Читаем La Eksterordinara Lando Oz полностью

“Ne, mi alvenis sendamaĝe, ”respondis Joĉjo, “kajlia Moŝto tre afablis al mi. ”

Tiumomente la Soldato kun la Verda Barbo revenis, kaj la Birdotimigilo demandis:

“Bonvolu diri, kiu konkeris min? ”“Regimento de knabinoj, el la kvar anguloj de laLando Oz, ”respondis la Soldato, ankoraŭ pala protimo. “Sed kial mia Konstanta Armeo ne staris kontraŭili? ”demandis Lia Moŝto, rigardante la Soldaton, severmiene.

“Ĉar via Konstanta Armeo estis forkuranta, ”respondis la ulo, honeste; “neniu viro povus fronti laterurajn armilojn de la invadantoj. ”

“Nu, ”diris la Birdotimigilo, post momento dapensado, “ne multe ĝenos min perdi mian tronon, ĉarestas tre tede regi la Smeraldan Urbon. Kaj la kronoestas tiom peza ke mia kapo doloras. Sed mi esperaske la Konkerintoj ne intencas damaĝi min nur ĉar mimaloportune estas la Reĝo. ”

“Mi aŭdis ilin diri, ”komentis Tip, post iom dahezito, “ke ili intencas fari ĉifontapiŝon el via eksteraĵokaj plenigi siajn sofkusenojn per via internaĵo. ”

“Do vere ekzistas danĝero por mi, ”deklaris liaMoŝto, forte, “kaj estos saĝe ke mi konsideru metodoneskapi. ”

“Kien vi povos iri? ”demandis Joĉjo Kukurbokapo.

“Nu, al mia amiko la Stana Lignohakisto, kiu regasla Palpbrumojn, kaj nomas sin ilia Imperiestro, ”estisla respondo. “Mi certas ke li protektos min. ”

Dume Tip elrigardadis tra la fenestro.

“La malamikinoj ĉirkaŭas la palacon, ”diris li. “Estastro malfrue, ne eblas eskapi. Ili tuje disŝirus vin. ”La Birdotimigilo ĝemis.

“Dum krizo, ”li anoncis, “estas ĉiam bone paŭzi kajkonsideri. Bonvolu pardoni min dum mi paŭzos kajkonsideros. ”

“Sed ankaŭ danĝeras por ni, ”diris la Kukurbokapo, malkviete. “Se iu el tiuj knabinoj scias kuiri, mia finiĝobaldaŭ okazos! ”

“Absurde! ”krietis la Birdotimigilo; “ili ne havastempon, eĉ se ili scias kuiri! ”

“Sed se mi restus ĉi tie longe, ”protestis Joĉjo, “miverŝajne putrus. ”

“Ha! do ne estus dezirinde longe resti kun vi, ”respondis la Birdotimigilo. “La situacio estas pli gravaol mi supozis. ”

“Vi, ”diris la Kukurbokapo, malgaje, “verŝajne vivosdum multaj jaroj. Mia vivo estas neeviteble mallonga. Do mi devas utiligi la malmultajn tagojn kiujn mi pluvivos. ”

“Trankvile! Trankvile! ”respondis la Birdotimigilo, konsole; “se vi silentos su fiĉe longe por ke mi pensu, miklopodos trovi metodon eskapi. ”

Do la aliaj atendis, pacience silentante, dum laBirdotimigilo marŝis al angulo kaj staris vizaĝ-al-muredum plenaj kvin minutoj. Post tiu tempo li turnis sinal ili kun pli feliĉa esprimo sur sia pentrita vizaĝo.

“Kie estas la Seg-Ĉevalo kiun vi rajdis ĉi tien? ”lidemandis al la Kukurbokapo.

“Nu, mi diris ke li estas juvelo, do via servistoenfermis lin en la reĝan trezorejon, ”diris Joĉjo. “Tio ŝajnis al mi taŭga loko, via Moŝto, ”diris laSoldato, timante ke li misagis.

“Al mi multe plaĉas, ”diris la Birdotimigilo. “Ĉu vidonis manĝon al la besto? ”“Ho, jes; mi donis al li grandan bovlon da segaĵoj. ”

“Bonege! ”kriis la Birdotimigilo. “Tuj venigu laĉevalon. ”

La Soldato forrapidis, kaj baldaŭ ili aŭdis laklakadon de la lignaj kruroj de la ĉevalo sur la pavimodum li kondukiĝis en la korton.

Lia Moŝto rigardis la rajdbeston kritikeme. “Li ne ŝajnas tre gracia, ”li komentis, kontemplantelin; “sed supozeble li povas kuri. ”

“Jes, ja, ”diris Tip, rigardante la Seg-Ĉevalonadmire.

“Do, portante nin sur sia dorso, li kuru tra la vicojnda ribelantinoj kaj portu nin al mia amiko la StanaLignohakisto, ”anoncis la Birdotimigilo.

“Li ne povas porti kvar! ”kontraŭdiris Tip.

“Ne, sed ni povas persvadi lin porti tri, ”diris liaMoŝto. “Do mi postlasos mian Reĝan Armeon. Mi nemulte fidas lian kapablon, ĉar li tiom facile venkiĝis. ”

“Tamen, li ja povas kuregi, ”deklaris Tip, ridante.

“Mi atendis tiun forpuŝon, ”diris la Soldato, senplezure; “sed mi povas toleri ĝin. Mi maskos minper fortranĉo de mia bela verda barbo. Kaj, efektive neestas pli danĝere fronti tiujn sentimajn knabinojn olrajdi tiun ardan, sovaĝan lignan ĉevalon! ”“Eble vi pravas, ”komentis lia Moŝto. “Sed koncernemin, mi ne estas soldato, do mi amas danĝeron. Nu, knabo, vi surĉevaliĝu la unua. Kaj bonvolu sidi kieleble plej proksime al la kolo de la ĉevalo. ”

Tip rapide grimpis al sia loko, kaj la Soldato kaj laBirdotimigilo sukcesis levi la Kukurbokapon al sidlokotuj malantaŭ li. Restis tiel malmulta spaco por la Reĝoke li riskis forfali tuj kiam la ĉevalo komencos kuri. “Alportu sekigoŝnuron, kian oni uzas por vestoj, ”diris la Reĝo al sia Armeo, “kaj kunligu nin. Tiel, seunu el ni forfalos, ni ĉiuj forfalos. ”

Kaj dum la Soldato f o r i r i s por trovi lasekigoŝnuron, lia Moŝto pludiris, “mi devas estizorgoplena, ĉar mi riskas mian tutan ekziston. ”

“Mi devas esti egale zorgoplena, ”diris Joĉjo.

“Ne tute same, ”respondis la Birdotimigilo, “ĉar seoni damaĝus min, mi plene finiĝus. Sed se onidamaĝus vin, oni povus dissemi vin. ”

La Soldato nun revenis kun longa ŝnuro kaj firmekunligis la trion, kaj ankaŭ ligis ilin al la korpo dela Seg-Ĉevalo; sekve tute ne estis verŝajne ke iliforfalos.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Книга потерянных вещей
Книга потерянных вещей

Притча, которую нам рассказывает автор международных бестселлеров англичанин Джон Коннолли, вполне в духе его знаменитых детективов о Чарли Паркере. Здесь все на грани — реальности, фантастики, мистики, сказки, чего угодно. Мир, в который попадает двенадцатилетний английский мальчик, как и мир, из которого он приходит, в равной мере оплетены зловещей паутиной войны. Здесь, у нас, — Второй мировой, там — войны за обладание властью между страшным Скрюченным Человеком и ликантропами — полуволками-полулюдьми. Само солнце в мире оживших сказок предпочитает светить вполсилы, и полутьма, которая его наполняет, населена воплотившимися кошмарами из снов и страхов нашего мира. И чтобы выжить в этом царстве теней, а тем более одержать победу, нужно совершить невозможное — изменить себя…

Джон Коннолли

Фантастика / Сказки народов мира / Ужасы и мистика / Сказки / Книги Для Детей