Dirinte tion li apartigis sin de la Birdotimigilo kaj tenis lin iomete for de si dum li rigardadis la amatanpentritan vizaĝon. Sed, ve! la vizaĝo de la Birdotimigilo kaj multajpartoj de lia korpo nun surhavis grandajnvaksmakulojn; ĉar la Stana Lignohakisto, fervorasaluti sian amikon, plene forgesis la staton de siatualeto kaj la dika tavolo da vakso sur lia korpofrotiĝintis sur la korpon de lia kamarado.
“Ve! ”diris la Birdotimigilo malĝoje. “Kia fuŝo! ”
“Ne gravas, amiko, ”respondis la Stana Lignohakisto, “mi sendos vin al la Imperia Vestlavejo, kajili plene repurigos vin. ”
“Sed ĉu tiel mia vestaĵo fariĝos nur vestiĝo? ”demandis la Birdotimigilo. “Tute ne! Sed diru, kiel via Moŝto venis ĉi tien? kaj kiuj estas viaj akompanantoj? ”
La Birdotimigilo tre ĝentile konigis al li Tipon kajJoĉjon Kukurbokapon, kaj ĉi tiu ŝajne tre interesis laStanan Lignohakiston.
“Vi estas malmulte fortika, konfesendas, ”diris laImperiestro; “sed vi ja estas nekutima, tial vi indasmembriĝi en nia elita grupo. ”
“Mi dankas vian Moŝton, ”diris Joĉjo humile.
“Mi esperas ke vi fartas bone, ”pludiris la Hakisto. “Ĝuste nun, jes; ”respondis la Kukurbokapo, ĝemante; “sed mi konstante timas la tagon kiam miputros. ”“Absurde! ”diris la Imperiestro —sed amikeme, simpatie. “Mi petegas, ne kovru la sunlumonhodiaŭan per la pluvo morgaŭa. Ĉar antaŭ ol viakapo putros, vi povos enladskatoligi ĝin, kaj tielkonservi ĝin por ĉiam. ”
Tip, dum tiu konversacio, rigardadis la Hakistonvideble miregante, kaj rimarkis ke la fama Imperiestrode la Palpbrumoj konsistas tute el pecoj de stano, nete lutitaj kaj nititaj por fari vir figuron. Li metaleklikis kaj klakis iomete dum li movis sin, sedplejparte li ŝajnis tre lerte konstruita, kaj lianaspekton malbeligis nur la dika tavolo de polurvaksokiu kovris lin de kapo ĝis piedoj.
La intensa rigardado de la knabo memorigis al laStana Lignohakisto ke li ne estas vere belaspektatiumomente, do li petis siajn amikojn pardoni lindum li reiros al siaj privataj ĉambroj por ke liajservistoj poluru lin. Tion ili faris tre rapide, kaj kiamla imperiestro revenis lia nikelkovrita korpo tiom glorebrilis ke la Birdotimigilo elkore gratulis lin pro laplibonigita aspekto.
“Tiu nikelkovro estis, mi konfesas, tre bona ideo, ”diris Noĉjo; “kaj ĝi estis des pli bezonata ĉar mi iomgratiĝis dum miaj aventuraj spertoj. Rimarku ĉi tiungravuritan stelon maldekstre sur mia brusto. Ĝi nenur indikas kie kuŝas mia bonega koro, sed kovrastre bele la flikon kiun faris la Mirinda Sorĉisto postkiam li metis tiun valoregan organon en mianbruston per lerta manipulado. ”
“Ĉu li do enmetis vian koron per man’pulio? ” demandis la Kukurbokapo, scivoleme. “Neniel, ”respondis la Imperiestro, indigne. “Lifaris, mi certas, tute ortodoksan operacion. Kaj miakoro estas mola, ne ligna kiel tiu de iuj. ”
Li turnis sin al la Birdotimigilo kaj demandis:“Ĉu viaj regatoj estas feliĉaj kaj kontentaj, miakara amiko? ”
“Mi ne scias, ”estis la respondo; “ĉar la knabinojde Oz ribelas kaj forpelis min el la Smeralda Urbo. ”
“Je Dio! ”kriis la Stana Lignohakisto. “Kiakatastrofo! Certe ili ne plendas pri via ŝaga, gracoplena regado? ”
“Ne, sed ili diras ke fleksebla Reg-ulo ne estasfidebla regulo, ”respondis la Birdotimigilo; “kaj tiujinoj opinias ke viroj su fiĉe longe regis la landon. Doili kaptis mian urbon, forŝtelis la juvelojn el latrezorejo, kaj regas laŭ sia plaĉo. ”
“Ve! Kia eksterordinara ideo! ”kriis la Imperiestro, kaj ŝokita kaj surprizita. “Kaj mi aŭdis kelkajn diri, ”diris Tip, “ke iliintencas marŝi ĉi tien kaj konkeri la kastelon kajurbon de la Stana Lignohakisto. ”
“Nu, ni ne lasu al ili su fiĉan tempon por tio, ”dirisla Imperiestro, rapide; “ni tuj iru rekonkeri laSmeraldan Urbon kaj resurtronigi la Birdotimigilon. ”“Mi estis certa ke vi helpos min, ”komentis laBirdotimigilo plaĉite. “Kiom da soldatoj vi povosprovizi? ”
“Ni ne bezonas armeon, ”respondis la Ligno-hakisto. “Ni kvar, per la helpo de mia brilanta hakilo, su fiĉas por teruri la korojn de la ribelantinoj. ”
“Ni kvin, ”korektis la Kukurbokapo.
“Kvin? ”ripetis la Stana Lignohakisto.
“Jes; la Seg-Ĉevalo estas kuraĝa kaj sentima, ”respondis Joĉjo, forgesante sian ĵusan kverelon kun lakvarpiedulo.
La Stana Lignohakisto ĉirkaŭrigardis senkomprene, ĉar ĝis nun la Seg-Ĉevalo restis en angulo, starantekviete, kie la Imperiestro ne rimarkis lin. Tip tujalvokis la strangaspektan beston, kaj ĝi proksimiĝistiom mallerte ke ĝi preskaŭ renversis la belan centrantablon kaj la gravuritan oleujon.
“Mi komencas pensi, ”komentis la StanaLignohakisto dum li zorge pririgardis la Seg-Ĉevalon, “ke konstante estas novaj mirindaĵoj! Kiel viviĝis tiubesto? ”
“Mi vivigis lin per magia pulvoro, ”modestedeklaris la knabo; “kaj la Seg-Ĉevalo montriĝis treutila. ”
“Li helpis nin eskapi de la ribelantinoj, ”diris laBirdotimigilo.
“Do nepre ni devas akcepti lin kiel kamaradon, ”deklaris la imperiestro. “Vivanta Seg-Ĉevalo klareestas novaĵo, kaj certe estos studinda. Ĉu li havassciojn? ”