“Mi kredas ke jes, ”respondis la Kukurbokaposerioze; “sed mi ne povas pensi kio ĝi estas. Mia patroplene scias pri ĝi, sed li ne estas ĉi tie. ”
“Strange —vere strange! ”deklaris la Gardisto.
“Sedvi aspektas tute sendanĝera. Oni ne ridetas tiom belekiam oni intencas misagi. ”
“Tiurilate, ”diris Joĉjo, “mi ne povas ne rideti, ĉarmian vizaĝon tiel ĉizis poŝtranĉilo. ”
“Nu, eniru mian ĉambron kun mi, ”pludiris laGardisto, “kaj mi pripensos kion fari por vi. ”Do Joĉjo rajdis la Seg-Ĉevalon tra la enirejon enmalgrandan ĉambron kiu estis enkonstruita en lamuro. La Gardisto tiris sonorilŝnuron, kaj baldaŭ trealta soldato —portanta verdan uniformon —eniris tra laalia pordo. Tiu soldato portis longan verdan pa filonsur sia ŝultro kaj havis belan verdan barbon kiu atingiseĉ liajn genuojn. La Gardisto tuj alparolis lin, dirante:
“Jen fremda viro kiu ne scias kial li venis al laSmeralda Urbo, nek kion li volas. Diru al mi, kion nifaru pri li? ”La Soldato kun la Verda Barbo rigardis Joĉjonmulte zorgeme kaj scivole. Fine li skuis sian kapontiom decide ke malgrandaj ondoj skuiĝis laŭlonge delia barbo, kaj poste li diris:
“Mi konduku lin al Lia Moŝto, la Birdotimigilo. ”
“Sed kion Lia Moŝto, la Birdotimigilo, faros pri li? ”demandis la Pordogardisto.
“Tion decidu Lia Moŝto, ”respondis la soldato.
“Mihavas su fiĉajn taskojn proprajn. Ĉiu eleksteraproblemo estas transdonenda al Lia Moŝto. Do metula okulvitrojn sur lin kaj mi kondukos lin al la reĝapalaco. ”Do la Gardisto malfermis grandan keston daokulvitroj kaj strebis trovi vitrojn su fiĉe grandajn porla rondaj okulegoj de Joĉjo.
“En mia stoko vere ne estas vitroj kapablaj kovritiujn okulojn, ”diris la viro, ĝemante; “kaj via kapo estastiom granda ke mi devos ĉirkaŭligi la okulvitrojn. ”
“Sed kial mi bezonas okulvitrojn? ”demandis Joĉjo.
“Tia estas la modo, ĉi tie, ”diris la Soldato, “kaj ilimalhelpas blindiĝon per la lumbrulado kaj brilado dela belega Smeralda Urbo. ”
“Ho! ”krietis Joĉjo.
“Nepre ĉirkaŭligu ilin. Mi nevolas blindiĝi. ”
“Nek mi! ”interrompis la Seg-Ĉevalo; do oni rapideligis verdajn okulvitrojn sur la elstarajn tuberojn kiujservis kiel okuloj por ĝi. Post tio la Soldato kun la Verda Barbo kondukis ilintra la interna pordo kaj ili tuj trovis sin sur la ĉefastrato de la glora Smeralda Urbo. Brilantaj verdaj gemoj ornamis la antaŭaĵojn de labelaj domoj kaj la turoj kaj turetoj estis kovritaj persmeraldoj. Eĉ la verda marmora pavimo brilis prokaraj ŝtonoj, kaj vere forte kaj mirige aspektis al tiukiu unuafoje vidas ĝin. Tamen, la Kukurbokapo kaj la Seg-Ĉevalo, kiujnenion sciis pri riĉeco kaj beleco, malmulte atentis lamirigaĵojn kiujn ili vidis tra la verdaj okulvitroj. Ilitrankvile sekvis la verdan soldaton kaj apenaŭrimarkis la arojn da verdaj homoj kiuj rigardadis ilinsurprizate. Kiam verda hundo elkuris kaj bojis je ili, la Seg-Ĉevalo tuj piedfrapis per sia ligna kruro kajtio kurigis la hurlantan besteton en domon; sed neniopli grava ol tio okazis interrompante ilian antaŭenironal la reĝa palaco. La Kukurbokapo volis rajde grimpi la verdajnmarmorajn ŝtupojn kaj rekte eniri al la Birdotimigilo; sed la soldato malpermesis. Do Joĉjo deĉevaliĝis, tremalfacile, kaj servisto kondukis la Seg-Ĉevalon al lamalantaŭo dum la Soldato kun la Verda Barboakompanis la Kukurbokapon en la palacon, tra laantaŭa pordo. La fremdulo estis lasita en bele meblitaatendoĉambro dum la soldato foriris anonci lin. Hazarde, je tiu momento Lia Moŝto estis libera kajtre enuis pro manko de sinokupo, do li ordonis keoni tuj enkonduku la vizitanton en la tronĉambron. Joĉjo tute ne sentis timon aŭ embarasiĝon pro lapenso ke li renkontos la reganton de tiu glorega urbo, ĉar li tute nenion sciis pri la kutimoj de la mondo. Sed kiam li eniris kaj la unuan fojon vidis LianMoŝton la Birdotimigilon sidantan sur sia brilantatrono, li ekhaltis pro surprizego.
ĈAPITRO VII
Lia Moŝto la Birdotimigilo