Mi konsentas, ke tiaj opiniesprimoj havas parte estetikan bazon; sed tiun flankon mi volas lasi ekster la nuna diskuto. Do ne estos nun parolo pri belo kaj malbelo.
La unua kriterio, kiun ni povas rimarkigi, estas la praktika . Bona prononco estas tiu, kiu ebligas interkomprenon inter esperantistoj de malsama etna lingvo. Ĝi estas tiu, kiu faciligas (aŭ almenaŭ ne malhelpas) interkomunikiĝon per internacia lingvo. Tial mi malrekomendas, ekzemple, la kutimon de kelkaj angloj prononci /r/ kiel [ʊ] (kvazaŭ nefrikativa [v]), ĉar alilingvanoj povas miskompreni ĝin, aŭdante /v/, tiel ke oni konfuzus ekzemple
La dua kriterio, aŭ eble pli ĝuste kriteriaro, estas lingvistika . Bona prononco estas tiu, kiu spegulas la fonologian karakteron de Esperanto. Ĝi estas tiu, kiu nepre distingas inter ĉiu paro da fonemoj prezentigantaj per malsamaj literoj en la ortografio. Ĝi estas tiu, kiu minimumigas pluralofonecon. Ĝi estas tiu, kiu laŭeble konservas la striktan rilaton inter ortografio kaj prononco. Tial mi malaprobus, ekzemple, se iu hispana aŭ japana esperantisto ne distingus /b/ kaj /v/: kiel ni sciu, ĉu li
La tria kriterio estas geografia . Bona prononco estas tiu, kiu estas geografie neŭtrala. Ĝi estas tiu, kiu ne montras lokajn apartaĵojn, regionismojn aŭ naciismojn. Ĝi estas tiu, kiu ne ebligas al la aŭskultanto diveni, el kiu lando venas la parolanto. Ĝi estas internacia. Tial mi konsilus, ekzemple, ne prononci /o/ kiel diftongon; ĉar diftonga /o/ karakterizas precipe anglalingvanojn. Mi konsilus ne prononci /n/ kiel palatalon ankaŭ /i/; ĉar palatala /n/ en
La kvara kriterio estas sociologia . La socia portanto de la lingvo Esperanto estas ĝia parolantaro, ĝia lingvokomunumo. Tiu kolektivo, geografie disa sed spirite kunligita, havas amason da komunaj kredoj, opinioj, sintenoj – en plej vasta senco, komunan kulturon. Inter tiuj komunaj opinioj estas iuj, kiuj rilatas al la prononcado. Tio ŝajnas esti la klarigo de tio, ke – ekzemple – /r/ prononcata per vibro de la langopinto estas pli ŝatata ol diversaj aliaj specoj, kaj ke e-tembra speco de /l/ estas preferata al speco o- aŭ u-tembra (kian uzas bulgaroj kaj, en iuj pozicioj, parolantoj de la angla, la nederlanda, kaj la portugala).
Pri la fakto, unika en la historio de la homaro, ke Esperanto transformiĝis de kabineta projekto surpapera al vivanta, plene funkcianta lingvo, – pri tio oni plurfoje atentigis. Atentinda estas ankaŭ la fakto, ke ĝi kreis al si normojn de prononcado. Tiuj normoj ne estas absolute unuecaj, kaj certe ne estas observataj de ĉiuj parolantoj de la lingvo; sed estas grava socio-lingvistika fakto, ke ili ekzistas. Se oni foje gratulas min aŭ iun alian pro bona prononcado de Esperanto, tio signifas ke mi, aŭ li, sukcese liberiĝis el la fonetikaj katenoj de la gepatra lingvo por alpreni tiujn normojn... aŭ ke ni saĝe elektis gepatrojn parolantajn la ĉeĥan aŭ la serbokroatan.
Fontoj por ĉapitro 2
Plejparte bone konataj faktoj aŭ miaj propraj esploroj
2.2, 2.3 En Esperanto plej klare ĝis nun Bokarev 1966.
2.4 Trubetzkoy 1939a; O’Connor 1973: ĉap. 7.
2.5, 2.6 La abaza: Allen 1956, Lomtatidze 1967; la zulua: Doke 1968: 3-5; formaligo: Chomsky kaj Halle 1968: ĉap. 9; Hyman 1975: ĉap. 5.
2.7 Procezoj en Esperanto: Okamoto 1925: 47, bedaŭrinde nur japanlingve.
2.8 Chomsky kaj Halle 1968; Ladefoged 1971, 1975.
2.9 Socia portanto de Esperanto: Lapenna (1950: ĉap. iii; 1974: 2.3.3).
3. MORFOLOGIO
3.1 Izolanta, aglutina, fanda
Kiel menciite en la fino de la unua ĉapitro, la plej konata struktura tipologio de lingvoj estas morfologia * . Ĝi datiĝas jam el la frua parto de la dek-naŭa jarcento, kaj prezentas dividon de la lingvoj en tri tipojn: la izolantaj lingvoj, la aglutinaj lingvoj, kaj la fandaj lingvoj (aŭ, kiel oni ofte diras, la ‘fleksiaj’).
* aŭ, kiel preferas Szerdahelyi 1976a, ‘formologia’.