Читаем La Eksterordinara Lando Oz полностью

“Vera poeto, ”komentis la Birdotimigilo, aprobeskuetante sian kapon. “Sed unu tagon, ”pludirisl a Insekto, “mirindacirkonstanco okazis, ŝanĝantemian ekziston mem kajportante min al mia aktualaapogeo de grandeco. LaProfesoro trovis min dum mirampadis trans la kamenon, kaj antaŭ ol mi poviseskapi, li kaptis min per siaj dik-kaj antaŭ-fingroj. “‘Karaj infanoj, ’diris li, ‘mi kaptis Ŝancel-Insekton —tre maloftan, interesan specimenon. Ĉu iuel vi scias kio estas Ŝancel-Insekto? ’

“‘Ne! ’koruse kriis la studentaro.

“‘Do, ’diris la Profesoro, ‘mi elprenos mian famanlupeaparaton kaj ĵetos la insekton sur ekranon enmulte pligrandigita formo, por ke vi ĉiuj zorge studuĝian nekutiman strukturon kaj ekkonu ĝiajn kutimojnkaj vivmanieron. ’

“Dirinte tion, li prenis el ŝranko vere kuriozanilon, kaj antaŭ ol mi komprenis kio okazas, mi trovismin ĵetita sur ekranon en multe pligrandigitaformo —tute tia kia vi nun vidas min.

“La studentoj ekstaris sur siaj seĝoj kaj puŝis lakapon antaŭen por pli bone vidi min, kaj duknabinetoj saltis sur la breton de malfermita fenestrokie ili povis pli klare vidi. “‘Jen! ’kriis la Profesoro, laŭtavoĉe, ‘ĉi tiu multepligrandigita Ŝancel-Insekto; unu el la plej kuriozajekzistantaj insektoj! ’

“Ĉar mi estis Plene Edukita, kaj sciis kion devasfari kulturoplena sinjoro, mi tiam ekstaris kaj metis mian manon sur mian bruston, kaj tre ĝentile klinismin. Mia neatendita ago sendube alarmis ilin, ĉarunu el la knabinetoj starantaj sur la fenestrobretoekkriis kaj dorsenfalis el la fenestro, kuntirante sianakompanantinon dum ŝi falis.

“La Profesoro kriis terurite kaj kuris tra lapordon por trovi ĉu la kompatindulinoj estisdamaĝitaj de la falo. La studentaro sekvis lin kaoze, kaj mi trovis min sola en la lernejĉambro, ankoraŭen Multe Pligrandigita formo kaj libera fari kionajn mi volas.

“Tuj mi ekkonsciis ke jen bonega oportuno poreskapi. Mi fieris pri mia grandeco, kaj mi kompreniske nun mi povos sendanĝere veturi tra la tutamondo, kaj mia superkulturo faros min indakunlaboranto de la plej erudicia persono kiun mirenkontos.

“Do, dum la Profesoro levis la knabinetojn —kiujestis timoplenaj sed ne damaĝitaj —de la tero, kaj lastudentoj amasiĝis ĉirkaŭ ilin, mi trankvile marŝis ella lernejo, ĉirkaŭiris angulon, kaj eskapis nerimarkiteal arbareto proksima. ”

“Mirinde! ”kriis la Kukurbokapo, admirante. “Jes, vere, ”akordis la Ŝancel-Insekto. “Mi ankoraŭgratulas min pro mia eskapo dum mi estis MultePligrandigita; ĉar eĉ mia eksternatura sciego malmulteutilus al mi se mi restus eta, tute malgrava insekto. ”“Mi antaŭ nun ne sciis, ”diris Tip, rigardante laŜancel-Insekton dubkompreneme, “ke insektojsurportas vestojn. ”

“En la naturo, ne, ”respondis la fremdulo. “Seddum mia vagado mi bonsorte savis morteminacitannaŭafoje vivantan tajloron —vi verŝajne jam scias ketajloroj, same kiel katoj, vivas naŭfoje. Li estis treegedankema, ĉar se li perdus tiun naŭan vivon li tutefiniĝus; do li forte petis doni al mi ĉi tiun laŭmodanvestaron kiun mi nun surhavas. Ĝi bonege taŭgas almi, ĉu ne? ”kaj la Ŝancel-Insekto ekstaris kaj turnissin malrapide, por ke ili povu zorge rigardi lin.

“Nepre bona tajloro, ”diris la Birdotimigilo, iomenvie.

“Nu, certe bonkora tajloro, ”komentis NoĉjoHakisto.

“Sed kien vi celis, kiam vi renkontis nin? ”Tipdemandis la Ŝancel-Insekton.

“Nenien, precize, ”ĝi respondis; “kvankam miintencas baldaŭ viziti la Smeraldan Urbon kaj aranĝiserion de lekcioj al speciale elektitaj aŭskultantoj prila ‘Avantaĝoj de Multpligrandiĝo’. ”

“Ni iras cele la Smeraldan Urbon nun, ”diris laStana Lignohakisto; “do, se vi deziras, ni volonteakceptos vin kiel nian akompananton. ”

La Ŝancel-Insekto riverencis tre gracie.

“Multe plezurigos min, ”diris li, “akcepti vianafablan inviton; ĉar nenie en la Lando Oz mi povusrenkonti alian grupon egale amikeman. ”

“Jes, prave, ”agnoskis la Kukurbokapo. “Ni estastiom amikemaj kiom muŝoj kaj mielo. ”

“Sed —pardonu min se mi ŝajnas demandema —ĉuvi ne ĉiuj estas iom —ahem! — iom nekutimaj? ” demandis la Ŝancel-Insekto, rigardante de unu al aliakun malkaŝa scivolemo.

“Ne pli ol vi, ”respondis la Birdotimigilo. “Ĉio enla vivo estas nekutima ĝis kiam oni kutimiĝas al ĝi. ”

“Kia nekutima filozo fio! ”krietis la Ŝancel-Insekto, admire.

“Jes, mia cerbo bone funkcias hodiaŭ, ”agnoskis laBirdotimigilo, fiere.

“Nu, se vi su fiĉe ripozis kaj refreŝiĝis, ni fleksuniajn genuojn paŝe al la Smeralda Urbo, ”proponis lapligrandigito.

“Ne eble, ”diris Tip. “La Seg-Ĉevalo havasrompitan kruron, do li ne povas fleksi genuon. Kajne troviĝas ligno el kiu fari novan kruron. Kaj ni nepovas lasi la ĉevalon ĉi tie ĉar la artikoj de laKukurbokapo estas tro rigidaj kaj li devas rajdi. ”“Kia misfortuno! ”kriis la Ŝancel-Insekto. Li trezorge rigardis la grupon kaj diris:

“Se la Kukurbokapo rajdos, kial ne uzu kruronlian por fari kruron por la ĉevalo kiu portos lin? Laŭaspekte, ambaŭ estas el ligno. ”

Перейти на страницу:

Похожие книги

Книга потерянных вещей
Книга потерянных вещей

Притча, которую нам рассказывает автор международных бестселлеров англичанин Джон Коннолли, вполне в духе его знаменитых детективов о Чарли Паркере. Здесь все на грани — реальности, фантастики, мистики, сказки, чего угодно. Мир, в который попадает двенадцатилетний английский мальчик, как и мир, из которого он приходит, в равной мере оплетены зловещей паутиной войны. Здесь, у нас, — Второй мировой, там — войны за обладание властью между страшным Скрюченным Человеком и ликантропами — полуволками-полулюдьми. Само солнце в мире оживших сказок предпочитает светить вполсилы, и полутьма, которая его наполняет, населена воплотившимися кошмарами из снов и страхов нашего мира. И чтобы выжить в этом царстве теней, а тем более одержать победу, нужно совершить невозможное — изменить себя…

Джон Коннолли

Фантастика / Сказки народов мира / Ужасы и мистика / Сказки / Книги Для Детей