Читаем La Eksterordinara Lando Oz полностью

“Nur se oni boligas ilin kaj metas ilin en tortojn, ”respondis la knabo, ridante. “Do vi ne bezonas timimin, amiko Joĉjo. ”

“Kia malkuraĝulo, tiu Kukurbokapo! ”diris la Seg-Ĉevalo, malestime.

“Ankaŭ vi eble estus malkuraĝa, se vi scius ke viputros! ”respondis Joĉjo, kolere.

“Trankvile! — trankvile! ”interrompis la Birdo-timigilo; “ni ne kverelu. Ĉiu el ni havas mankojn, karaj amikoj; do ni strebu kompati unu la alian. Kajĉar ĉi tiu kompatinda knabo estas malsata kaj havastute nenian manĝaĵon, ni ĉiuj silentu kaj lasu lindormi; ĉar oni diras ke dormante karnulo povasforgesi eĉ malsaton. ”

“Dankon! ”krietis Tip, dankeme. “Via Moŝto estasegale bona kiel saĝa —kaj tio estas tre granda laŭdo! ”Do li etendis sin sur la herbaro kaj, uzante lapajloplenan Birdotimigilon kiel kusenon por sia kapo, li baldaŭ endormiĝis.

ĈAPITRO XI

Nikelkovrita Imperiestro

Tip vekiĝis post mateniĝo, sed la Birdotimigilo jamestis levinta sin kaj kolektinta, per siaj mallertajfingroj, du manplenojn da maturaj beroj de kelkajproksimaj arbustoj. Ilin la knabo manĝis avide, trovante ilin kontentiga matenmanĝo, kaj poste lagrupeto rekomencis veturi.

Post horo da rajdado ili atingis la supron demonteto de kie ili vidis la Urbon de la Palpbrumojkaj vidis la altajn kupolojn de la palaco de laImperiestro, leviĝintajn super la grupojn de plimodestaj loĝejoj.

La Birdotimigilo tre ekscitiĝis pro la vidaĵo, kajkriis:

“Mi ĝojege revidos mian malnovan amikon laStanan Lignohakiston! Mi esperas ke li regas sianpopolon pli sukcese ol mi regis la mian! ”

“Ĉu la Stana Lignohakisto estas la Imperiestro de la Palpbrumoj? ”demandis la ĉevalo.

“Jes ja. Ili invitis lin regi ilin tuj post la detruiĝode la Sorĉistino; kaj ĉar Noĉjo Hakisto havas la plejbonan koron en la tuta mondo mi certas ke limontriĝis bonega kaj kapabla imperiestro. ”

“Mi kredis ke ‘Imperiestro’estas titolo de personokiu regas imperion, ”diris Tip, “kaj la Lando de laPalpbrumoj estas nur regneto. ”

“Ne diru tion al la Stana Lignohakisto! ”kriis laBirdotimigilo, tre serioze. “Vi multe ofendus lin. Liestas tre fiera, tute prave, kaj al li plaĉas titoliĝiImperiestro kaj ne Reĝo. ”

“Nu, ja ne gravas al mi, ”respondis la knabo. La Seg-Ĉevalo nun trotis antaŭen tiom rapide kela rajdantoj nur malfacile restis sur ĝia dorso; do estismalmulta konversacio antaŭ ol ili haltis apud laŝtupoj de la palaco.

Maljuna Palpbrumo, vestita per arĝentoŝtofauniformo, antaŭeniris por helpi ilin deĉevaliĝi. Dirisla Birdotimigilo al tiu elegantulo:

“Konduku nin tuj al via mastro, la Imperiestro. ”La viro rigardis de unu al alia de la grupoembarasite, kaj fine respondis:

“Domaĝe, mi devas peti ke vi atendu. LaImperiestro ne akceptas gastojn ĉimatene. ”“Kial? ”demandis la Birdotimigilo, maltrankvile.

“Mi esperas ke li ne spertis akcidenton. ”

“Tute ne, ”respondis la viro. “Sed hodiaŭ estas lakutima polurtago por lia Moŝto; kaj ĝuste nun liaglora Moŝto estas dike kovrita per polurvakso. ”

“Ha, mi komprenas! ”kriis la Birdotimigilo, multetrankviligite. “Mia amiko de ĉiam emas esti dando, kaj mi supozas ke nun li eĉ pli fieras pro siaaspekto. ”

“Jes ja, ”diris la viro, ĝentile klinante sin. “Niapotenca Imperiestro antaŭnelonge nikelkovrigis sin. ”“Je Dio! ”la Birdotimigilo kriis aŭdinte tion. “Selia sprito egale brilas, kiom blindiga ĝi sendube estas! Sed enkonduku nin —mi certas ke la Imperiestroakceptos nin, eĉ malgraŭ sia aktuala stato. ”

“La stato de la Imperiestro estas ĉiam impona, ”diris la viro. “Sed mi informos lin pri via alveno, kajricevos liajn ordonojn pri vi. ”

Do la grupo sekvis la serviston en elegantanatendoĉambron, kaj la Seg-Ĉevalo sekvis ilinmalgracie, ĉar li tute ne sciis ke ĉevalo devus restiekstere.

La veturintoj unue sentis imponegon pro laĉirkaŭaĵo, kaj eĉ la Birdotimigilo ŝajnis imponitakiam li ekzamenis la multekostegajn arĝentoŝtofajndrapojn node ligitajn per etaj arĝentaj hakiloj. Surbela centra tablo estis granda arĝenta oleujo, sur kiuestis riĉe gravuritaj scenoj el la iamaj aventuroj dela Stana Lignohakisto, Doroteo, la Malkuraĝa Leonokaj la Birdotimigilo: la linioj de la gravuraĵo estispaŭsitaj sur la arĝenton per flava oro. Sur la murojpendis pluraj portretoj, la portreto de la Birdotimigiloŝajnis la plej elstara kaj plej zorge farita, dum lagranda portreto de la fama Sorĉisto de Oz kiam litransdonis koron al la Stana Lignohakisto kovrispreskaŭ tutan flankon de la ĉambro.

Dum la vizitantoj silente admiradis tiujngloraĵojn, ili subite aŭdis laŭtan voĉon el la apudaĉambro:

“Ĉu! ĉu! ĉu! Grandega surprizo! ”

La pordo ekmalfermiĝis kaj Noĉjo Hakisto kurisinter ilin kaj kaptis la Birdotimigilon per tenera, amanta ĉirkaŭbrakumo kiu multmaniere ĉi fis lin.

“Mia karega amiko! Mia nobla kamarado! ”kriisla Stana Lignohakisto, ĝoje; “kiom ĝojege mirerenkontas vin! ”

Перейти на страницу:

Похожие книги

Книга потерянных вещей
Книга потерянных вещей

Притча, которую нам рассказывает автор международных бестселлеров англичанин Джон Коннолли, вполне в духе его знаменитых детективов о Чарли Паркере. Здесь все на грани — реальности, фантастики, мистики, сказки, чего угодно. Мир, в который попадает двенадцатилетний английский мальчик, как и мир, из которого он приходит, в равной мере оплетены зловещей паутиной войны. Здесь, у нас, — Второй мировой, там — войны за обладание властью между страшным Скрюченным Человеком и ликантропами — полуволками-полулюдьми. Само солнце в мире оживших сказок предпочитает светить вполсилы, и полутьма, которая его наполняет, населена воплотившимися кошмарами из снов и страхов нашего мира. И чтобы выжить в этом царстве теней, а тем более одержать победу, нужно совершить невозможное — изменить себя…

Джон Коннолли

Фантастика / Сказки народов мира / Ужасы и мистика / Сказки / Книги Для Детей