaltis; ĉar Zingibra fermis kaj baris ĉiunpordon, kaj la muroj de la Smeralda Urbo estis altajkaj dikaj, konstruite el multaj blokoj de verdamarmoro. Kiam ŝi trovis sian eniron barita, Glindaklinis sian kapon por profunde pensadi, dum laŜancel-Insekto diris, per sia plej pozitiva tono:
“Necesas sieĝi la urbon kaj malsatigi ĝin ĝis ĝicedos. Nenion alian ni povos fari. ”
“Malprave, ”respondis la Birdotimigilo. “Ni ankoraŭhavas la Gumpon, kaj la Gumpo ankoraŭ povas flugi. ”
La Sorĉistino turnis sin rapide kiam ŝi aŭdis liajnvortojn, kaj sur ŝia vizaĝo nun estis brilanta rideto. “Vi pravas, ”ŝi krietis, “vi plenrajte fieras pro viacerbo. Ni iru al la Gumpo tuj! ”
Do ili trairis la armeon ĝis ili atingis la lokon, proksime al la tendo de la Birdotimigilo, kie kuŝas laGumpo. Glinda kaj Princino Ozma eniris la unuaj, kajsidiĝis sur la sofojn. Sekvis la Birdotimigilo kaj liajamikoj, kaj restis su fiĉa spaco por Kapitanino kaj trisoldatinoj, kiujn Glinda opiniis su fiĉaj kiel gardistinaro. Nun, pro ordono de la Princino, la stranga Aĵo kiunili nomis Gumpo batis siajn palmfoliajn flugilojn kajenaeriĝis, portante la grupon de aventurantoj alte transla murojn. Ili ŝvebis super la palaco, kaj baldaŭrimarkis Zingibran legantan en hamako en la korto, kie ŝi komforte legadis romanon kun verda kovrilo kajmanĝadis verdajn ĉokoladojn, certa ke la murojprotektos ŝin kontraŭ ŝiaj malamikinoj. Obeanterapidan ordonon, la Gumpo surteriĝis sendanĝere entiun saman korton, kaj antaŭ ol Zingibra povis pli olnur krii, la Kapitanino kaj la tri soldatinoj elsaltis kajkaptis la eksreĝinon, kaj fiksis fortikajn ĉenojn al ŝiajpojnoj.
Tiu ago efektive finis la militon; ĉar la RevoluciaArmeo cedis tuj kiam ili informiĝis pri la kaptiĝo deZingibra, kaj la Kapitanino marŝis sendanĝere laŭ lastratoj ĝis la pordoj de la urbo, kiujn ŝi plenemalfermis. La bandoj ludis sian plej instigan muzikondum la armeo de Glinda marŝis en la urbon, kajheroldoj proklamis la venkiĝon de la aŭdaca Zingibrakaj la altiĝon de la bela Princino Ozma sur la trononde siaj reĝaj prapatroj.
Tuj la viroj de la Smeralda Urbo formetis siajnkuirvestojn. Kaj oni diras ke la virinojn tiom tedismanĝi la kuiraĵojn de siaj edzoj ke ili ĉiuj ĝoje salutisla venkiĝon de Zingibra. Estas certe ke, kurante al lakuirejoj de siaj domoj, la bonaj edzinoj preparis tiombongustegajn festenojn por la lacaj viroj ke harmoniotuj reestabliĝis en ĉiu familio.
La unua akto de Ozma devigis la RevolucianArmeon redoni al ŝi ĉiun smeraldon kaj alian gemonŝtelitan el la publikaj stratoj kaj konstruaĵoj; kaj tiomabundis la valoregaj ŝtonoj elprenitaj de tiuj vantajknabinoj, ke ĉiu el la reĝaj juvelistoj devis laboradisenĉese dum pli ol monato por remeti ilin. Intertempe la Revolucia Armeo estis malfondita kajla knabinoj resenditaj al siaj patrinoj. Pro promesobone konduti, Zingibra ankaŭ liberiĝis.
Ozma fariĝis la plej bela Reĝino iam konita en laSmeralda Urbo. Kaj, kvankam tre juna kaj sensperta, ŝi regis sian popolon saĝe kaj juste. Ĉar Glinda bonekonsilis ŝin ĉiam; kaj la Ŝancel-Insekto, al kiu doniĝisla grava posteno de Publika Edukisto, estis tre helpaal Ozma kiam ŝiaj regaj taskoj perpleksis ŝin.
La knabino, dankeme al la Gumpo pro ĝiaservado, proponis al la besto kiun ajn pagon ĝideziras.
“Nu, ”respondis la Gumpo, “bonvolu dispecigimin. Mi ne volis viviĝi, kaj mi hontegas pro miakonglomera naturo. Iam mi estis monarko de laarbaro, tion plene pruvas miaj kornoj; sed nun, promia aktuala remburita stato de servisto, mi devas flugitra la aero —miaj kruroj plene malutilas. Mi tial petasdispeciĝi. ”
Do Ozma ordonis dispecigi la Gumpon. Lakornohava kapo denove pendiĝis super la kamenbretoen la kunvenejo, kaj la sofoj estis malligitaj kajmetitaj en la akceptejojn. La balavosto rekomencissian kutiman laboron en la kuirejo, kaj fine, laBirdotimigilo remetis ĉiujn ŝnurojn kaj ŝnuregojn surla hokojn de kiuj ili prenis ilin dum la eventoplenatago kiam ili konstruis la Aĵon.