“Hura! ”diris la aŭskultintinoj; sedTip rimarkis ke plejparte la Armeookupis sin per interbabilado kaj tutene aŭskultis la vortojn de laGeneralo. Sonis la ordono marŝi, kaj laknabinoj faris el si kvar grupojn, t. e. kompaniojn, kaj komencis fervoremarŝi direkten al la Smeralda Urbo. La knabo sekvis ilin, portante plurajn korbojn kajmantelojn kaj pakaĵojn kiujn diversaj membroj de laRevolucia Armeo transdonis al li. Post nelonge iliatingis la verdajn granitajn murojn de la Urbo kajhaltis antaŭ la enirejo. La Pordogardisto tuj elvenis kaj rigardis ilinscivoleme, kvazaŭ cirko venis. Li portis aron daŝlosiloj sur ora ĉeno cirkaŭ sia kolo; kaj liaj manojestis senzorge metitaj en liajn poŝojn, kaj ŝajne li tutene sciis ke la Urbon minacas revoluciantinoj. Agrableparolante al la knabinoj, li diris:
“Bonan matenon, karulinoj! Kiel mi povas servivin? ”
“Cedu la Urbon tuj! ”respondis Generalo Zingibra, starante antaŭ li kaj timige sulkante la frunton, kiompermesis ŝia bela vizaĝo.
“Cedi! ”eĥis la viro surprizegite. “Tio ne estas ebla. Tio estas kontraŭleĝa! Mi neniam aŭdis tiaĵon dummia tuta vivo. ”
“Tamen, vi devas cedi! ”kriis la Generalo, feroce.
“Ni ribelas! ”
“Vi rebelas? Sed vi ĉiam estis belaj, ”diris laGardisto, rigardante de unu al alia, admire.
“Ni ri-i-i-belas! ”kriis Zingibra, batante la teronper piedo, senpacience; “kaj ni intencas konkeri laSmeraldan Urbon! ”
“Je Dio! ”respondis la surprizita Pordogardisto; “tute sensenca ideo! Reiru hejmen, knabinoj, kajmelku la bovinojn kaj baku la panon. Ĉu vi ne sciaske estas danĝere konkeri urbon? ”
“Ni ne timas! ”respondis la Generalo; kaj ŝiaspektis tiom plene certa ke la Gardisto mal-trankviliĝis. Do li sonoris por venigi la Soldaton kun la VerdaBarbo, kaj la postan minuton li bedaŭris tion. Ĉar tujlin ĉirkaŭis amaso da knabinoj kiuj eltiris la trikilojnel siaj hararoj kaj komencis minaci piki la Gardiston, kaj ili tenis la akrajn pintojn danĝere proksimaj alliaj dikaj vangoj kaj palpebrumemaj okuloj. La kompatindulo hurlis petante kompaton kaj tutene rezistis kiam Zingibra fortiris de lia kolo la ĉenonkun la ŝlosiloj. Sekvate de sia Armeo la Generalo nun impetis al la enirejo, kie ŝin frontis la Reĝa Armeo de Oz —kio estis la alia nomo de la Soldato kun la VerdaBarbo.
“Halt! ”li kriis, kaj li etendis sian longan pa filonkies antaŭo estis rekte antaŭ la vizaĝo de la estrino. Kelkaj knabinoj kriis kaj retrenkuris, sed GeneraloZingibra kuraĝe staris senmove kaj diris, riproĉe:
“Nu, do? Ĉu vi pafus kompatindan, sendefendanknabinon? ”
“Ne, ”respondis la soldato; “ĉar ne estas kuglojen mia pa filo. ”
“Sen kugloj? ”
“Tiel; por ke ne okazu akcidentoj. Kaj mi forgesaskie mi kaŝis la pulvon kaj kuglojn. Sed se vibonvolos atendi, mi serĉos ilin. ”
“Ne ĝenu vin, ”diris Zingibra, gaje. Ŝi turnis sinal sia Armeo kaj kriis:
“Knabinoj, la pa filo ne havas kuglojn! ”
“Hura! ”kriis la ribelantinoj, al kiuj tre plaĉis tiubona informo, kaj ili ekkuris amase kontraŭ laSoldaton kun la Verda Barbo tiel ke nur estis probona ŝanco ke ili ne pikis unu la alian per siajtrikiloj. Sed la Reĝa Armeo de Oz tro timis la virinojn kajrifuzis fronti la alkurantan homamason. Li nur turnissin kaj plenforte kuris tra la pordon direkten al lareĝa palaco, dum Generalo Zingibra kaj ŝia anarogregis en la senprotektan Urbon. Tiel la Smeralda Urbo konkeriĝis tute sen perdode eĉ unu guto da sango. La Revolucia Armeo fariĝisKonkerinta Armeo!
ĈAPITRO IX
La Birdotimigilo Planas Eskapon
Tip kaŝe foriris de la knabinoj kaj rapide sekvis laSoldaton kun la Verda Barbo. La invadanta Armeoeniris la Urbon malpli rapide, ĉar ili haltis por fosismeraldojn el la muroj kaj el la pavimŝtonoj per lapintoj de siaj trikiloj. Do la Soldato kaj la knaboatingis la palacon antaŭ ol diskoniĝis la informo ke laUrbo estis konkerita.
La Birdotimigilo kaj Joĉjo Kukurbokapo ankoraŭludis ĵetringojn en la korto kiam interrompis la ludonla abrupta eniro de la Reĝa Armeo de Oz, kiuen flugis sen siaj ĉapelo kaj pa filo. Liaj vestoj estis tremalordaj kaj lia longa barbo flosis metron malantaŭlin dum li kuris.
“Unu punkton por mi, ”diris la Birdotimigilo, trankvile. “Kio estas, servisto? ”li pludiris, parolanteal la Soldato. “Ho! via Moŝto —via Moŝto! La Urbo konkeriĝis! ”anhelis la Reĝa Armeo, kiu apenaŭ povis spiri pro lakurado. “Tio okazis subite, ”diris la Birdotimigilo. “Sedbonvolu bari la pordojn kaj fenestrojn de la palaco, dum mi instruos al ĉi tiu Kukurbokapo ĵeti ringon. ”La Soldato rapidis obei, dum Tip, kiu alvenis tujmalantaŭ li, restis en la korto por mirante rigardi laBirdotimigilon.
Lia Moŝto plu ĵetadis ringojn kvazaŭ danĝero neminacus lian tronon, sed la Kukurbokapo, ekvidinteTipon, marŝis al la knabo tiom rapide kiom permesisliaj lignaj kruroj.
“Bonan tagon, nobla Patro! ”li kriis ĝoje. “Minplezurigas via alveno. Tiu terura Seg-Ĉevalo forkuriskunprenante min. ”
“Mi suspektis tiel, ”diris Tip. “Ĉu vi suferisdamaĝon? Ĉu vi estas fendita? ”