Kiam li diris tion, Reĝino Zingibra ridis laŭte, kajla postan minuton ŝi trifoje kunfrapis siajn manojn, kvazaŭ signale.
“Vi estas tre absurdaj uloj, ”diris ŝi; “sed enuigasmin via sensencaĵo kaj mi ne plu akceptas toleri vin. ”Dum la monarko kaj liaj amikoj aŭskultis mirigatetiun impertinentan parolon, konsternaĵo okazis. Lahakilo de la Stana Lignohakisto estis kaptita el liajmanoj de iu persono malantaŭ li, kaj li trovis sinsenarmita kaj senhelpa. Samtempe ridego sonis en laoreloj de la fidela grupo, kaj kiam ili turnis sin portrovi el kie venis la sono, ili trovis sin ĉirkaŭitaj dela Revolucia Armeo. La knabinoj portis en ĉiu manobrilan trikilon. La tuta tronĉambro ŝajnis plena de laribelantinoj, kaj la Birdotimigilo kaj liaj kamaradojkomprenis ke ili nun estas kaptitaj.
“Nun vi komprenas ke estas malsaĝe, oponi laplanon de virino, ”diris Zingibra, gaje; “kaj ĉi tiuevento nur pruvas ke mi pli taŭgas por regi laSmeraldan Urbon ol Birdotimigilo. Mi havas nenianmalbonvolon kontraŭ vi, mi certigas al vi; sed por kevi ne ĝenu min estontece, mi ordonos ke vi ĉiujdetruiĝu. Escepte de la knabo, kiu apartenas almaljuna Mombi kaj estas redonenda al ŝi. La aliaj neestas homoj, do ne estos fie detrui vin. La Seg-Ĉevalon kaj la korpon de la Kukurbokapo midishakigos por fajrobruligado; kaj la kukurbo memestos utila en tortoj. La Birdotimigilo estos bona porkomenci festofajron, kaj ni povos distranĉi la StananLignohakiston kaj doni la pecetojn al la kaproj pormanĝo. Kaj tiun gigantan Ŝancel-Insekton —”“Multe Pligrandigitan, mi petas, ”interrompis lainsekto.
“Mi opinias ke mi petos la kuiristinon prepari verd-kelonian supon el vi, ”pludiris la Reĝino, mediteme. La Ŝancel-Insekto tremetis.
“Aŭ, se tio ne sukcesus, ni povus uzi vin porHungara gulaŝo, boligitan kaj forte spicitan, ”ŝipludiris, kruele.
Tiu programo de ekstermado estis tiom terura kela kaptitoj regardis unu la alian panikotime. Nur laBirdotimigilo ne cedis al malespero. Li staradis kvieteantaŭ la Reĝino kaj lia frunto sulkiĝis pro profundapensado dum li strebis elpensi eskapmanieron. Dum li faris tion li sentis moviĝeton en la pajloen la brusto. Tuj lia mieno transiris de malĝojo alĝojo, kaj levinte manon li rapide malbutonumis laantaŭon de sia jako.
Tiun agon ja rimarkis la amaso da knabinoj ĉirkaŭli, sed neniu el ili suspektis la signifon de lia ago ĝis etagriza muso saltis el lia brusto al la planko kaj forkurisinter la piedoj de la Revolucia Armeo. Alia muso rapidesekvis; kaj poste alia kaj alia, rapide kaj sinsekve. Kajsubite la Armeo aŭdigis terurkrion kiu facile plenigusla plej kuraĝan koron per konsterniĝo. La forkuro kiusekvis fariĝis amasa, kaj la amasa forkuro fariĝis paniko. Ĉar dum la alarmitaj musoj diskuradis ĉirkaŭ laĉambro estis nur su fiĉa tempo por ke la Birdotimigilorimarku kirlon de jupoj kaj briletadon de piedoj dumla knabinoj malaperis el la palaco —puŝante kajkunfrapiĝante pro sia panikaj klopodoj eskapi.
La Reĝino, je la unua alarmo, ekstaris sur la kusenonde la trono kaj komencis danci frenezete sur la pintojde siaj pied fingroj. Post tio muso suprenkuris lakusenojn, kaj per terurita salto kompatinda Zingibraflugis tute super la kapon de la Birdotimigilo kajeskapis tra arka pordo —ŝi tute ne paŭzis dum siasovaĝa forkuro ĝis ŝi atingis la baril-pordojn de la urbo. Do, dum malpli longa tempo ol mi bezonas porpriskribi la agon, la tronĉambro malpleniĝis kaj restisnur la Birdotimigilo kaj liaj amikoj, kaj la Ŝancel-Insekto profunde ĝemis pro rekuraĝiĝo dum li diris:
“Dank’al la dioj, ni saviĝis! ”
“Provizore, jes, ”respondis la Stana Lignohakisto.
“Sed la malamikinoj revenos baldaŭ, mi certas. ”
“Ni baru ĉiun enirejon de la palaco! ”diris laBirdotimigilo. “Tiel ni akiros su fiĉan tempo porelpensi kion fari. ”
Do ĉiuj, kun escepto de Joĉjo Kukurbokapo, kiuankoraŭ estis ligita al la Seg-Ĉevalo, kuris al ladiversaj enirejoj de la reĝa palaco kaj fermis la pezajnpordojn, riglis kaj ŝlosis ilin firme. Poste, sciante kela Revolucia Armeo bezonos plurajn tagojn por rompila barilojn, la aventurantoj kuniĝis denove en latronĉambro por plani pri la milito.
ĈAPITRO XVI
La Birdotimigilo Flankeniras por Pensi
“Ŝajnas al mi, ”komencis la Birdotimigilo, kiam ĉiujrekunestis en la tronĉambro, “ke la knabino Zingibraplene pravas kiam ŝi pretendas esti Reĝino. Kaj se ŝipravas, mi malpravas, kaj ni tute ne rajtas okupi ŝianpalacon. ”
“Sed vi estis la Reĝo antaŭ ol ŝi venis, ”diris laŜancel-Insekto, arogante marŝadante tien kaj reen kunla manoj en la poŝoj; “do ŝajnas al mi ke ŝi estas laentrudiĝinto, ne vi. ”
“Precipe ĉar ni ĵus venkis ŝin kaj forkurigis ŝin, ”pludiris la Kukurbokapo, dum li levis siajn manojnpor turni sian vizaĝon por ke ĝi rigardu laBirdotimigilon.
“Ĉu ni vere venkis ŝin? ”demandis la Birdo-timigilo, kviete. “Rigardu tra la fenestro, kaj diru al mi kion vi vidas. ”Tip kuris al la fenestro kaj elrigardis.
“La palacon ĉirkaŭas duobla vico de soldatinoj, ”lianoncis.