Читаем La Eksterordinara Lando Oz полностью

“Do! ”diris ŝi; “mi devas nun foriri. Portu tiunkorbon por mi kaj manĝu laŭvole la enhavon se vimalsatas. ”Tip fervore prenis la korbon kaj komencis manĝi, sekvante sendemande dum kelka tempo la nekonatanknabinon. Ŝi marŝadis antaŭ li rapidpaŝe, kaj ŝi havisetoson de decidemo kaj graveco kiu kredigis lin ke ŝiestas gravulino. Fine, kiam li estis sata, li kuris apud ŝin kajklopodis laŭpaŝe kunmarŝi rapide —kio estis tremalfacila, ĉar ŝi estis multe pli alta ol li, kaj klaresentis urĝon.

“Grandan dankon pro la sandviĉoj, ”diris Tip, dumli trotadis. “Bonvolu diri al mi vian nomon. ”

“Mi estas Generalo Zingibra, ”estis la mallongarespondo.

“Ho! ”diris la suprizita knabo. “Kia Generalo viestas? ”

“Mi komandas la Revolucian Armeon en ĉi tiumilito, ”respondis la Generalo, pli akre ol necesis.

“Ho! ”li kriis denove. “Mi ne sciis pri la milito. ”

“Estis intencite ke vi ne sciu, ”ŝi respondis, “ĉar ĝiestis sekreto; kaj, kiam oni konsideras ke nia armeokonsistas nur el knabinoj, ”ŝi pludiris, iom fiere, “estas tre rimarkinde ke oni ankoraŭ ne sciiĝis pri niaRevolucio. ”

“Jes ja, ”agnoskis Tip. “Sed kie estas via armeo? ”

“Proksimume unu mejlon for, ”diris GeneraloZingibra. “La soldatinoj kuniĝis el ĉiuj partoj de laLando Oz, pro mia specifa ordono. Ĉar hodiaŭ nikonkeros Lian Moŝton la Birdotimigilon, kajforprenos de li la tronon. La Revolucia Armeo nuratendas mian alvenon por ataki la Smeraldan Urbon. ”

“Nu! ”deklaris Tip, profunde enspirante, “certe tioestas surprizo! Bonvolu diri kial vi volas konkeri LianMoŝton la Birdotimigilon. ”

“Ĉar jam su fiĉe longe viroj regis la SmeraldanUrbon, jen unu kialo, ”diris la knabino. “Krome, laUrbo brilas pro belaj gemoj, kiujn oni multe pli boneuzus por ringoj, braceletoj kaj kolĉenoj; kaj troviĝassu fiĉa mono en la kaso de la Reĝo por aĉeti por ĉiuknabino en nia Armeo dekon da novaj roboj. Do niintencas konkeri la Urbon kaj administri la regadonlaŭ nia plaĉo. ”Zingibra parolis tiujn vortoj tiom entuziasme kajdecideme ke estis evidente ke ŝi plene seriozas.

“Sed milito estas io terura, ”diris Tip, penseme.

“Ĉi tiu milito estos agrabla, ”respondis la knabino, gaje.

“Multaj el vi mortos! ”pludiris la knabo, imponite.

“Tute ne, ”diris Zingibra. “Kiu viro kontraŭusknabinon, aŭ aŭdacus damaĝi ŝin? Ne estas malbelavizaĝo en mia tuta Armeo. ”Tip ridis.

“Eble vi pravas, ”diris li. “Sed oni diras ke laPordogardisto estas fidela Gardisto, kaj la Armeo dela Reĝo ne permesos ke la Urbo konkeriĝu senrezistego. ”

“La Armeo estas maljuna kaj malforta, ”respondisGeneralo Zingibra malestime. “Li eluzis sian tutanforton kreskigante barbon, kaj lia edzino tiomkoleremas ke ŝi jam eltiris pli ol duonon da ĝi de laradiko. Dum la Mirinda Sorĉisto regadis, la Soldatokun la Verda Barbo estis tre bona Armeo de la Reĝo, ĉar oni timis la Ŝorĉiston. Sed neniu timas laBirdotimigilon, do lia Armeo de la Reĝo ne multeutilas dum milito. ”Post tiu konversacio ili pluiris dum kelka temposilente, kaj post nelonge ili atingis grandan liberanspacon en la arbaro kie ne malpli ol kvarcent junulojtroviĝis. Ili ridadis kaj kunparoladis gaje kvazaŭkunvenintaj por pikniko anstataŭ konkermilito. Ili dividiĝis en kvar kompaniojn, kaj Tip rimarkiske ĉiuj surhavas kostumojn similajn al tiu de GeneraloZingibra. La sola vera diferenco estis ke kvankam laknabinoj el la Manĝtula Lando havis la bluan strionen la antaŭo, tiuj el la lando de la Kveluloj havisantaŭa la ruĝan strion; kaj tiuj el la lando de laPalpbrumoj havis la flavan strion antaŭa, kaj laGilikulaj knabinoj havis la purpuran strion antaŭa. Ĉiuj havis verdajn taliojn, por reprezenti la SmeraldanUrbon kiun ili intencas konkeri, kaj la plejsuprabutono sur ĉiu talio indikis per sia koloro la landon elkiu venis la portanto. La uniformoj estis gajaj kajplaĉaspektaj, kaj tre imponaj kiam ili estis kune. Tip kredis ke tiu stranga Armeo tute ne portasarmilojn; sed li eraris pri tio. Ĉar ĉiuknabino portis du longajn, brilantajntrikilojn en sia hartufo. Generalo Zingibra tuj iris sur lasupron de arbotrunka stumpo kajparolis al sia armeo.

“Amikinoj, kuncivitaninoj, kajknabinoj! ”ŝi diris; “ni baldaŭkomencos nian grandan Revolucionkontraŭ la viroj de Oz! Ni marŝos porkonkeri la Smeraldan Urbon —pordetronigi la Birdotimigilan Reĝon —por akiri milojn da belegaj gemoj —porprirabi la reĝan kason —kaj porsuperforti niajn subpremintojn! ”

Перейти на страницу:

Похожие книги

Книга потерянных вещей
Книга потерянных вещей

Притча, которую нам рассказывает автор международных бестселлеров англичанин Джон Коннолли, вполне в духе его знаменитых детективов о Чарли Паркере. Здесь все на грани — реальности, фантастики, мистики, сказки, чего угодно. Мир, в который попадает двенадцатилетний английский мальчик, как и мир, из которого он приходит, в равной мере оплетены зловещей паутиной войны. Здесь, у нас, — Второй мировой, там — войны за обладание властью между страшным Скрюченным Человеком и ликантропами — полуволками-полулюдьми. Само солнце в мире оживших сказок предпочитает светить вполсилы, и полутьма, которая его наполняет, населена воплотившимися кошмарами из снов и страхов нашего мира. И чтобы выжить в этом царстве теней, а тем более одержать победу, нужно совершить невозможное — изменить себя…

Джон Коннолли

Фантастика / Сказки народов мира / Ужасы и мистика / Сказки / Книги Для Детей