Читаем La Eksterordinara Lando Oz полностью

“Ĉu veturi tra la aero putrigas kukurbojn? ”li diris. “Nur se vi senzorge faligos vian kapon sur lateron, ”respondis la Ŝancel-Insekto. “Se tio okazos, via kapo ne plu estos ku-kurbo, ĝi estos ku-plato. ”

“Ĉu mi ne petis vin ne plu fari tiajn stultajnŝercojn? ”diris Tip, severe rigardante la Ŝancel-Insekto.

“Jes, kaj tre multajn mi ne faris, ”respondis lainsekto. “Sed ekzistas oportunoj por multegaj bonegajvortludoj en nia lingvo, kaj edukita persono kia mine povas rezisti la tenton esprimi ilin. ”

“Homoj pli-kaj malpli-edukitaj trovis tiujnvortludojn antaŭ tre longe, ”diris Tip.

“Ĉu vi estas certa? ”demandis la Ŝancel-Insekto, alarmite.

“Mi estas plene certa, ”respondis la knabo.

“Edukita Ŝancel-Insekto eble estas novaĵo, sed laeduko ricevita de Ŝancel-Insekto estas malnovega, semi rajtas juĝi laŭ viaj ekzemploj. ”

Ŝajne tre impresis la insekton tiu komento, kajdum kelka tempo li mildigite silentadis.

La Birdotimigilo, iom movinte sin, vidis sur lakusenoj la piproskatolon kiun Tip apudenĵetintis, kajkomencis ekzameni ĝin.

“Forĵetu ĝin, ”diris la knabo; “ĝi estas tutemalplena nun, ne utilas konservi ĝin. ”

“Ĉu vere malplena? ”demandis la Birdotimigilo, interesate rigardante en la skatolon.

“Jes, ”respondis Tip. “Mi elŝutis ĉiun grajnon dela pulvoro. ”

“Do la skatolo havas du malsupraĵojn, ”anoncis laBirdotimigilo; “ĉar la malsupraĵo interne de la skatoloestas almenaŭ du centimetrojn pli alta ol lamalsupraĵo de la ekstero de la skatolo. ”

“Mi vidu, ”diris la Stana Lignohakisto, prenante laskatolon de sia amiko. “Jes, ”li deklaris, rigardinte ĝin, “ĝi nepre havas falsan malsupraĵon. Kial? ”

“Ĉu vi ne povos dispecigi ĝin kaj trovi la kialon? ”demandis Tip, nun tre interesata de la mistero.

“Nu, jes; eblas malŝraŭbi la eksteran malsupraĵon, ”diris la Stana Lignohakisto. “Miaj fingroj estas iomrigidaj, bonvolu mem provi. ”

Li transdonis la piproskatolon al Tip, kiu tre facilemalŝraŭbis la malsupran parton de la skatolo. En lamalsupra kavaĵo estis tri arĝentaj piloloj, kun zorgefaldita paperfolieto kuŝanta sub ili.

Tiun paperfolieton la knabo malfaldis, zorgante neelŝuti la pilolojn, kaj trovis pluraj liniojn klareskribitajn per ruĝa inko.

“Laŭtlegu ĝin, ”diris la Birdotimigilo; do Tip legistion:

“LA FAMAJ DEZIRPILOLOJ DE D-RO NIKIDIKO.

Instrukcioj: Englutu unu pilolon; kalkulu per duoj ĝis deksep; esprimu Deziron.

— La Deziro tuj plenumiĝos.

AVERTO: Gardu en Seka Senluma Loko. ”

“Nu, jen tre valora trovo! ”kriis la Birdotimigilo. “Jes, vere, ”respondis Tip, tre serioze. “Tiuj pilolojpovos esti tre utilaj al ni. Ĉu Mombaĉo sciis ke iliestas en la malsupra parto de la piproskatolo? Mimemoras ke ŝi diris ke ŝi akiris la Vivopulvoron detiu sama Nikidiko. ”

“Certe li estas potenca Sorĉisto! ”krietis la StanaLignohakisto; “kaj ĉar la pulvoro sukcesis, ni povasfidi la pilolojn. ”

“Sed kiel, ”demandis la Birdotimigilo, “oni povaskalkuli ĝis dek sep per duoj? Deksep estas malparanombro. ”

“Vi pravas, ”respondis Tip, tre malĝojigita. “Tutene eblas kalkuli ĝis dek sep per duoj. ”

“Sekve la piloloj tute ne utilas al ni, ”ploris laKukurbokapo; “kaj tiu fakto tre malplezurigas min. Ĉar mi intencis peti ke mia kapo neniam putru. ”

“Absurde! ”diris la Birdotimigilo, akre. “Se ni japovus uzi la pilolojn, ni petus multe pli gravajnaferojn. ”

“Mi ne konas ion pli gravan, ”protestis kompatindaJoĉjo. “Se vi ambaŭ ĉiumomente riskus putri, vikomprenus mian timon. ”

“Nu mi, ”diris la Stana Lignohakisto, “ĉiumaniere kunsentas kun vi. Sed ĉar ni ne povaskalkuli ĝis dek sep per duoj, nur kunsenton viakiros de mi. ”

Jam mallumiĝis, kaj la veturantoj trovis super sinuboplenan ĉielon, tra kiun ne povis penetri la radiojde la luno.

La Gumpo plu flugadis senĉese, kaj ial la grandegasofokorpo skuiĝis pli kaj pli kapskue ĉiun horon. La Ŝancel-Insekto deklaris sin marmalsana; kaj Tipankaŭ estis pala kaj iom malsana. Sed la aliajfirmtenis la dorsojn de la sofoj kaj ŝajne ne ĝenis ilinla skuiĝo, kondiĉe ke ili ne elskuiĝos.

Pli kaj pli nigriĝis la nokto, kaj plu kaj plu rapidisla Gumpo tra la nigra ĉielo. La veturantoj eĉ ne povisvidi unu la alian, kaj subprema silento kuŝiĝis surilin.

Post longe, Tip, kiu profunde pensadis, parolis. “Kiel ni scios ke ni atingis la palacon de Glindala Bona? ”li demandis.

“La vojo al la palaco de Glinda estas tre longa, ”respondis la Stana Lignohakisto; “mi laŭiris ĝin. ”

“Sed kiel ni scios la rapidon de la Gumpo? ”persistis la knabo. “Ni tute nenion povas vidi sur latero, kaj antaŭ la mateniĝo ni eble estos longe preternia celo. ”

“Vi plene pravas, ”la Birdotimigilo respondis, iommalkviete. “Sed mi ne scias kiel ni povus halti ĝustenun; ĉar ni eble surteriĝus en rivero, aŭ sur la pintode spajro; kaj tio estus katastrofa. ”

Do ili lasis la Gumpon plu flugadi, per regulaskuado de siaj flugilegoj, kaj atendis pacience lamateniĝon.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Книга потерянных вещей
Книга потерянных вещей

Притча, которую нам рассказывает автор международных бестселлеров англичанин Джон Коннолли, вполне в духе его знаменитых детективов о Чарли Паркере. Здесь все на грани — реальности, фантастики, мистики, сказки, чего угодно. Мир, в который попадает двенадцатилетний английский мальчик, как и мир, из которого он приходит, в равной мере оплетены зловещей паутиной войны. Здесь, у нас, — Второй мировой, там — войны за обладание властью между страшным Скрюченным Человеком и ликантропами — полуволками-полулюдьми. Само солнце в мире оживших сказок предпочитает светить вполсилы, и полутьма, которая его наполняет, населена воплотившимися кошмарами из снов и страхов нашего мира. И чтобы выжить в этом царстве теней, а тем более одержать победу, нужно совершить невозможное — изменить себя…

Джон Коннолли

Фантастика / Сказки народов мира / Ужасы и мистика / Сказки / Книги Для Детей