Al la knabo ne plaĉis tiuj vortoj, ĉar ili sonisminace; sed li memoris ke li havas nuksojn en lapoŝo, do li rompis kelkajn el ili kaj manĝis ilin dumla virino sin levis, forskuis la panerojn de siaŝirmvesto, kaj pendigis super la fajron malgrandannigran akvopoton.
Post tio ŝi elverŝis egalajn kvantojn da lakto kajvinagro en la poton. Post tio ŝi elprenis plurajn paketojn da herboj kaj pulvoroj kaj komencis enŝuti iom da ĉiuen la poton. Fojfoje ŝi proksimiĝis al la kandelo por legisur flava papero la recepton de sia preparaĵo. Dum Tip rigardis lia malkvietiĝo pligrandiĝis.
“Por kio estas tio? ”li demandis.
“Por vi, ”respondis Mombi, abrupte.
Tip torde turnis sin sur sia sidilo kaj longe rigardisla poton, en kiu komencis vidiĝi vaporbobeloj. Posttio li rigardetis la severan faltoplenan aspekton de lamagiistino kaj volegis esti en iu ajn alia loko, nur neen tiu senluma fumoplena kuirejo, kie eĉ lakandelombroj sur la muro su fiĉis por teruri. Tielforpasis horo, dum kiu la silenton interrompis nur labobelado de la poto kaj la siblado de la flamoj. Fin fine, Tip denove parolis.
“Ĉu mi devos trinki tiun aĵon? ”li demandis, perkapskuo indikante la poton.
“Jes, ”diris Mombi.
“Kiel ĝi e fikos sur min? ”demandis Tip.
“Se mi ĝuste preparis ĝin, ”respondis Mombi, “ĝiŝanĝos aŭ transformos vin kaj faros el vi marmoranstatuon. ”Tip ĝemis, kaj viŝis la ŝviton de sia frunto per siamaniko.
“Mi ne volas esti marmora statuo! ”li protestis.
“Ne gravas; mi volas ke vi estu, ”diris lamaljunulino, severe rigardante lin.
“Kiel mi utilos tiam? ”demandis Tip. “Vi ne pluhavos laboriston. ”
“Mi laborigos la Kukurbokapon, ”diris Mombi. Denove Tip ĝemis.
“Kial vi ne faros el mi kapron, aŭ kokidon? ”lidemandis angoroplene. “Ne utilos al vi marmorastatuo. ”
“Jes ja ĝi utilos, ”respondis Mombi. “Venontprin-tempe mi plantos florĝardenon, kaj mi ornamos ĝinper vi en la mezo. Mirigas min ke mi ne elpensis tionantaŭ nun; jam de jaroj vi ĝenas min. ”
Pro tiu terura parolo Tip eksentis ŝvitveziketojn surla tuta korpo, sed li sidis senmove kaj tremetis kajangoroplene rigardis la poton.
“Eble ĝi malsukcesos, ”li murmuris, per voĉo kiusonis malforta kaj senespera.
“Jes ja, laŭ mia kredo ĝi sukcesos, ”respondisMombi gaje. “Malofte mi eraras. ”
Denove sekvis silento —tiom longa kaj senesperigake kiam Mombi fin fine levis la poton de la fajro jamestis preskaŭ la noktomezo.
“Vi povos trinki ĝin nur kiam ĝi estos tutemalvarma, ”anoncis la maljuna sorĉistino —ĉarmalgraŭ la leĝo ŝi nun agnoskis ke ŝi sorĉas. “Niambaŭ enlitiĝu nun, kaj je la mateniĝo mi vokos vinkaj tuj fintransformos vin en marmoran statuon. ”
Dirinte tion ŝi lamiris en sian ĉambron, kunportante la vaporantan poton, kaj Tip aŭdis ŝinfermi kaj ŝlosi la pordon.
La knabo ne enlitiĝis, malgraŭ la ordono, li nursidis longe rigardante la ardantajn cindrojn de lamortanta fajro.
ĈAPITRO III
La Forkuro de la Fuĝantoj
Tip pensadis. “Estus malagrable daŭre duri, ”li pensis ribeleme, “kaj mi rufuzas. Jam de jaroj mi ĝenas ŝin, laŭ ŝi; do ŝi volas nuligi min. Nu, ekzistas pli facila manierool fariĝi statuo. Neniu knabo ĝuus staradi senĉese enla mezo de florĝardeno! Mi forkuros, tion mi faros —kaj plejbone estos forkuri antaŭ ol mi devos gluti tiuntrinkaĉon en la poto. ”
Li atendis ĝis la ronkado de la magiistino sciigiske ŝi profunde dormas, kaj levis sin senbrue kaj irisal la ŝranko por trovi manĝaĵon.
“Ne utilos komenci vojaĝon sen manĝaĵoj, ”lidecidis, priserĉante la malplenajn bretojn. Li trovis kelkajn panpecojn; sed li devis serĉien la korbo de Mombi por trovi la fromaĝon kiunŝi portintis el la vilaĝo. Serĉante en la korbo liektrovis la piproskatolon en kiu estis la “Vivo-pulvoro”.
“Mi kunportu ankaŭ ĉi tion, ”li pensis, “se ne, doMombi plu misuzos ĝin. ”Do li metis la skatolon ensian poŝon, kun la pano kaj fromaĝo. Post tio li zorgoplene foriris el la domo kaj fermisla pordon. Ekster la domo la luno kaj la stelojbriladis, kaj la nokto ŝajnis paca kaj alloga post lasenaera kaj odoraĉa kuirejo.
“Volonte mi foriros, ”diris Tip, mallaŭte; “ĉarneniam mi amis tiun maljunulinaĉon. Mi nekomprenas kial mi ekloĝis kun ŝi. ”Dum li marŝis malrapide al la vojo penso haltigislin.
“Mi ne volas forlasi Joĉjon Kukurbokapon ĉeamomanka Mombaĉo, ”li murmuris. “Joĉjo apartenasal mi, mi faris lin —kvankam la sorĉistinaĉo vivigislin. ”
Li retreniris al la bovinejo kaj malfermis la pordonde la stalo kie la kukurbokapa viro restis.
Joĉjo staris en la mezo de la stalo, kaj per lalunlumo Tip povis vidi ke li plu ridetas tute feliĉe.
“Venu! ”diris la knabo, pergeste indikante lapordon.
“Kien? ”demandis Joĉjo.
“Vi scios tuj kiam mi scios, ”respondis Tip, ridetante simpatie dum li rigardis la kukurbanvizaĝon. “Nun ni nur bezonas marŝadi. ”
“Bone, ”respondis Joĉjo, kaj li marŝis mallerte ella stalo en la lunlumon. Tip turnis sin al la vojo kaj la viro sekvis. Joĉjomarŝis lame; fojfoje krurartiko inversigis sin kajpreskaŭ faligis lin. Sed la Kukurbokapo tuj rimarkiskaj komencis pli zorge marŝi; sekve li malpli ofteakcidentis.