Читаем La Eksterordinara Lando Oz полностью

“Kaj ankaŭ la mia! ”diris la Ŝancel-Insekto; “ĉarMonedoj estas la grandaj malamikoj de mia raso! ”La aliaj tute ne timis; sed la Birdotimigilo tujdecidis savi la grupanojn kiujn eble damaĝus lakoleraj birdoj. Do li ordonis ke Tip deprenu la kaponde Joĉjo kaj kuŝu kun ĝi en la malsupro de la nesto, kaj kiam tio estis farita li ordonis ke la Ŝancel-Insektokuŝiĝu apud Tip. Noĉjo Hakisto, kiu sciis pro jamajspertoj precize kion fari, dispecigis la tutanBirdotimigilon —sed ne la kapon —kaj disŝutis lapajlon super Tipon kaj la Ŝancel-Insekton, tutekovrante iliajn korpojn.

Tio estis ĵus nur farita kiam la grego da Monedojatingis ilin. Rimarkinte la entrudiĝintojn en la nestola birdoj flugis al ili kolerege kriĉante.

ĈAPITRO XIX

La Famaj Dezirpiloloj de D-ro Nikidiko

La Stana Lignohakisto kutime estis pacema, sed kiamnecesis li povis batali feroce kvazaŭ Romia gladiatoro. Do, kiam la Monedoj preskaŭ renversis lin per sia subitaal flugo, kaj iliaj akraj bekoj kaj ungoj minacis damaĝilian brilantan kovraĵon, la Hakisto prenis sian hakilonkaj rapide cirkligis ĝin ĉirkaŭ sia kapo.

Sed kvankam multaj estis fortimigitaj tiumaniere, labirdoj estis tiom multaj kaj kuraĝaj ke ili daŭrigadis laatakon egale freneze kiel antaŭe. Kelkaj el ili pikis laokulojn de la Gumpo, kiu pendadis senhelpe super lanesto; sed la okuloj de la Gumpo estis el vitro kaj neestis vundeblaj. Aliaj Monedoj atakis la Seg-Ĉevalon, sed tiu besto, ankoraŭ sur sia dorso, tiom koleroplenebatadis per siaj lignaj kruroj ke li forpelis tiom daatakantoj kiom la hakilo de la Hakisto.

Trovinte sin tiel oponataj, la birdo ekatakis lapajlon de la Birdotimigilo, kuŝanta en la mezo de lanesto, kovranta Tipon kaj la Ŝancel-Insekton kaj lakapon de Joĉjo Kukurbokapo, kaj komencis forŝiri ĝinkaj for flugi kun ĝi, kaj disfaligi ĝin, pajleron postpajlero en la grandan abismon suban.

La kapo de la Birdotimigilo, ĉagrenate rimarkantetiun fidetruadon de lia interno, kriis al la StanaLignohakisto ke tiu savu lin; kaj tiu bona amikorespondis per nova fluo de energio. Lia hakilo senĉeseatakis la Monedojn, kaj feliĉe la Gumpo komencisrapide skuadi la du restantajn flugilojn fiksitajn al lamaldekstra flanko de ĝia korpo. La moviĝo de tiujflugilegoj plenteruris la Monedojn, kaj kiam laGumpo per sia energiego liberigis sin de la roka hokode kiu ĝi pendis, ĝi falis, skuante siajn flugilojn, surla neston, kaj ĝiskore alarmite la birdoj for flugiskriante trans la montojn.

Kiam la lasta birdo jam malaperis, Tip rampis elsub la sofoj kaj helpis la Ŝancel-Insekton lin sekvi.

“Ni estas savitaj! ”kriis la knabo, ĝojoplene. “Vere jes! ”respondis la Edukita Insekto, preskaŭame premante la rigidan kapon de la Gumpo pro siaĝojo; “kaj savis nin la skuiĝado de la Aĵo kaj la bonahakilo de la Hakisto! ”

“Se mi estas savita, do elprenu min! ”kriis Joĉjo, kies kapo ankoraŭ restis sub la sofoj; kaj Tip sukcesiselruli la kukurbon kaj remeti ĝin sur ĝian kolon. Liankaŭ ĝustigis la Seg-Ĉevalon, kaj diris al ĝi:

“Ni ŝuldas al vi multajn dankojn pro via bravabatalado. ”

“Mi kredas ke efektive ni tre bele eskapis, ”komentis la Stana Lignohakisto, fiertone.

“Tute ne! ”kriis kaveca voĉo.

Surprizite, ĉiuj turnis sin por rigardi la kapon dela Birdotimigilo, kiu kuŝas en lamalantaŭo de lanesto.

“Mi estas tuteruinigita! ”deklarisla Birdotimigilo, kiam li rimarkisi l i a n miregon.

“Ĉar kie estas lapajlo por plenigimian korpon? ”

Tiu timigademando alarmis ilin ĉiujn. Ili terurite ĉirkaŭrigardisen la nesto, ĉar eĉ ne unusola pajlero restis. LaMonedoj ŝtelintis eĉ la plej lastan eron kaj ĵetis ĉiomen la abismon kiu oscedis centojn da metroj suben.

“Mia povra, povra amiko! ”diris la StanaLignohakisto, preninte la kapon de la Birdotimigilokaj ameme karesante ĝin; “kiu supozus ke vin trafostia sorto? ”

“Mi agis por savi miajn amikojn, ”respondis la kapo; “kaj min ĝojigas ke mi pereis noble kaj malegoisme. ”“Sed kial vi ĉiuj estas tiom malgajaj? ”demandis laŜancel-Insekto. “La vestoj de la Birdotimigilo restasnedamaĝitaj. ”

“Jes, ”respondis la Stana Lignohakisto; “sed lavestoj de nia amiko estas senutilaj sen plenigaĵo. ”

“Kial ni ne plenigu lin per mono? ”demandis Tip.

“Mono! ”ĉiuj kriis koruse, mirigite.

“Certe, ”diris la knabo. “En la malsupro de la nestojestas miloj da unudolaraj biletoj —kaj dudolaraj —kajkvindolaraj —kaj dek-, kaj dudek-, kaj kvindek-dolaraj. Su fiĉe por plenigi dekon da Birdotimigiloj. Kial ne uzila monon? ”

La Stana Lignohakisto komencis dismovi la rubaĵonper la tenilo de sia hakilo; kaj, ja vere, kion ili antaŭesupozis nur senvaloraj paperaĵoj montriĝis esti biletojdiversvaloraj, kiujn la Monedoj dum multaj jaroj ŝteladisel la vilaĝoj kaj urboj kiujn ili vizitis.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Книга потерянных вещей
Книга потерянных вещей

Притча, которую нам рассказывает автор международных бестселлеров англичанин Джон Коннолли, вполне в духе его знаменитых детективов о Чарли Паркере. Здесь все на грани — реальности, фантастики, мистики, сказки, чего угодно. Мир, в который попадает двенадцатилетний английский мальчик, как и мир, из которого он приходит, в равной мере оплетены зловещей паутиной войны. Здесь, у нас, — Второй мировой, там — войны за обладание властью между страшным Скрюченным Человеком и ликантропами — полуволками-полулюдьми. Само солнце в мире оживших сказок предпочитает светить вполсилы, и полутьма, которая его наполняет, населена воплотившимися кошмарами из снов и страхов нашего мира. И чтобы выжить в этом царстве теней, а тем более одержать победу, нужно совершить невозможное — изменить себя…

Джон Коннолли

Фантастика / Сказки народов мира / Ужасы и мистика / Сказки / Книги Для Детей