“Ho! ”diris la Birdotimigilo, multe pli trankviligita. Tip ankoraŭ ne ĉesis miroplene rigardadi tiunnovulon. Li vidis grandan, rondan, insektaspektankorpon sur du maldikaj kruroj ĉe kies fino estisd e l i k a t a j piedoj —la pied fingroj e s t i s iomsuprenturnitaj. La korpo de la Ŝancel-Insekto estis iomplata, kaj laŭ kion li povis vidi, ĝi estis briletemalhelbruna dorse, dum la antaŭo surhavishelbrunajn kaj blankajn striojn, kiuj kuntuŝiĝis ĉe larandoj. Ĝiaj brakoj estis egale maldikaj kiel la kruroj, kaj sur iom longa kolo sidis ĝia kapo —ne malsimilaal homa kapo, krom ke ĝia nazo finiĝis per buklaanteno, “sentilo, ”kaj ĝiaj oreloj ĉe sia supro portisantenojn kiuj ornamis la flankojn de ĝia kapo kvazaŭdu etaj buklaj plektaĵoj. Estas agnoskende ke la rondaj, nigraj okuloj estis iom ŝvelaspektaj; sed la esprimo surla vizaĝo de la Ŝancel-Insekto tute ne estis malplaĉa. Rilate al vestoj, la insekto surportis malhelbluanhirundovostan jakon kun flava silka interna tegaĵo kaj floro en la butontruo; veŝton el blanka tiko etendita strikte trans la larĝan korpon; kuloton el flavbrunapluŝo, kun orkoloraj bukoj ĉe la genuoj; kaj, supre de ĝiamalgranda kapo, estis gaje poziciigita alta silka ĉapelo. Starante etendita antaŭ niaj mirantaj amikoj laŜancel-Insekto aspektis egale alta kiel la StanaLignohakisto; kaj certe neniu insekto en la tutaLando Oz iam antaŭe estis tiom giganta.
“Mi agnoskas, ”diris la Birdotimigilo, “ke viaabrupta alveno surprizis min, kaj sendube ankaŭmiajn akompanantojn. Mi tamen esperas ke tio neĉagrenas vin. Ni verŝajne kutimiĝos al vi dum laforpaso de tempo. ”
“Bonvolu nepre ne pardonpeti! ”respondis laŜancel-Insekto, sincere. “Multe plezurigas minsurprizi homojn; ĉar certe mi ne estas el la samaklaso kiel ordinaraj insektoj kaj mi meritas kaj lascivolemon kaj la admiron de miaj renkontatoj. ”
“Tute prave, ”akordis lia Moŝto.
“Se vi permesos sidigi min en via aŭgusta grupo, ”pludiris la fremdulo, “mi volonte rakontos mianhistorion, por ke vi povu pli bone kompreni miannekutiman —ĉu mi rajtas diri rimarkindan? — aspekton. ”
“Diru kion ajn vi volas, ”respondis la StanaLignohakisto, bruske.
Do la Ŝancel-Insekto sidis sur la herbaro, antaŭ lagrupeto de vagantoj, kaj rakontis al ili ĉi tiel:
ĈAPITRO XIII
Multe Pligrandigita Rakonto
“Mi devas honeste agnoski jam je la komenco demia rakonto ke mi naskiĝis ordinara Ŝancel-Insekto, ”komencis la besto, malkaŝe kaj amikeme. “Ĉar mineniun alian kutimon konis, mi marŝis per miaj brakojkaj ne nur per miaj kruroj, kaj mi rampadis sub larandoj de ŝtonoj aŭ kaŝadis min inter la radikoj deherboj, celante nenion pli ol trovi kelkaj insektojnmalpli grandajn ol mi por manĝi ilin.
“La malvarmaj noktoj rigidigis kaj senmovigis min, ĉar mi ne surportis vestojn, sed ĉiumatene la varmajsunradioj donis al mi novan vivon kaj revigligis min. Aĉa ekzistado estis tio, sed memoru ke tia estas lanormala ekzisto de Ŝancel-Insektoj, kaj ankaŭ demultaj aliaj bestetoj loĝantaj sur la tero.
“Sed la Destino decidis doni al mi, kvankam humilami estis, multe pli grandan sorton! Unu tagon mirampis proksime al kampara lernejo, kaj la monotonazuma sono de la studentoj en ĝi ekscitis min, do miaŭdacis eniri kaj rampi laŭ libera spaco inter du trabojĝis mi atingis la finon, kie, antaŭ kameno kun ardantajcindroj, sidis la instruisto ĉe sia tablo.
“Neniu rimarkis min, nur etan Ŝancel-Insekton, kajkiam mi trovis ke la kameno estas eĉ pli varma kajkomforta ol la sunlumo, mi decidis establi mian estontanhejmon apud ĝi. Do mi trovis ĉarman neston inter dubrikoj kaj kaŝis min en ĝi dum multaj, multaj monatoj. “Profesoro Ĉionsciul estas, sendube, la plej famaklerulo en la Lando Oz, kaj post kelkaj tagoj mikomencis aŭskultadi la lekciojn kaj prelegojn kiujn lifaris por siaj lernantoj. Neniu el ili estis pli atentemaol la humila, ne rimarkita Ŝancel-Insekto, kaj tiel miakiris sciaron kiu, laŭ mia propra agnosko, estas veremirinda. Tial mi skribis ‘P. E. ’—Plene Edukita —surmian kartojn; ĉar plej fierigas min ke la mondo neposedas alian Ŝancel-Insekton kun eĉ dekono da miajpropraj kulturo kaj erudicio. ”
“Vi prave fieras, ”diris la Birdotimigilo. “Edukiĝoestas pri fierinda. Mi mem estas edukita. La cerbarodonita al mi de la Granda Sorĉisto estas, laŭ miajamikoj, nesuperebla. ”
“Tamen, ”interrompis la Stana Lignohakisto, “bonakoro estas, laŭ mia opinio, multe pli dezirinda oledukiĝo aŭ cerbo. ”
“Laŭ mi, ”diris la Seg-Ĉevalo, “bona kruro estaspli dezirinda ol ambaŭ. ”
“Ĉu semoj estas speco de cerbo? ”demandis laKukurbokapo, abrupte.
“Silentu! ”ordonis Tip, severe.
“Jes, kara Paĉjo, ”respondis obeeme Joĉjo. La Ŝancel-Insekto aŭskultis pacience —eĉrespekteme —tiujn komentojn, kaj poste plu rakontis.
“Certe mi loĝis dum tri plenaj jaroj en tiu izolalerneja kameno, ”diris li, “soife trinkante el laĉiam flua fonto de kristala scio kuŝanta antaŭ mi. ”