Читаем La Eksterordinara Lando Oz полностью

ĈAPITRO XV

Kaptitaj de la Reĝino

Proksimiĝinte al la pordoj de la Smeralda Urbo laveturantoj trovis ĝin gardata de du knabinoj de laRevolucia Armeo, kiuj obstaklis ilian eniron, tirintesiajn trikilojn el sia hararo kaj minacante piki launuan proksimiĝanton.

Sed la Stana Lignohakisto ne timis.

“Plej malbone, ili sukcesos grati mian belan nikelankovraĵon, ”li diris. “Sed ne estos ‘plej malbone’, ĉar mikredas ke mi povos fortimigi tiujn absurdajnsoldatinojn tre facile. Zorge sekvu min, ĉiu el vi! ”

Post tio, svingante sian grandan hakilon dekstrenkaj maldekstren antaŭ si, li iris al la pordo, kaj laaliaj sekvis lin senhezite.

La knabinoj, kiuj tute ne anticipis reziston, timegispro la svingado de la brila hakilo kaj forkuris krianteen la urbon; kaj niaj veturantoj trapasis la pordojnsendanĝere kaj marŝis laŭ la verda marmora pavimode la larĝa strato direkte al la reĝa palaco.

“Ni baldaŭ remetos vian Moŝton sur la tronon, ”diris la Stana Lignohakisto, ridante pro sia facilakonkero je la gardistinoj.

“Dankon, amiko Noĉjo, ”respondis la Birdotimigilo, dankeme. “Nenio povas rezisti vian amantankoron kaj vian akran hakilon. ”

Dum ili preteriris la vicojn de domoj ili vidis trala malfermitaj pordoj ke viroj balaadas kaj senpolvigaskaj purigas telerojn, dum la virinoj sidas en grupojklaĉante kaj ridante.

“Kio okazis? ”la Birdotimigilo demandis almalfeliĉaspektanta viro kun granda barbo, kiu portasantaŭveston kaj puŝas infanĉareton laŭ la trotuaro.

“Nu, okazis revolucio, via Moŝto —kion vi certenur tro bone scias, ”respondis la viro; “kaj post viaforiro, la virinoj estras laŭ sia volo. Mi ĝojas ĉar videcidis reveni kaj reestigi ordon, ĉar mastrumadi enla hejmo kaj prizorgi infanojn eltrivas ĉiun viron enla Smeralda Urbo. ”

“Hmm! ”diris la Birdotimigilo, penseme. “Se estastiom malfacile, kiel la virinoj tiel facile sukcesis priĝi? ”“Mi tute ne scias, ”respondis la viro, profundeĝemante. “Eble la virinoj estas faritaj el fero. ”Dum ili laŭiradis la straton, neniu penis obstakliilin. Pluraj virinoj ĉesis klaĉadi su fiĉe longe porscivoleme rigardi niajn amikojn, sed tuj ili forturnissin ridante aŭ rikanante kaj rekomencis babiladi. Kaj kiam ili renkontis plurajn knabinojn el laRevolucia Armeo, tiuj soldatinoj, anstataŭ ektimi aŭsurpriziĝi, nur flanken paŝis kaj senproteste permesisilin pluiri.

Tiu ago maltrankviligis la Birdotimigilon.

“Mi timas ke ni eniras kaptilon, ”diris li.

“Absurde! ”respondis Noĉjo Hakisto, fidoplene; “lamalsaĝulinoj jam estas konkeritaj! ”

Sed la Birdotimigilo skuis sian kapon dubomaniere, kaj Tip diris:

“Estas multe tro facile. Tute certe atendas nindanĝero. ”

“Mi atentos, ”respondis lia Moŝto.

Sen obstaklo ili atingis la reĝan palacon kajsuprenpaŝis la marmorajn ŝtupojn, kiuj iam estis dikekovritaj per smeraldoj sed nun estis plenaj de truetoj kie la juveloj senkompate estis eltiritaj de laRevolucia Armeo. Kaj eĉ ne unu ribelantino baris lavojon.

Tra la arkaj koridoroj kaj en la belegantronĉambron marŝis la Stana Lignohakisto kaj liajsekvantoj, kaj tie, kiam la verdaj silkaj kurtenoj estismalantaŭ ili, ili vidis kuriozaĵon.

Sidanta sur la brilanta trono estis GeneraloZingibra, kun la preskaŭ-plej-bona krono de laBirdotimigilo sur ŝia kapo, kaj la reĝa sceptro estis enŝia dekstra mano. Skatolo da karamelaj bombonoj, elkiu ŝi manĝadis, kuŝis sur ŝiaj genuoj, kaj la knabinoŝajnis tute komforta en la reĝa medio.

La Birdotimigilo antaŭenpaŝis kaj frontis ŝin, dumla Stana Lignohakisto apogis sin sur sia hakilo kaj laaliaj staris duoncirkle malantaŭ lia Moŝto.

“Ĉu vi aŭdacas sidi sur mia trono? ”demandis laBirdotimigilo, severe okulumante la entrudiĝintanknabinon. “Ĉu vi ne scias ke vi kulpe per fidis, kaj keleĝo ordonas punon pro per fido? ”

“La trono apartenas al kiu ajn sukcesis preni ĝin, ”respondis Zingibra, dum ŝi malrapide manĝis plianbombonon. “Vi vidas ke mi prenis ĝin; do ĝuste nunmi estas Reĝino, kaj kiu min kontraŭas estas per fidulokaj estas punenda laŭ la leĝo menciita de vi. ”

Tiu vidpunkto pri la afero konfuzis la Birdotimigilon.

“Ĉu estas tiel, amiko Noĉjo? ”li demandis, turnintesin al la Stana Lignohakisto.

“Nu, kiam temas pri la Juro, mi nenion povas diri, ”respondis la Stana Moŝto; “ĉar oni neniam intencis kela leĝoj estu kompreneblaj, kaj estas stulte provi. ”“Do kion ni faru? ”demandis la Birdotimigilo, ĉagrenite.

“Kial ne edziĝi kun la Reĝino? Kaj tiam kaj ŝi kajvi povos regi, ”proponis la Ŝancel-Insekto.

Zingibra fikse rigardis la insekton kolerante.

“Kial ne resendi ŝin al ŝia patrino, kie ŝi devas esti? ”demandis Joĉjo Kukurbokapo.

Zingibra sulkis la frunton.

“Kial ne enfermi ŝin en ŝrankon ĝis ŝi bonekondutos kaj promesos daŭre bonkonduti? ”demandisTip. La lipo de Zingibra kurbiĝis malestime.

“Aŭ bone skui ŝin! ”diris la Seg-Ĉevalo.

“Ne, ”diris la Stana Lignohakisto, “ni milde kajameme pritraktu la kompatindan knabinon. Ni donual ŝi tiom da juveloj kiom ŝi povos porti, kaj forsenduŝin feliĉa kaj kontenta. ”

Перейти на страницу:

Похожие книги

Книга потерянных вещей
Книга потерянных вещей

Притча, которую нам рассказывает автор международных бестселлеров англичанин Джон Коннолли, вполне в духе его знаменитых детективов о Чарли Паркере. Здесь все на грани — реальности, фантастики, мистики, сказки, чего угодно. Мир, в который попадает двенадцатилетний английский мальчик, как и мир, из которого он приходит, в равной мере оплетены зловещей паутиной войны. Здесь, у нас, — Второй мировой, там — войны за обладание властью между страшным Скрюченным Человеком и ликантропами — полуволками-полулюдьми. Само солнце в мире оживших сказок предпочитает светить вполсилы, и полутьма, которая его наполняет, населена воплотившимися кошмарами из снов и страхов нашего мира. И чтобы выжить в этом царстве теней, а тем более одержать победу, нужно совершить невозможное — изменить себя…

Джон Коннолли

Фантастика / Сказки народов мира / Ужасы и мистика / Сказки / Книги Для Детей