La Seg-Ĉevalo, trovinte sin viva, ŝajnis eĉ plisurprizita ol Tip. Li rulis siajn tuberajn okulojn deflanko al flanko, mire vidante unuafoje la mondon enkiu li nun tiom grave ekzistas. Post tio li provis rigardisin; sed li ja ne havis kolon flekseblan; do provantevidi sian korpon li ekcirkle kuradis tute sen vidi sin. Liaj kruroj estis rigidaj kaj mallertaj, ĉar ili ne havisgenuartikojn; kaj baldaŭ l i f r a p i s JoĉjonKukurbokapon kaj faligis lin sur la muskon kiu apudisla vojon.
Tipon alarmis tiu akcidento, ankaŭ la persistaĉirkaŭdancado de la Seg-Ĉevalo; do li kriis:
“Halt! Haltu do! ”
La Seg-Ĉevalo tute ne atentis tiun ordonon, kajtuj metis unu el siaj lignaj kruroj sur piedon de Tiptiel forte ke la knabo doloroplene formovis sin al plisendanĝera distanco, el kie li denove kriis:
“Halt! Halt! ”
Joĉjo nun jam sukcesis sidigi sin, kaj li treinteresate rigardis la Seg-Ĉevalon.
“Mi kredas ke la besto ne povas aŭdi vin, ”likomentis.
“Mi su fiĉe laŭte krias, ĉu ne? ”respondis Tipkolere.
“Jes; sed la ĉevalo ne havas orelojn, ”diris laridetanta Kukurbokapo.
“Tute vere! ”kriis Tip, kiu unuafoje rimarkis tion.
“Kiel, do, mi haltigu lin? ”
Sed tiumomente la Seg-Ĉevalo haltigis sin mem, ĉar li konkludis ke li ne povos vidi sian korpon. Tamen li vidis Tipon, kaj proksimiĝis al la knabo porpli bone rigardi lin.
Vere estis komike, vidi la kreaĵon marŝi; ĉar ĝikunmovis la dekstrajn krurojn, kaj post tio lamaldekstrajn krurojn, kiel marŝas paŝĉevalo; kaj tio
flankenmovadis ĝian korpon kvazaŭ lulilon. Tip ameme frapetis ĝian kapon dirante “Bonaĉevalo! Bona ĉevalo! ”pacige; kaj la Seg-Ĉevalofordancis por ekzameni per siaj tuberokuloj lafiguron de Joĉjo Kukurbokapo.
“Mi devos trovi kaprimenon por li, ”diris Tip; kaj serĉinte en sia poŝo li elprenis volvaĵon de fortaŝnuro. Malvolvinte ĝin, li proksimiĝis al la Seg-Ĉevalo kaj ligis la ŝnuron ĉirkaŭ ĝian kolon, kajposte ligis la alian finon al granda arbo. La Seg-Ĉevalo, kiu ne komprenis la agon, retrenpaŝis kajfacile rompis la ŝnuron; sed ĝi tute ne provisforkuri.
“Li estas pli forta ol mi supozis, ”diris la knabo, “kaj ankaŭ iom obstina. ”
“Kial ne fari orelojn por li? ”demandis Joĉjo.
“Poste vi povos parole ordoni lin. ”
“Bonega propono! ”diris Tip. “Kiel vi elpensisĝin? ”
“Mi ne elpensis ĝin, ”respondis la Kukurbokapo; “mi ne bezonis; mi nur diris la plej simplan kajfacilan rimedon. ”
Do Tip elprenis sian tranĉilon kaj ĉizis orelojn ella ŝelo de malgranda arbo.
“Mi ne tro grandigu ilin, ”li diris ĉizante, “porne fari azenon el nia ĉevalo. ”
“Kiel vi farus tion? ”demandis Joĉjo, kiu estisapud la vojo.
“Nu, ĉevalo havas pli grandajn orelojn ol homo; kaj azeno havas pli grandajn orelojn ol ĉevalo, ” klarigis Tip.
“Do, se miaj oreloj estus pli longaj, ĉu mi estusĉevalo? ”demandis Joĉjo.
“Mia amiko, ”diris Tip seriozatone, “vi restos nurKukurbokapo negrave kiom grandaj estos viajoreloj. ”
“Ho, ”respondis Joĉjo, klinante jese sian kapon; “mi kredas kompreni. ”
“Se jes, do vi estas vere mirinda, ”komentis laknabo; “sed ne estas danĝere ke vi kredas kompreni. Mi opinias ke la oreloj estas nun pretaj. Bonvoluteni la ĉevalon dum mi al fiksos ilin. ”
“Certe, se vi helpos min leviĝi, ”diris Joĉjo. Do Tip surpieden levis lin, kaj la Kukurbokapopaŝis al la cevalo kaj tenis ĝian kapon dum laknabo boris du truojn en ĝi per sia tranĉiloklingokaj enmetis la orelojn.
“Ili vere beligas lin, ”diris Joĉjo admire. Sed tiuj vortoj, parolitaj proksime al la Seg-Ĉevalo, la unuaj sonoj kiujn ĝi aŭdis dum sia tutavivo, tiom alarmis la beston ke li antaŭenkuris kajfaligis Tipon unu flanken kaj Joĉjon ali flanken. Kajli plukuris antaŭen kvazaŭ timigate de la proprajpiedpaŝoj.
“Halt! ”kriis Tip, levante sin; “halt! stultulo —halt! ”
La Seg-Ĉevalo verŝajne ne atentus, sedtiumomente ĝi puŝis kruron en ratotruon kaj stumbliskapmalsupren al la tero, kie ĝi kuŝis sur sia dorso, frenezete skuante siajn kvar krurojn en la aero. Tip kuris al ĝi.
“Ĉu vi ja estas ĉevalo? ”li kriis. “Kial vi plu kuriskiam mi kriis ‘halt’? ”
“Ĉu ‘halt’signifas ne plu kuri? ”demandis la Seg-Ĉevalo, surprizite, dum ĝi movis siajn okulojn suprenpor rigardi la knabon.
“Certe, ”respondis Tip.
“Kaj truo en la tero ankaŭ signifas ne plu kuri, ĉu ne? ”demandis la ĉevalo.
“Kompreneble; se vi ne transpaŝas ĝin, ”diris Tip.
“Vere stranga loko, ”krietis la besto, kvazaŭ nepovante kredi. “Kial mi estas ĉi tie? ”
“Nu, mi vivigis vin, ”respondis la knabo; “sed tione dolorigos vin se vi obeos min. ”
“Do mi obeos vin, ”respondis la Seg-Ĉevalohumile. “Sed kio okazis al mi antaŭ momento? Mitute ne sentas min ĝusta, ial. ”
“Vi estas renversita, ”klarigis Tip. “Sed nur nemovu tiujn krurojn dum minuto kaj mi restarigosvin. ”
“En kiom da pozicioj mi povos trovi min? ” demandis la besto miroplene.
“Pluraj, ”diris Tip nelonge. “Sed bonvolu ne movila krurojn. ”
La Seg-Ĉevalo nun kvietiĝis kaj rigidigis siajnkrurojn; tiel, Tip, post pluraj provoj, sukcesis restarigilin.
“Ha, mi ŝajnas ĝusta, nun, ”diris la stranga besto, ĝemante.
“Orelo rompiĝis, ”Tip deklaris, zorge ekzamenintelin. “Mi devos fari novan. ”