Читаем La Eksterordinara Lando Oz полностью

“Nu, jen vera lerteco! ”diris la Birdotimigilo, aprobe. “Estas malfacile kompreni kial mia cerbo neelpensis tion antaŭ longe! Ek, kara Noĉjo, kaj fiksula kruron de la Kukurbokapo al la Seg-Ĉevalo. ”

Al Joĉjo ne multe plaĉis tiu propono; sed li akceptiske lian kruron detranĉu la Stana Lignohakisto kaj keĝi estu ĉizita por utiligo kiel la maldekstra kruro de laSeg-Ĉevalo. Ankaŭ al la Seg-Ĉevalo ne tre plaĉis laoperacio; li grumblis multe pri la “buĉado”, tiel linomis ĝin, kaj poste li deklaris ke la nova kruro estashontaĵo por respektinda Seg-Ĉevalo.

“Bonvolu pli zorge paroli, ”diris la Kukurbokapo, akre. “Bonvolu memori ke mian kruron vi kondamnas. ”

“Mi ne povas forgesi, ”kolere respondis la Seg-Ĉevalo, “ĉar ĝi estas egale misfarita kiel ĉiu alia partovia. ”

“Misfarita! mi, misfarita! ”kriis Joĉjo kolerege. “Vine rajtas nomi min misfarita! ”

“Vi estas egale absurde konstruita kiel saltpupeto, ”rikanis la ĉevalo, rulante siajn tuberajn okulojnmalice. “Eĉ via kapo ne estas fiksita, kaj neniam oniscias ĉu vi rigardas antaŭen aŭ retren! ”

“Amikoj, mi petegas, ne kverelu! ”pledis la StanaLignohakisto, maltrankvile. “Efektive, al neniu el nimankas kritikindaĵo; do ni toleru la mankojn unu dela alia. ”

“Bonega propono, ”diris la Ŝancel-Insekto, aprobe.

“Certe vi havas tre bonan koron, mia metala amiko. ”

“Jes ja, ”respondis Noĉjo, tre plaĉita. “Mia koroestas vere mia plej bona parto. Sed ni komencu nianveturon. ”

Ili sidigis la Kukurbokapon sur la Seg-Ĉevalon, kajligis lin al la ĉevalo per ŝnuro, tiel ke li ne povosforfali.

Poste, kondukate de la Seg-Ĉevalo, ili ĉiujkomencis marŝi al la Smeralda Urbo.

ĈAPITRO XIV

Maljuna Mombi Sorĉas

Ili baldaŭ trovis ke la Seg-Ĉevalo lamas, ĉar lianova kruro estis iom tro longa. Do ili devis halti dumla Stana Lignohakisto mallongigis ĝin per sia hakilo, kaj post tio la ligna rajdbesto marŝis pli komforte. Sedla Seg-Ĉevalo eĉ nun ne estis tute kontenta.

“Domaĝe ke rompiĝis mia alia kruro! ”ĝi grumblis. “Neniel, ”arogante komentis la Ŝancel-Insekto, kiumarŝadis apude, “opiniu la akcidenton tre oportuna. Via kruro estis kia via historio: nek leg-enda neklegenda. ”

“Bonvolu, ”diris Tip, iom kolereta, ĉar li amis kajla Seg-Ĉevalon kaj sian serviston Joĉjon; “permesumin diri ke via ŝerco estas vere aĉa, kaj egalemaloriginala. ”

“Tamen, ŝerco, ”deklaris la Ŝancel-Insekto, firme, “kaj ŝerco derivita el vortludo estas, laŭ edukitoj, eminente deca. ”

“Kion tio signifas? ”demandis la Kukurbokapo, stultamaniere.

“Ĝi signifas, ”klarigis la Ŝancel-Insekto, “ke nialingvo posedas multajn vortojn dusignifajn; kaj ke fariŝercon kiu ebligas ambaŭ signifojn de certa vorto, pruvas ke la ŝercanto estas altkultura kaj nobla, kajkrome ke li plene regas la lingvon. ”

“Mi ne kredas tion, ”diris Tip, malkaŝe; “ĉiu povasvortludi. ”

“Neniel, ”respondis la Ŝancel-Insekto, rigide. “Necesas tre alta edukado. Ĉi vi estas edukita, junasinjoro? ”

“Ne multe, ”agnoskis Tip.

“Sekve ne indas ke vi taksu. Mi mem estasPlene Edukita, kaj mi diras ke vortludoj indikasgenion. Ekzemple, se ĉi tiu besto estus ne nurbesto sed ankaŭ maristo, li estus kaj ĉe-valo kajĉe-velo. ”

Aŭdinte tion la Birdotimigilo ĝemegis kaj la StanaLignohakisto ekhaltis kaj riproĉrigardis la Ŝancel-Insekton. Samtempe la Seg-Ĉevalo laŭte ronkis malestime; kaj eĉ la Kukurbokapo etendis manon porkaŝi la rideton kiun, ĉar ĝi estis ĉizita parto de liavizaĝo, li ne povis ŝanĝi en rikanon.

Sed la Ŝancel-Insekto fiere marŝadis kvazaŭgenie parolinte, kaj la Birdotimigilo kontraŭvoledevis diri:

“Mi aŭdis, mia kara amiko, ke eblas troedukiĝi; kajkvankam mi multe respektas cerbojn, negrave kiaj kajkiel klasi fikitaj, mi komencas suspekti ke la via estasiom implikita. Ĉiuokaze, mi petas vin kaŝi viansuperedukiĝon dum vi restas kun ni. ”

“Ni ne estas tropostulemaj, ”diris la StanaLignohakisto; “kaj ni estas ege bonkoraj. Sed se viasupera kulturo denove likos —”Li ne finis la frazon, sed li turnadis sian brilantan hakilon tiom senzorgeke la Ŝancel-Insekto ektimis kaj forpaŝis al malplidanĝera distanco.

La aliaj plu marŝadis silente, kaj la Plene Edukita, post meditado, diris humilvoĉe:

“Mi strebos bridi min. ”

“Nenion pli ni rajtas peti, ”respondis laBirdotimigilo agrable; kaj ĉar bonhumoro nunreinfektis la grupon, ili plu marŝadis.

Kiam ili denove haltis por ke Tip ripozu —ĉar laknabo estis la sola kiu, ŝajne, laciĝis —la StanaLignohakisto rimarkis plurajn malgrandajn, rondajntruojn en la herbokovrita kampo.

“Nepre ni estas ĉe vilaĝo de la Kampomusoj, ”lidiris al la Birdotimigilo. “Ĉu eble mia malnovaamikino, la Reĝino de la Musoj, estas proksima? ”“Se jes, ŝi povos multe helpi nin, ”respondis laBirdotimigilo, kiun tra fis subita plano. “Provu vokiŝin, kara Noĉjo. ”

Do la Stana Lignohakisto sonigis orelŝiran notonper arĝenta faj filo kiu pendis de ŝnuro ĉirkaŭ lia kolo, kaj baldaŭ eta griza muso saltis el apuda truo kajvenis sentime al ili. Ĉar la Stana Lignohakisto iamsavis ŝian vivon, kaj la Reĝino de la Kampomusojsciis ke li estas fidinda.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Книга потерянных вещей
Книга потерянных вещей

Притча, которую нам рассказывает автор международных бестселлеров англичанин Джон Коннолли, вполне в духе его знаменитых детективов о Чарли Паркере. Здесь все на грани — реальности, фантастики, мистики, сказки, чего угодно. Мир, в который попадает двенадцатилетний английский мальчик, как и мир, из которого он приходит, в равной мере оплетены зловещей паутиной войны. Здесь, у нас, — Второй мировой, там — войны за обладание властью между страшным Скрюченным Человеком и ликантропами — полуволками-полулюдьми. Само солнце в мире оживших сказок предпочитает светить вполсилы, и полутьма, которая его наполняет, населена воплотившимися кошмарами из снов и страхов нашего мира. И чтобы выжить в этом царстве теней, а тем более одержать победу, нужно совершить невозможное — изменить себя…

Джон Коннолли

Фантастика / Сказки народов мира / Ужасы и мистика / Сказки / Книги Для Детей