Do li prenis sian hakilon al la arbaro, kaj decidis pri kelkaj fortikaj, rektaj junaj arboj, kiujn li dehakis kaj de kiuj li fortranĉis la branĉetojn kaj foliojn. El ili li faros la brakojn, kaj krurojn, kaj piedojn de la konstruota viro. Por la korpo li detranĉis dikan ŝelon de granda arbo, kaj per multa laboro ĉizis el ĝi cilindron proksimume ĝustadimensian, kaj kunpinglis la randojn per lignaj kejloj. Poste, plezuroplene fajfante dum sia laborado, li zorgoplene artikigis la membrojn kaj ligis ilin al la korpo per kejloj ĉizitaj per lia tranĉilo.
Kiam la tasko estis jam finita, komencis mallumiĝi, kaj Tip memoris ke necesas melki la bovinon kaj manĝigi la porkojn. Do li prenis sian lignan viron kaj portis ĝin al la domo kun si.
Dum la vespero, en la fajrolumo en la kuirejo, Tip zorgoplene rondigis la randojn de la artikoj kaj glatigis la malglataĵojn laŭ neta, eksperta maniero. Poste li starigis la figuron kontraŭ la muron kaj admiris ĝin. Ĝi ŝajnis rimarkinde alta, eĉ kiel plenkreska viro; sed laŭ la vidpunkto de knabeto, tio estis bona, kaj Tip tute ne lamentis la altecon de sia kreaĵo.
La sekvan matenon, kiam li rerigardis sian verkon, Tip vidis ke li forgesis fari kolon por la pupo, per kiu li povos ligi la kukurban kapon al la korpo. Do li reiris al la arbaro, kiu ne estis malproksima, kaj hakis el arbo plurajn lignajn pecojn per kiuj li kompletigos sian verkon. Reveninte, li ligis transversan pecon al la supro de la korpo, kaj faris truon en la mezo por rekte teni la kolon. La ligna peco kiu utiliĝos kiel kolo estis ankaŭ pintigita ĉe la supro, kaj kiam ĉio estis preta Tip surmetis la kukurban kapon, premante ĝin firme sur la kolon, kaj trovis ke ĝi bone taŭgas. La kapo estis turnebla unu flanken kaj ali flanken, laŭ lia volo, kaj la ĉarniroj de la brakoj kaj kruroj ebligis ke li poziciigu la pupon laŭdezire.
“Jen, ”fiere deklaris Tip, “vere tre bona viro, kaj ĝi certe timigos Mombaĉon tiel ke ŝi pluroble kriĉos! Sed estus multe pli vivsimile se li havus verajn vestojn. ”
Ne ŝajnis facile trovi vestojn; sed Tip aŭdace traserĉis la malnovan kofron en kiu Mombi gardis siajn memoraĵojn kaj trezorojn, kaj ĉe la plejprofunda fundo li trovis purpuran pantalonon, ruĝan ĉemizon kaj palruĝan veŝton ornamitan per blankaj makuloj. Ilin li forportis al sia viro kaj kvankam la vestaĵoj ne plene taŭgis, li sukcesis gajaspekte vesti la kreaĵon. Trikitaj ŝtrumpoj apartenantaj al Mombi, kaj trivita paro da liaj propraj ŝuoj kompletigis la vestaron de la viro, kaj Tip tiom ĝojis ke li saltete dancadis kaj laŭte ridis knabekstaze. “Mi devas doni al li nomon! ”li kriis. “Tia bona viro nepre devas havi nomon. Mi kredas, ”li pludiris, post momento da pensado, “ke mi nomos lin ‘Joĉjo Kukurbokapo’! ”
ĈAPITRO II
La Mirinda Vivopulvoro
Zorge pripensinte, Tip decidis ke la plej bona lokopor Joĉjo estos kie la vojo kurbiĝas, iom for de ladomo. Do li komencis porti la viron tien, sed li trovislin multepeza kaj ne facile manipulebla. Tirinte lakreaĵon iom, Tip surpieden starigis lin, kaj fleksantejen la artikojn de unu kruro, jen tiujn de la alia, kajsamtempe puŝante lin, la knabo sukcesis marŝigiJoĉjon al la vojkurbiĝo. Tio ne sukcesis sen plurajfaloj, kaj Tip vere laboris pli ol iam li laboris sur lakampoj aŭ en la arbaro; sed amo petoli urĝis lin, kaj plaĉis al li provi la lertecon de sia faraĵo.
“Joĉjo taŭgas kaj bonege funkcias! ”li diris alsi, anhelante pro la nekutima penego. Sed ĝustetiam li trovis ke la maldekstra brako de la viroforfalintis dum la marŝado; do li retreniris por troviĝin, kaj poste, ĉizinte novan kaj pli dikan pinglonpor la ŝultrartiko, li riparis la vundon tiom sukceseke la brako estis pli fortika ol antaŭe. Tip ankaŭrimarkis ke la kukurba kapo de Joĉjo estisturniĝinta tiel ke ĝi rigardis malantaŭen; sed tioestis facile ĝustigita. Kiam, fine, la viro estisstarigita por rigardi la vojkurbiĝon kie maljunaMombi aperos, li aspektis su fiĉe natura por estibona imito de Gilikula kultivisto —kaj su fiĉenenatura por ektimigi ĉiun alvenanton kiu neanticipis vidi lin.
Ĉar ankoraŭ estis tro frue dum la tago poranticipi la revenon de la maljunulino, Tip subenirisen la valon apud la domo kaj komencis kolektinuksojn de la arboj kreskantaj tie.
Tamen, maljuna Mombi revenis pli frue ol kutime. Ŝi renkontintis malhonestan magiiston kiu loĝas enizola kavo en la montaro, kaj interŝanĝis kun liplurajn gravajn magisekretojn. Tiumaniere akirinte tri novajn receptojn, kvar magiajn pulvorojn kajdiversajn herbojn kun mirindaj potenco kaj forto, ŝilamis hejmen kiel eble plej rapide, por provi siajnnovajn magiaĵojn.
Tiom koncentriĝis Mombi pri la gajnitaj trezorojke kiam ŝi preteriris la vojkurbiĝon kaj rimarketis laviron, ŝi nur klinis la kapon kaj diris:
“Bonan vesperon, sinjoro. ”
Sed post momento, rimarkinte ke la persono nekmovis sin nek respondis, ŝi sagace rigardis lianvizaĝon kaj vidis ke temas pri kukurba kapo, kiunzorgege ĉizis la poŝtranĉilo de Tip.