Читаем La Eksterordinara Lando Oz полностью

“Kion oni unue bezonas por la maŝino, ”diris li, “estas korpo su fiĉe granda por porti la tutan grupon. Ĉi tiu sofo estas la plej granda aĵo ĉi tie, kaj ebleestos uzebla kiel korpo. Sed, se la maŝino kliniĝosflanken, ni ĉiuj deglitos kaj falos sur la teron. ”

“Kial ne uzi du sofojn? ”demandis Tip. “Troviĝasalia identa al ĉi tiu sur la malsupra etaĝo. ”

“Tre sencoplena sugesto, ”kriis la Stana Ligno-hakisto. “Tuj alportu la alian sofon. ”

Do Tip kaj la Seg-Ĉevalo sukcesis, per multalaboro, porti-tiri la duan sofon al la tegmento; kajkiam la du sofoj estis kunaj, rando-al-rando, la dorsojkaj finaĵoj estis protektilo ĉirkaŭ la sidejo.

“Bonege! ”kriis la Birdotimigilo. “Ni povos veturien ĉi tiu komforta nesto tute kontente. ”

La du sofojn ili nun firme kunligis per ŝnuroj kajŝnuregoj, kaj post tio Noĉjo Hakisto fiksis la kaponde la Gumpo al unu finaĵo.

“Per tio ni scios kiu estas la antaŭo de la Aĵo, ”diris li, ĉar lin multe plaĉis lia ideo. “Kaj vere, se viekzamenos kritikeme, la Gumpo tre bone aspektaskiel flugkapo. Tiuj grandaj palmfolioj, por kiuj misepoble endanĝerigis mian vivon, devos esti laflugiloj. ”

“Ĉu ili estas su fiĉe fortikaj? ”demandis la knabo. “Ili estas la plej fortikaj aĵoj troveblaj ĝuste nun, ”respondis la Stana Lignohakisto; “kaj kvankam ili neestas proporciaj al la korpo de la Aĵo, ni ja ne rajtastro kritikemi. ”

Do li fiksis la palmfoliojn al la sofoj, po duĉiu flanke.

Diris la Ŝancel-Insekto, multadmire:

“La Aĵo nun estas kompleta kaj nur bezonas viviĝi. ”

“Momenton! ”kriis Joĉjo. “Ĉu vi ne uzos mianbalailon? ”

“Por kio? ”demandis la Birdotimigilo.

“Nu, eblos ligi ĝin al la malantaŭo por esti vosto, ”respondis la Kukurbokapo. “Certe oni ne povus diri kela Aĵo estas kompleta sen vosto. ”

“Hmm! ”diris la Stana Lignohakisto; “mi nekomprenas la utilon de vosto. Ni ne celas kopii beston, aŭ fiŝon, aŭ birdon. Ni nur volas ke la Aĵo portu nintra la aero. ”

“Eble, kiam la Aĵo vivos ĝi povos uzi voston pordirekti sin, ”proponis la Birdotimigilo. “Ĉar se ĝiflugos tra la aero, ĝi ne malsimilos al birdo. Mirimarkis ke ĉiuj birdoj havas vostojn, ili uzas la vostonkiel rudron. ”

“Bone, ”respondis Noĉjo, “la balailo uziĝos kielvosto, ”kaj li firme fiksis ĝin al la malantaŭa finaĵo dela sofkorpo.

Tip prenis la piproskatolon el sia poŝo.

“La Aĵo aspektas tre granda, ”li diris, dubeme; “kaj mi ne certas ke restas su fiĉa pulvoro por vivigila tuton. Sed mi ŝutos ĝin kiel eble plej zorge. ”

“Plej ŝutu sur la flugilojn, ”diris Noĉjo Hakisto; “ĉar ili devos esti kiel eble plej fortaj. ”

“Kaj ne forgesu la kapon! ”kriis la Ŝancel-Insekto.

“Kaj la voston! ”diris Joĉjo Kukurbokapo.

“Silentu, ”diris Tip, nervoze; “lasu min ĝuste uzila sorĉaĵon. ”

Tre zorge li komencis ŝuti la valoregan pulvoronsur la Aĵon. Unue li ŝutis maldikan tavolon surĉiun el la kvar flugiloj, poste li ŝutis sur la sofojn, kaj ŝutis iom sur la balailon.

“La kapon! La kapon! Ne, mi petegas, forgesula kapon! ”kriis la Ŝancel-Insekto, ekscitite.

“Restas nur tre malmulta pulvoro, ”anoncis Tip, rigardante en la skatolon. “Kaj ŝajnas al mi ke estaspli grave vivigi la sofokrurojn ol la kapon. ”

“Tute ne, ”decidis la Birdotimigilo. “Ĉio bezonaskapon por direkti sin; kaj ĉar ĉi tiu kreaĵo devosflugi, ne marŝi, ja ne gravos ĉu aŭ ne ĝiaj krurojvivas. ”

Do Tip akceptis tiun decidon kaj ŝutis larestantan pulvoron sur la kapon de la Gumpo.

“Nun, ”diris li, “silentu dum mi diros la sorĉvortojn! ”Aŭdinte maljunan Mombin prononci la magiajnvortojn, kaj ankaŭ sukcese viviginte la Seg-Ĉevalon, Tip ne hezitis parolante la tri kabalajn vortojn, el kiujĉiu vorto akompaniĝis per la stranga mangesto. Solena kaj impona ceremonio.

Kiam li finis la sorĉdiron, la tuta korpego de la Aĵotremegis, la Gumpo faris la kriĉan sonon kiun tiaj bestojkutime faras, kaj la kvar flugiloj komencis furiozesupren kaj suben leviĝadi. Tip sukcesis kaptikamentubon, sen tio libloviĝus f o r de lategmento pro la teruravento farita de la flugiloj. La Birdotimigilo, tremalmultepeza, e s t iskaptita kaj portita tra laaero de la vento ĝis Tipbonŝance kaptis unukruron kaj firme tenis lin. La Ŝancel-Insekto kuŝisplata sur la tegmento kajtiel ne suferis damaĝon, kaj la Stana Lignohakisto, kies peza stano ankris linfirme, ĉirkaŭbrakis Joĉjon Kukurbokapon kaj sukcesissavi lin. La Seg-Ĉevalo renversiĝis kaj kuŝis kun lakruroj moviĝantaj senhelpe super li.

Kaj nun, dum ĉiuj baraktis por reĝustigi sin, laAĵo malrapide leviĝis de la tegmento kaj flugis en laaeron.

“He! Revenu! ”kriis Tip, timvoĉe, dum li firmtenisla kamentubon per unu mano kaj la Birdotimigilonper la alia. “Revenu tuj, mi ordonas! ”

Tiel pruviĝis tute eksterdube saĝa la sagaco de laBirdotimigilo, pro lia prefero ke viviĝu la kapo de laAĵo anstataŭ la kruroj. Ĉar la Gumpo, jam alta enla aero, turnis sian kapon kiam Tip kriis sian ordononkaj iom post iom ĉirkaŭturniĝis ĝis ĝi povis vidi lategmenton de la palaco.

“Revenu! ”rekriegis la knabo.

Kaj la Gumpo obeis, malrapide kaj gracie skuantesiajn kvar flugilojn en la aero ĝis la Aĵo denove estissenmova kaj kvieta sur la tegmento.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Книга потерянных вещей
Книга потерянных вещей

Притча, которую нам рассказывает автор международных бестселлеров англичанин Джон Коннолли, вполне в духе его знаменитых детективов о Чарли Паркере. Здесь все на грани — реальности, фантастики, мистики, сказки, чего угодно. Мир, в который попадает двенадцатилетний английский мальчик, как и мир, из которого он приходит, в равной мере оплетены зловещей паутиной войны. Здесь, у нас, — Второй мировой, там — войны за обладание властью между страшным Скрюченным Человеком и ликантропами — полуволками-полулюдьми. Само солнце в мире оживших сказок предпочитает светить вполсилы, и полутьма, которая его наполняет, населена воплотившимися кошмарами из снов и страхов нашего мира. И чтобы выжить в этом царстве теней, а тем более одержать победу, нужно совершить невозможное — изменить себя…

Джон Коннолли

Фантастика / Сказки народов мира / Ужасы и мистика / Сказки / Книги Для Детей