En Esperanto oni kelkfoje havas, konforme al la ortografio, sinsekvon de konsonantoj voĉa(j) kaj senvoĉa(j). Tio povas esti interne de unu morfemo (
* Tiuj estas francecaj prononcoj. Ruslingvanoj efektive ne asimilas en akvo (ĉar en la rusa /v/ rolas kvazaŭ duonvokalo).
2.8 Distingaj trajtoj de konsonantoj
En preskaŭ ĉiu lingvo la konsonantsistemo estas pli ampleksa ol la sistemo vokala. Ĝi ankaŭ prezentas – tre ofte – malpli koheran simetrion. Tion oni rimarkas ankaŭ ĉe la konsonantoj de Esperanto {ĉi-supre (1)}. Tamen ankaŭ ĉe konsonantoj oni povas fari analizon je distingaj trajtoj; la Esperantan konsonantaron oni povus analizi kiel en la sekvanta matrico (8).
Ni preterlasas j kaj ŭ, kiujn oni povas trakti kiel nesilabajn vokalojn.
(8)
[FORIGITA: Figuro kun matrico de distingaj trajtoj de la Esperanta konsonantaro, akompanata de la ĉi-postaj terminoj.]
sonora
kontinua
detenprokrasta
nazala
antaŭbuŝa
koronala
voĉa
Sufiĉas do sep binaraj trajtoj por klasifiki la konsonantajn fonemojn de Esperanto. * En (8) ĉiu kolumno (t.e. ĉiu fonemo) diferencas per minimume unu trajto disde ĉiu alia kolumno (fonemo). Konsonanto estas sonora se la aerfluo estas libera; kontinua se la aerfluo tra la buŝo super la mezlinio de la lango neniam haltas; detenprokrasta se troviĝas turbulado (mi preferas nomi tiun trajton ‘frikcia’ aŭ ‘turbula’); antaŭbuŝa se la artikulacia punkto estas la gingivoj, la dentoj, aŭ la lipoj; koronala se la lang-antaŭo aŭ langopinto leviĝas; kaj voĉa se troviĝas (aŭ troviĝus kun pli forta aerfluo) voĉkorda vibrado.
* Mi tamen ne akceptas ĉiujn detalojn de la trajtaro proponita de Chomsky kaj Halle (1968), kiun mi sekvis en matrico (8). Interalie mi ne akceptas la doktrinon, ke ĉiu trajto devas esti binara. Sed tie ĉi ne estas loko por eniri tiun demandon. – Alia provo fari trajt-analizon de la Esperanta fonemaro estas tiu de Vasko (1976: 41).
La distinga trajto de voĉeco (/p-b, t-d, k-g, f-v, s-z, ʃ-ʒ, tʃ-dʒ/) prezentas problemon al kelkaj. Tamen estus vere malfacile alpreni internaciajn radikojn, laŭ la 15-a Regulo de la Fundamenta Gramatiko, se ni ne havas tiujn opoziciojn. * Ekzistas lingvoj, kiuj distingas konsonant-fonemojn laŭ aspiracio (/th-t/ ktp), ekzemple la hindia, la taja, la zulua. Aliaj distingas konsonantojn laŭ la mekanismo uzata por estigi la aerfluon bezonatan por la artikulacio; ekzemple la armena kaj la kartvela, la keĉua kaj la ajmara, kun siaj ejektivoj (/t’-t/ ktp), aŭ la zulua kaj la boŝmanaj lingvoj kun siaj klakoj (/ʇ – t/ ktp). Tiajn raraĵojn Esperanto ne konas.
* Tiujn opoziciojn malrekomendis Trubetzkoy (1939b) por fonetike ideala helplingvo, kaj nun ankaŭ White (1972).
Ankaŭ la palatalalveolaroj de Esperanto (ortografie
2.9 Bona kaj malbona prononcadoj
En Esperanto, same kiel en kredeble ĉiu funkcianta lingvo, ne ĉiuj prononcmanieroj estas same ŝatataj. Oni ofte aŭdas opini-esprimojn kiel ‘Li havas malbonan elparolon’, ‘Ŝi tre bone prononcas la lingvon’. Kiun bazon havas tiaj eldiroj? Kiuj estas la kriterioj de bona kaj malbona prononcadoj de Esperanto?