Читаем La Eksterordinara Lando Oz полностью

Do la Kukurbokapo rajdis kuraĝe antaŭen, kaj Tiptenis la stumpan voston de la Seg-Ĉevalo kaj sekviskun fermitaj okuloj. La Birdotimigilo kaj la StanaLignohakisto estis lastaj, kaj antaŭ ol ili kuris multajnmetrojn ĝojoplena krio de Joĉjo anoncis ke la vojoantaŭ ili nun estas neokupata.

Ili ĉiuj paŭzis por retrenrigardi, sed neniu spurorestis de la kampo de sun floroj.

Pli feliĉe ili nun veturadis; sed maljuna Mombitiom ŝanĝis la aspekton de la pejzaĝo ke ili nepreperdiĝus se la Birdotimigilo ne decidus direkti ilin laŭla suno. Ĉar neniom da sorĉado povus ŝanĝi lapozicion de la suno, do ĝi estis fidinda gvidilo.

Tamen aliaj problemoj kuŝis antaŭ ili. La Seg-Ĉevalo paŝis en kuniklotruon kaj falis surteren. LaKukurbokapo ĵetiĝis enaeren, kaj lia historio verŝajneĉesus je tiu preciza momento se la Stana Ligno-hakisto ne lerte kaptus la kukurbon dum ĝi falis kajsavis ĝin.

Tip rapide re fiksis ĝin al la kolo kaj restarigisJoĉjon. Sed la Seg-Ĉevalo ne egalbone fartis. Ĉarkiam ili tiris lian kruron el la kuniklotruo montriĝiske ĝi estis rompita kaj estis anstataŭigenda aŭriparenda antaŭ ol li povus denove paŝi.

“Severa problemo, ”diris la Stana Lignohakisto. “Setroviĝus arboj proksime, mi povus rapide fari aliankruron por tiu besto. Sed mi vidas eĉ ne arbuston, tute nenion. ”

“Nek troviĝas bariloj nek domoj en ĉi parto de la Lando Oz, ”diris la Birdotimigilo, malĝoje. “Do kion ni faru? ”demandis la knabo.

“Mi supozas ke mi devos funkciigi mian cerbon, ”respondis lia Moŝta Birdotimigilo; “ĉar spertoj instruisal mi ke mi povas fari kion ajn, se mi nur su fiĉezorge pripensas la metodon. ”

“Ni ĉiuj pensu, ”diris Tip; “eble ni elpensosmetodon ripari la Seg-Ĉevalon. ”

Do ili sidis vice sur la herbaro kaj komencis pensi, dum la Seg-Ĉevalo okupis sin per scivola rigardadoal sia rompita kruro.

“Ĉu doloras? ”demandis la Stana Lignohakisto permilda, simpatiplena voĉo.

“Neniom, ”respondis la Seg-Ĉevalo; “sed vundiĝismia fiero pro la trovo ke mia anatomio estas tiommalfortika. ”

Dum iom da tempo la grupeto plu pensadissilente. Baldaŭ la Stana Lignohakisto levis sian kaponkaj transrigardis la kampojn.

“Kia ulo nun venas? ”li demandis miroplene.

La aliaj sekvis la direkton de lia rigardo kaj vidiske venas io pli eksterordinara ol ili iam antaŭe vidis. Ĝi antaŭeniris rapide kaj senbrue sur la molaherbaro kaj post kelkaj minutoj ĝi staris antaŭ laaventurantoj kaj rigardadis ilin tiom mire kiom ilimiris pro ĝi.

La Birdotimigilo ĉiam estis trankvila.

“Bonan matenon! ”li diris, ĝentile.

La fremdulo forprenis sian ĉapelon elegante, malalten klinis sin, kaj respondis:

“Bonan matenon al vi ĉiuj. Mi esperas ke vi, kungregiĝinte, ĝuas eksterordinaran bonfarton. Permesu ke mi montru al vi mian karton. ”

Post tiu ĝentilega parolo ĝi etendis malgrandankarton al la Birdotimigilo, kiu akceptis ĝin, plurfojeturnis ĝin, kaj transdonis ĝin al Tipo, skuetante siankapon.

La knabo laŭtlegis:

“S-RO M. P. ŜANCEL–INSEKTO P. E. ”

“Je Dio! ”krietis la Kukurbokapo, rigardante iomintense.

“Eksterordinare! ”diris la Stana Lignohakisto. La okuloj de Tip rondiĝis kaj li miregis, kaj laSeg-Ĉevalo ĝemis kaj forturnis sian kapon.

“Ĉu vi vere estas Ŝancel-Insekto? ”demandis laBirdotimigilo.

“Tute certe, sinjoro! ”respondis la fremdulo, bruske. “Ĉu mia nomo ne troviĝas sur la karto? ”

“Ĝi ja estas tie, ”diris la Birdotimigilo. “Sedbonvolu, kion signifas ‘M. P. ’? ”

“‘M. P. ’signifas Multe Pligrandigita, ”respondis laŜancel-Insekto, fiere.

“Ho, mi komprenas. ”La Birdotimigilo rigardis lafremdulon kritikeme. “Kaj ĉu vi estas vere multepligrandigita? ”

“Sinjoro, ”diris la Ŝancel-Insekto, “klare vi estasinteligenta kaj sagaca persono. Ĉu ne estas evidenteal vi ke mi estas plurmiloble pli granda ol ĉiu aliaŜancel-Insekto kiun vi ĝis nun vidis? Sekve estasplene evidente ke mi estas Multe Pligrandigita, kaj vitute ne povas pravigi dubon pri tio. ”

“Pardonu min, ”respondis la Birdotimigilo. “Miacerbo iomete konfuziĝis kiam oni lastafoje lavis min. Ĉu estus maldece ankaŭ demandi kion signifas la‘P. E. ’ĉe la fino de via nomo? ”

“Tiuj literoj indikas mian diplomon, ”respondis laŜancel-Insekto, kompateme ridetante. “Mi precizigos. Ili signifas ke mi estas Plene Edukita. ”

Перейти на страницу:

Похожие книги

Книга потерянных вещей
Книга потерянных вещей

Притча, которую нам рассказывает автор международных бестселлеров англичанин Джон Коннолли, вполне в духе его знаменитых детективов о Чарли Паркере. Здесь все на грани — реальности, фантастики, мистики, сказки, чего угодно. Мир, в который попадает двенадцатилетний английский мальчик, как и мир, из которого он приходит, в равной мере оплетены зловещей паутиной войны. Здесь, у нас, — Второй мировой, там — войны за обладание властью между страшным Скрюченным Человеком и ликантропами — полуволками-полулюдьми. Само солнце в мире оживших сказок предпочитает светить вполсилы, и полутьма, которая его наполняет, населена воплотившимися кошмарами из снов и страхов нашего мира. И чтобы выжить в этом царстве теней, а тем более одержать победу, нужно совершить невозможное — изменить себя…

Джон Коннолли

Фантастика / Сказки народов мира / Ужасы и мистика / Сказки / Книги Для Детей