Читаем La Eksterordinara Lando Oz полностью

Malproksime sur la akvo videblis la ora koloro dela kukurbo, kiu trankvile balanciĝis sur la ondoj. Tiumomente ĝi estis tute ne atingebla por la knabo, sed post iom da tempo ĝi flosis pli proksimen ĝis la knabo povis tuŝi ĝin per stango kaj tiri ĝin al labordo. Post tio li portis ĝin al la supro de la bordo, zorge viŝis la akvon de ĝia kukurba vizaĝo per siapoŝtuko, kaj kuris kun ĝi al Joĉjo kaj remetis la kaponsur la kolon de la viro.

“Ho ve! ”estis la unuaj vortoj de Joĉjo. “Kiaspertaĉo! Ĉu akvo putrigas kukurbojn? ”

Tip ne opiniis respondon necesa, ĉar li sciis keankaŭ la Birdotimigilo bezonas helpon. Do lizorgoplene elprenis la pajlon el la korpo kaj krurojde la Reĝo, kaj disetendis ĝin en la sunlumo por keĝi sekiĝu. La malsekan vestaron li pendigis sur lakorpo de la Seg-Ĉevalo.

“Se akvo putrigas kukurbojn, ”komentis Joĉjo, profunde ĝemante, “mia vivo estos tre mallonga. ”“Mi neniam rimarkis putron de kukurboj proakvo, ”respondis Tip; “kondiĉe ke la akvo ne bolas. Se via kapo ne krevis, mia amiko, vi estas bonstata. ”“Nu, mia kapo tute ne krevis, ”deklaris Joĉjo, plifeliĉe.

“Sekve, ne vin ĝenu, ”respondis la knabo. “Katotro pripensas kaj poste lamentas. ”

“Do, ”diris Joĉjo, serioze, “mi vere ĝojas ke mi neestas kato. ”

La suno rapide sekigadis la vestojn, kaj Tipdisturnis la pajlon de lia Moŝto por ke la varmajradioj sorbu la malsekon kaj refreŝigu kaj resekiguĝin. Post ĝia sekiĝo, li remetis la pajlon en laBirdotimigilon, simetriigis la formon, kaj glatigis lavizaĝon tiel ke li denove portis sian kutiman gajankaj ĉarman esprimon.

“Grandan dankon, ”diris la monarko, gaje, dumli ĉirkaŭpromenis kaj trovis sin bonekvilibra. “Vereestas avantaĝe esti Birdotimigilo. Se apudestas amikojpor ripari, nenio tro pereiga povas okazi. ”

“Ĉu eble varmega sunlumo krevigas kukurbojn? ”diris Joĉjo, kun angora sono en la voĉo.

“Tute ne —tute ne! ”respondis la Birdotimigilo, gaje. “Vi bezonas timi nur maljuniĝon, knabeto. Kiam via ora juneco pereis ni rapide apartiĝos —sedne demandu al vi ĉu vi jam pereas; ni mem scios kajinformos vin. Sed venu! Ni rekomencu veturi. Mivolegas saluti mian amikon la Stanan Lignohakiston. ”Do ili residiĝis sur la Seg-Ĉevalon, Tip tenisfirme la stangon, la Kukurbokapo tenis firme Tipon, kaj la Birdotimigilo tenis firme la lignan framon deJoĉjo. “Ne rapidu, ĉar nun oni ne plu postsekvas nin, ” diris Tip al sia rajdbesto. “Nur ke la suno ne bruligu miajn orelojn, ”dirisla Seg-Ĉevalo.

“Se tio okazos, ni donos al vi ĉapeleton kaj farosel vi seĝ-ĉevalo, ”diris la Kukurbokapo malice. La Seg-Ĉevalo kolere stamp fis kaj retrenrulistuberan okulon por rigardi Tipon.

“Jen, ”li henis, “ĉu vi ne protektos min kontraŭinsultoj? ”“Kompreneble! ”respondis Tip, komfortige. “Micertas ke Joĉjo ne celis ofendi vin. Kaj ni nepre nekverelu; ni devas resti bonaj amikoj. ”

“Bone! ”respondis la besto, “sed ne fidu kion dirastiu kukurbulo, li tro rapide perdas la kapon! ”Ne eblis trovi taŭgan respondon al tio, do dumkelka tempo ili rajdadis sen paroli.

Post iom da tempo la Birdotimigilo komentis:“Memorigas pri la antaŭa tempo. Sur ĉi tiu herbateraltaĵo mi iam savis Doroteon kiam ŝin minacis laPikantaj Abeloj de la Malbona Sorĉistino de laOkcidento. ”

“Ĉu Pikantaj Abeloj damaĝas kukurbojn? ”demandis Joĉjo, ĉirkaŭrigardante timoplene. “Ili ĉiuj mortis, do ne gravas, ”respondis laBirdotimigilo. “Kaj ĉi tie Noĉjo Hakisto detruis laGrizajn Lupojn de la Malbona Sorĉistino. ”“Kiu estis Noĉjo Hakisto? ”demandis Tip.

“Tiel nomiĝas mia amiko la Stana Lignohakisto, ”respondis lia Moŝto. “Kaj ĉi tie la Flugantaj Simiojkaptis kaj ligis nin, kaj for flugis portante malgrandanDoroteon, ”li pludiris, kiam ili veturis iom pli. “Ĉu Flugantaj Simioj manĝas kukurbojn? ” demandis Joĉjo, tremante pro timo.

“Mi ne scias; sed vi ne bezonas ĝeni vin, ĉar laFlugantaj Simioj nun estas sklavoj de Glinda la Bona, kiu posedas la Oran Ĉapon kiu estras iliajn servojn, ” diris la Birdotimigilo, penseme.

Tiam la pajloplena monarko perdiĝis en siapensado pri la iamaj aventuroj. Kaj la Seg-Ĉevaloskuiĝadis kurante trans la florkovritajn kampojn kaj portis siajn rajdantojn rapide survoje. Vesperiĝis post nelonge, kaj sekvis la senlumajombroj de la nokto. Do Tip haltigis la ĉevalon kajĉiuj deĉevaliĝis. “Mi lacegas, ”diris la knabo, oscedegante; “kaj laherbaro estas mola kaj nevarma. Ni kuŝu ĉi tie kajdormu ĝis la mateno. ”

“Mi ne povas dormi, ”diris Joĉjo.

“Mi neniam dormas, ”diris la Birdotimigilo.

“Mi eĉ ne komprenas kion signifas dormi, ”diris laSeg-Ĉevalo.

“Tamen, ni devas kompati ĉi tiun kompatindanknabon, kiu konsistas el karno kaj ostoj kaj sango, kaj laciĝas, ”proponis la Birdotimigilo laŭ sia kutimahelpema maniero. “Mi memoras ke estis same rilateal malgranda Doroteo. Ni ĉiam devis sidi dumnoktedum ŝi dormis. ”

“Mi bedaŭras, ”diris Tip plorete, “mi ne kulpas. Kaj mi ankaŭ malsategas! ”

“Jen nova danĝero! ”komentis Joĉjo, malĝoje.

“Espereble vi ne amas manĝi kukurbojn. ”

Перейти на страницу:

Похожие книги

Книга потерянных вещей
Книга потерянных вещей

Притча, которую нам рассказывает автор международных бестселлеров англичанин Джон Коннолли, вполне в духе его знаменитых детективов о Чарли Паркере. Здесь все на грани — реальности, фантастики, мистики, сказки, чего угодно. Мир, в который попадает двенадцатилетний английский мальчик, как и мир, из которого он приходит, в равной мере оплетены зловещей паутиной войны. Здесь, у нас, — Второй мировой, там — войны за обладание властью между страшным Скрюченным Человеком и ликантропами — полуволками-полулюдьми. Само солнце в мире оживших сказок предпочитает светить вполсилы, и полутьма, которая его наполняет, населена воплотившимися кошмарами из снов и страхов нашего мира. И чтобы выжить в этом царстве теней, а тем более одержать победу, нужно совершить невозможное — изменить себя…

Джон Коннолли

Фантастика / Сказки народов мира / Ужасы и мистика / Сказки / Книги Для Детей