Читаем La Eksterordinara Lando Oz полностью

“Nun malfermu la pordon, ”ordonis la Birdotimigilo, “kaj ni ekkuros al libereco aŭ al morto. ”La korto en kiu ili staris sin trovis en la centro dela granda palaco, kiu ĉirkaŭis ĝin ĉiu flanke. Sed enunu flanko estis koridoro kondukanta al eksterabarilpordo, kiun la Soldato riglintis laŭ ordono de liareganto. Tra tiu pordo Lia Moŝto planis eskapi, kajnun la Reĝa Armeo kondukis la Seg-Ĉevalonlaŭlonge de la koridoro kaj malbaris la pordon, kiuretrensvingiĝis kun laŭta bruego.

“Nun, ”diris Tip al la ĉevalo, “vi devas savi ninĉiujn. Kuru kiel eble plej rapide direkten al labarpordo de la Urbo, kaj nenio haltigu vin. ”

“Bone! ”respondis la Seg-Ĉevalo raŭke, kaj liforkuregis tiom subite ke Tip bezonis anheli kaj firmeteni la stangon kiun li fiksis en la kolon de la besto.

Pluraj el la knabinoj starantaj ekster la palacogardante ĝin estis terenbatitaj de la Seg-Ĉevalokureganta. Aliaj kriante kuris por eviti lin, kaj nurunu-du senespere strebis piki la eskapantajn kaptitojnper siaj trikiloj. Tip estis pikita unufoje en lamaldekstra brako, kiu doloretis dum la sekva horo; sed la trikiloj tute ne damaĝis la Birdotimigilon aŭJoĉjon Kukurbokapon, kiuj eĉ ne konsciis ke ili estaspikataj.

Rilate al la Seg-Ĉevalo, li bonege faris rekordon, renversante fruktoĉaron, renversante plurajnmildaspektajn virojn, kaj laste terenbatatante la novan Pordogardiston —kiu estis malgranda postulema dikavirino postenigita de Generalo Zingibra.

Nek haltis la impetanta rajdbesto tiam. Estanteekster la muroj de la Smeralda Urbo li impetis laŭla vojo okcidenten, saltegante rapide kaj skuante tiomke la knabo perdis spiradon kaj la Birdotimigilomiregis.

Joĉjo jam antaŭe rajdis tiom frenezrapide, do lidediĉis sian tutan atenton al firma tenado, per ambaŭmanoj, de la kukurba kapo sur ĝia stangeto, kajsamtempe li akceptis la teruran skuadon kun lakuraĝo de filozofo.

“Malrapidigu lin! Malrapidigu lin! ”kriis laBirdotimigilo. “Mia pajlo tute subskuiĝas en miajnkrurojn. ”Sed Tip ne povis su fiĉe spiri por paroli, do la Seg-Ĉevalo daŭrigis sian sovaĝan kuradon senhalte kajsamrapide.

Baldaŭ ili atingis la bordon de larĝa rivero, kaj senpaŭzo la ligna ĉevalo faris lastan saltegon kajenaerigis ĉiujn.

Post sekundo ili ruliĝadis en la akvo, plaŭdante kajbalanciĝante. La ĉevalo baraktadis freneze klopodantetrovi firmaĵon sur kiu stari, kaj ĝiaj rajdantoj unueplonĝis sub la rapidan fluon kaj poste flosis sur lasurfaco kvazaŭ korkoj.

ĈAPITRO X

La Veturo al la Stana Lignohakisto

Tip estis trempita kaj akvo gutadis de ĉiu angulo delia korpo; sed li sukcesis klini sin antaŭen kaj krii enla orelon de la Seg-Ĉevalo:

“Ĉesu barakti, idioto! Ĉesu barakti! ”

La ĉevalo tuj ĉesis baraktadi kaj kviete kuŝis sur lasurfaco, ĝia ligna korpo naĝis egalfacile kiel floso. “Kion signifas tiu vorto ‘idioto’? ”demandis laĉevalo.

“Ĝi estas riproĉvorto, ”respondis Tip, iom hontapro la vorto. “Mi uzas ĝin nur kiam mi koleras. ”

“Do al mi plaĉas ankaŭ vin nomi idioto, ”diris laĉevalo. “Ĉar ne mi faris la riveron nek mi metis ĝintien; do nur riproĉvorto taŭgas por persono kiuekkoleras kontraŭ min ĉar ni falis en akvon. ”

“Tute evidente, ”respondis Tip; “mi agnoskas kemi maltaŭge parolis. ”Poste l i kriis al laKukurbokapo:“ĉu vi bone statas, Joĉjo? ”Ili ne aŭdis respondon. Do la knabo vokis al laReĝo:“ĉu vi bone statas, via moŝto? ”

La Birdotimigilo ĝemis.

“Iel mi malbone statas, ”li diris per malforta voĉo. “Vere malseka estas ĉi tiu akvo! ”Tip estis tiel firme ligita per la ŝnuro ke li ne povisturni sian kapon por rigardi siajn akompanantojn; doli diris al la Seg-Ĉevalo:

“Remu per viaj kruroj al la bordo. ”

La ĉevalo obeis, kaj kvankam ili flosis malrapide, ili fine atingis la transan riverbordon ĉe loko su fiĉemalalta por ke la besto povu rampi surteren. Iom malfacile la knabo sukcesis preni siantranĉilon el poŝo kaj tranĉi la ŝnuron kiu kunligis larajdantojn kaj la lignan ĉevalon. Li aŭdis laBirdotimigilon fali surteren kun sponga sono, kaj posttio li mem rapide deĉevaliĝis kaj rigardis sian amikonJoĉjo.

La ligna korpo, kun sia brilega vestaro, ankoraŭsidis rekta sur la dorso de la ĉevalo; sed mankis lakukurba kapo, kaj nur la akrigita stangeto kiuuziĝis kiel kolo videblis. Kaj la Birdotimigilo, nu, la pajlo en lia korpo estis subskuita de la malglatairado kaj puŝis sin dense en liajn krurojn kaj lamalsupran parton de lia korpo —kiu aspektis tredika kaj ronda dum lia supra parto aspektis kielmalplena sako. Sur sia kapo la Birdotimigiloankoraŭ portis la pezan kronon, kiu kudritis al lakapo por ke li ne perdu ĝin; sed la kapo estis nuntiom malseka kaj malrigida ke la pezo de la orokaj de la juveloj antaŭenpendis kaj kunpremis lapentritan vizaĝon tiom ke li aspektis precize kielJapana mopso.

Tip volonte ridus —se li ne tiom maltrankviliĝuspri sia kreito Joĉjo. Nu la Birdotimigilo, kvankamdamaĝita, restis kompleta, sed la kukurba kapo tiomnecesa por la ekzisto de Joĉjo mankis; do la knaboprenis longan stangon kiu bonfortune kuŝis proksimekaj maltrankvile returnis sin al la akvo.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Книга потерянных вещей
Книга потерянных вещей

Притча, которую нам рассказывает автор международных бестселлеров англичанин Джон Коннолли, вполне в духе его знаменитых детективов о Чарли Паркере. Здесь все на грани — реальности, фантастики, мистики, сказки, чего угодно. Мир, в который попадает двенадцатилетний английский мальчик, как и мир, из которого он приходит, в равной мере оплетены зловещей паутиной войны. Здесь, у нас, — Второй мировой, там — войны за обладание властью между страшным Скрюченным Человеком и ликантропами — полуволками-полулюдьми. Само солнце в мире оживших сказок предпочитает светить вполсилы, и полутьма, которая его наполняет, населена воплотившимися кошмарами из снов и страхов нашего мира. И чтобы выжить в этом царстве теней, а тем более одержать победу, нужно совершить невозможное — изменить себя…

Джон Коннолли

Фантастика / Сказки народов мира / Ужасы и мистика / Сказки / Книги Для Детей