“Saluton, via Moŝtino, ”diris Noĉjo, ĝentileparolante al la muso; “mi esperas ke vi bonefartas. ”
“Dankon, mi fartas tre bone, ”respondis la Reĝino, modeste, dum ŝi sidiĝis kaj eblis vidi la etan orankronon sur ŝia kapo. “Ĉu mi povas iel helpi miajnmalnovajn amikojn? ”
“Jes ja, ”respondis la Birdotimigilo, fervore. “Mipetas, bonvolu permesi ke mi kunportu dekduon daviaj regatoj al la Smeralda Urbo. ”
“Ĉu ili iumaniere suferos? ”demandis la Reĝino, dubeme.
“Mi kredas ke ne, ”respondis la Birdotimigilo. “Miportos ilin kaŝe en la pajlo kiu plenigas mian korpon, kaj kiam mi signalos, per malbutonumado de miajako, ili nur bezonos elkuri kaj rapidi hejmen kiomeble plej rapide. Farante tion ili helpos min regajnimian tronon, kiun la Revolucia Armeo forprenis demi. ”
“Se estos tiel, ”diris la Reĝino, “mi ne rifuzos vianpeton. Kiam vi estos preta, mi alvokos dekdu el miajplej inteligentaj regatoj. ”
“Mi estas preta jam nun, ”respondis la Birdo-timigilo. Li sternis sin sur la teron kaj malbutonumissian jakon, malkovrante la pajlan amason kiu plenigislin.
La Reĝino akre pepis, kaj post momenteto dek dubelaj kampomusoj kuris el siaj truoj kaj staris antaŭsia regantino, atendante ŝiajn ordonojn.
Kion la Reĝino diris al ili, neniu el niaj veturantojpovis kompreni, ĉar ŝi parolis per la musa lingvo; sed la kampomusoj obeis senhezite, kurante, unupost la alia, al la Birdotimigilo kaj kaŝante sin enla pajlo de lia brusto.
Kiam ĉiuj dek du musoj jam kaŝis sin tiel, laBirdotimigilo sekurige butonumis sian jakon kajposte levis sin kaj dankis la Reĝinon pro ŝiakomplezo.
“Ion pli vi povos fari por helpi nin, ”proponis laStana Lignohakisto; “nome, kuri antaŭen kaj indikial ni la vojon al la Smeralda Urbo. Ĉar iu malamikopenas malebligi ke ni atingu ĝin. ”
“Volonte mi faros tion, ”respondis la Reĝino. “Ĉuvi estas pretaj? ”
La Stana Lignohakisto rigardis al Tip.
“Mi ne plu lacas, ”diris la knabo. “Ni komencu. ”
Do ili rekomencis sian veturon. La malgrandagriza Reĝino de la Kampomusoj kuradis rapideantaŭen, paŭzante ĝis la veturantoj proksimiĝis, kajposte ŝi denove forrapidadis.
Sen tiu ĉiam ĝusta gvido la Birdotimigilo kaj liajkamaradoj eble tute ne atingus la Smeraldan Urbon, ĉar multaj estis la obstakloj amasigitaj de la artoj demaljuna Mombi. Sed ne eĉ unu el la obstakloj vereekzistis —ili ĉiuj estis lerte koncipitaj trompoj. Ĉarkiam ili venis al la bordo de furioze plaŭdanta riverokiu ŝajne baris ilin, la Reĝineto nur senhalte plukuris, trairante la ŝajnan akvo fluegon sendanĝere; kaj niajveturantoj sekvis ŝin sen renkonti eĉ unu akvoguton. Denove, alta granita muro turis alte super iliajkapoj por malebligi ilian antaŭeniron. Sed la grizaKampomuso marŝis rekte tra ĝin, kaj la aliaj agissame, la muro degelis kaj fariĝis nur nebuleto dumili trairis.
Poste, kiam ili haltis dum momento por ke Tipripozu, ili vidis kvardek vojojn komenciĝi ĉe iliajpiedoj, irantajn en kvardek direktoj; kaj baldaŭ tiujkvardek vojoj ekkirliĝis kvazaŭ grandega rado, unueunudirekte, poste alidirekte, tute konfuzante ilianvidpovon.
Sed la Reĝino vokis ke ili sekvu ŝin kaj kuris rekteantaŭen; kaj kiam ili pluiris kelkajn paŝojn lakirliĝantaj vojoj malaperis kaj ne plu vidiĝis. La lasta trompo de Mombi estis la plej timiga. Ŝisendis amason da krakantaj flamoj trans la kamponpor konsumi ilin; kaj unuafoje la Birdotimigiloektimis kaj turnis sin por forkuregi.
“Se tiu fajro atingos min mi tuj forbruliĝos! ”dirisli, tremante ĝis lia pajlo klakis. “Neniam mi vidis ionpli danĝeran. ”
“Ankaŭ mi foriras! ”kriis la Seg-Ĉevalo, turnantesin kaj dancante pro agitiĝo; “ĉar mia ligno estas tiomseka ke ĝi brulus kvazaŭ fajrigilo. ”
“Ĉu fajro estas danĝera por kukurboj? ”demandisJoĉjo, timoplene.
“Vi bakiĝos kvazaŭ torto —kaj ankaŭ mi! ” respondis la Ŝancel-Insekto, mallevante sin al ĉiujkvar membroj por povi kuri pli rapide.
Sed la Stana Lignohakisto, kiu ne timis fajron, evitigis kaosan forkuron per kelkaj sencoplenaj vortoj. “Rigardu la Kampomuson! ”li kriis. “La fajro tutene bruligas ŝin. Efektive, ne ekzistas fajro, ĝi estasnur trompo. ”
Efektive, rigardante la malgrandan Reĝinon marŝitrankvile tra la alvenantaj flamoj ĉiu en la gruporekuraĝiĝis, kaj ili sekvis ŝin sen eĉ bruleto.
“Certe ĉi tiu estas plej eksterordinara aventuro, ”diris la Ŝancel-Insekto, kiu miregis; “ĉar ĝi renversasĉiujn Naturajn Leĝojn kiujn instruis ProfesoroĈionsciul en la lernejo. ”
“Kompreneble, ”diris la Birdotimigilo, saĝe. “Ĉiamagio estas kontraŭnatura, kaj tial ĝi estas timendakaj evitenda. Sed mi vidas antaŭ ni la pordojn de laSmeralda Urbo, do mi supozas ke ni nun superisĉiun magian obstaklon kiu ŝajne kontraŭis nin. ”
Efektive, la muroj de la Urbo estis facile videblaj, kaj la Reĝino de la Kampomusoj, kiu gvidis ilinfidele, proksimiĝis al ili por adiaŭi ilin.
“Mi multe dankas vian Moŝtinon pro via afablakomplezo, ”diris la Stana Lignohakisto, klinante sinantaŭ la bela besteto.
“Ĉiam estas plezuro helpi miajn amikojn, ”respondis la Reĝino, kaj kvazaŭtuje ŝi jam malaperisrekurante hejmen.