Читаем La Eksterordinara Lando Oz полностью

“Nu, mi ne povas pretendi multan vivosperton, ”laSeg-Ĉevalo diris por si mem; “sed ŝajnas ke mi trerapide lernas, kaj ofte mi pensas ke mi scias pli ol laapudstarantoj. ”

“Povas esti ke jes, ”diris la imperiestro; “ĉar spertone ĉiam donas saĝon. Sed tempo mankas ĝuste nun, do ni rapide preparu nian veturon. ”

La imperiestro alvokis sian Moŝtan AltanKancelieron kaj instrukciis lin pri kiel regi la regnondum lia foresto. Intertempe oni dispartigis laBirdotimigilon kaj zorge lavis la pentritan sakon kiuservis kiel lia kapo, kaj reenmetis la cerbon unuedonitan al li de la granda Sorĉisto. Liajn vestojnankaŭ purigis kaj gladis la Imperiaj Tajloroj, kaj onipoluris kaj realkudris lian kronon, ĉar la StanaLignohakisto insistis ke li ne formetu tiun signon dereĝeco. La Birdotimigilo nun aspektis tre respektinda. Kvankam li tute ne estis vantema, li multe plaĉis alsi kaj fiere tenis sin dum li marŝis. Dum oni faristion, Tip riparis la lignajn membrojn de JoĉjoKukurbokapo, kaj faris ilin pli fortaj ol antaŭe, kaj liankaŭ inspektis la Seg-Ĉevalon por certigi ke li bonefunkcias.

Kaj frue dum la sekva mateno ili komencis lareiron al la Smeralda Urbo. La Stana Lignohakistoportis sur sia ŝultro brilantan hakilon kaj kondukis laaliajn, dum la Kukurbokapo rajdis sur la Seg-Ĉevalokaj Tip kaj la Birdotimigilo marŝis ambaŭ flanke porcertigi ke li ne falos nek estos damaĝita.

ĈAPITRO XII

S-ro M. P Ŝancel-Insekto, P E

Nu, Generalo Zingibra —kiu, memoru, komandis laRevolucian Armeon —tre malkvietiĝis pro la eskapo dela Birdotimigilo for de la Smeralda Urbo. Ŝi timis, nesenkaŭze, ke se lia Moŝto kaj la Stana Lignohakistokuniĝos, ekzistos danĝero por ŝi kaj ŝia tuta armeo; ĉarla popolo de Oz ankoraŭ ne forgesis la agojn de tiujfamaj herooj, kiuj sukcesis dum tiom da mirigajaventuroj.

Do Zingibra tuj sendis komunikaĵon al maljunaMombi, kaj promesis al ŝi grandan pagon se ŝi venoshelpi la Revolucian Armeon.

Mombi furiozis pro la petolo farita de Tip kajankaŭ pro lia eskapo kaj lia ŝtelo de la valoregaVivopulvoro; do ne necesis multe urĝi ŝin veturi al laSmeralda Urbo por helpi Zingibran venki laBirdotimigilon kaj la Stanan Lignohakiston, la novajamikoj de Tip.

Tuj kiam Mombi atingis la reĝan palacon ŝi trovis, per sia sekreta magio, ke la aventurantoj komencassian veturon al la Smeralda Urbo; do ŝi fermis sinen malgrandan ĉambron alte en turo kaj ŝlosis lapordon dum ŝi uzis siajn magiajn artojn pormalebligi la revenon de la Birdotimigilo kaj de liajakompanantoj.

Pro tio la Stana Lignohakisto baldaŭ haltis kajdiris:

“Io tre kurioza okazis. Mi parkere konas ĉiunpaŝon de ĉi tiu vojo, sed iel ni perdiĝis. ”

“Tute neeble! ”protestis la Birdotimigilo. “Kial, miakara amiko, vi kredas ke ni perdiĝis? ”

“Nu, jen antaŭ ni granda kampo de sun floroj —kajmi neniam antaŭe vidis ĉi tiun kampon, ne dum miatuta vivo. ”

Kiam li diris tion ili ĉirkaŭrigardis kaj trovis keilin ja ĉirkaŭas kampo de altaj tigoj, kaj ĉe la suprode ĉiu tigo estis giganta sun floro. Kaj la floroj ne nurpreskaŭ blindigis per siaj helegaj koloroj ruĝa kaj ora, ĉiu floro rapidege ĉirkaŭturniĝadis sur sia tigo kvazaŭeta ventmuelilo, tute konfuzante la okulojn de larigardantoj kaj misti fikante ilin tiel ke ili ne sciis kienturni la kapon.

“Sorĉaĵo! ”kriis Tip.

Dum ili paŭzis, hezitante kaj mirante, la StanaLignohakisto senpacience kriis kaj antaŭenirissvingante sian hakilon por dehaki la tigojn. Sed nunla sun floroj ekĉesis rapide ĉirkaŭturniĝadi, kaj laveturantoj klare vidis la vizaĝon de knabino en lacentro de ĉiu floro. Tiuj belaj vizaĝoj rigardis lamirantan grupon kun mokaj ridetoj, kaj koruse gajeekridis pro la ĉagreniĝo kiun ili kaŭzis.

“Haltu! haltu! ”kriis Tip, ekprenante la brakon dela Stana Lignohakisto; “ili vivas! ili estas knabinoj! ”Tiumomente la floroj rekomencis turniĝadi, kaj lavizaĝoj komencis malaperadi kaj ne estis plu videblajen la rapida ĉirkaŭturniĝado.

La Stana Lignohakisto faligis sian hakilon kajsidiĝis sur la teron.

“Estus senkore, dehaki tiujn belulinojn, ”diris li, malgaje; “tamen mi ne scias alian rimedon, por ke nipovu pluiri. ”

“Al mi ili aspektis strange similaj al la vizaĝoj dela Revolucia Armeo, ”diris la Birdotimigilo penseme. “Sed mi ne povas kompreni kiel la knabinoj sekvisnin ĉi tien tiom rapide. ”

“Mi kredas ke ĉi tio estas magiaĵo, ”diris Tipcerteme, “kaj ke iu trompas nin. Mi scias keMombaĉo faris tiaĵojn antaŭ nun. Verŝajne ĝi estasnur iluzio, kaj tute ne estas sun floroj tie. ”

“Do ni fermu niajn okulojn kaj antaŭenpaŝu, ”proponis la Lignohakisto.

“Pardonu, ”respondis la Birdotimigilo. “Miajpentritaj okuloj ne povas fermiĝi. Vi mem havasstanajn palpebrojn, sed ne supozu ke ĉiu el nikonstruiĝis kiel vi. ”

“Kaj la okuloj de la Seg-Ĉevalo estas tro plenajpor fermiĝi, ĉar ili estas tub-eroj, ”diris Joĉjo, klinantesin por ekzameni ilin.

“Tamen nepre necesas rapidi antaŭen, ”ordonisTip, “kaj ni sekvos vin kaj tiel ni klopodos eskapi. Miaj okuloj jam tiom blindiĝis ke mi preskaŭ nepovas vidi. ”

Перейти на страницу:

Похожие книги

Книга потерянных вещей
Книга потерянных вещей

Притча, которую нам рассказывает автор международных бестселлеров англичанин Джон Коннолли, вполне в духе его знаменитых детективов о Чарли Паркере. Здесь все на грани — реальности, фантастики, мистики, сказки, чего угодно. Мир, в который попадает двенадцатилетний английский мальчик, как и мир, из которого он приходит, в равной мере оплетены зловещей паутиной войны. Здесь, у нас, — Второй мировой, там — войны за обладание властью между страшным Скрюченным Человеком и ликантропами — полуволками-полулюдьми. Само солнце в мире оживших сказок предпочитает светить вполсилы, и полутьма, которая его наполняет, населена воплотившимися кошмарами из снов и страхов нашего мира. И чтобы выжить в этом царстве теней, а тем более одержать победу, нужно совершить невозможное — изменить себя…

Джон Коннолли

Фантастика / Сказки народов мира / Ужасы и мистика / Сказки / Книги Для Детей