Do oni vidas, ke ne ĉiu fonetika trajto de vokalo estas distinga en ĉiu lingvo; la distingivo varias de unu lingvo al alia. En la turka, la trajto rondeco estas distinga, ĉar sendependa de antaŭeco; en Esperanto, kiel en multaj aliaj lingvoj, ĝi estas nedistinga, ĉar logike dependa de la trajto antaŭeco. * Sendependa, do plene distinga, trajto de rondeco prezentas konsiderindajn problemojn por lingvolernanto, kies gepatra lingvo ne konas ĝin kiel distingan: la turkaj /i, u/ estas facilaj por pli-malpli ĉiuj, sed la /y, ɯ/ malfacilaj por multaj. Tute saĝa estis Zamenhof, kiam li donis al Esperanto nur la vokalojn /i, e, a, o, u/, kun rondeco dependa de antaŭeco; malsaĝa estis Schleyer , kiu dotis Volapukon per la antaŭaj rondaj
* Formale, oni povas esprimi jene la rilaton: [V -vasta] iĝas [α ronda] / [– -α antaŭa] – t.e., ĉe nevasta vokalo la trajto rondeco akceptas ĉiam malan valoron kompare kun la valoro de la trajto antaŭeco.
Krom ĉe la plej simpla vokalsistemo, la trajtoj vasteco kaj antaŭeco estas universale distingaj (universale havas fonologian valoron). Ankaŭ rondeco, kiel ni vidas, estas ofte distinga. Sed ankaŭ pluraj aliaj vokal-trajtoj estas distingaj en tiu aŭ alia lingvo.
Longeco de vokaloj estas distinga en multaj lingvoj, ekzemple en la ĉeĥa kaj en la japana, kiuj havas sistemon de 2x5 vokaloj /i:, i, e:, e, a:, a, o:, o, u:, u/. Same estis en la klasika latina, kvankam en ĝi la mallongaj vokaloj ŝajne diferencis ankaŭ tembre de la respondaj vokaloj longaj, kiel en la hodiaŭa germana (
Nazaleco estas distinga trajto en la vokalaroj de la franca, la portugala, la joruba, la hindia kaj diversaj aliaj lingvoj. Tiel en la franca oni havas / trɛ /
2.6 Pluralofoneco ĉe vokaloj
Kiel menciite, la keĉua havas la tre simplan trivokalan sistemon /i, u, a/. Tio tamen ne implicas,
ke la sontipoj [e, ɛ, o, ɔ] tute ne aŭdigas en tiu lingvo. Ili ja aŭdiĝas, sed estas analizeblaj kiel alofonoj de /i, u/ respektive. Ekzemple, /u/ proksima al uvularo /q/ estas prononcata kiel [o]. Sed por la parolantoj de la keĉua tia alofona variado estas apenaŭ perceptebla.
Ju malpli da fonemoj estas en iu sistemo, des pli da libereco ekzistas en ilia realigo, t.e. prononco. Se /u/ devas distingiĝi nur disde /i/ kaj /a/, ĝi povas glate esti realigata jen kiel [u], jen kiel [o]. En trivokala sistemo /i/ povas kovri gamon de [i] tra [e] ĝis [ɛ] sen endanĝerigi la vokalajn opoziciojn. La alofona variado povas esti kondiĉita de la fonetika aŭ morfologia ĉirkaŭaĵo, aŭ ĝi povas esti tute libera (jen stile, jen aleatore). Male: ju pli da fonemoj en la sistemo, des pli preciza devas esti ilia realigo. La angla lingvo (kiel mi prononcas ĝin) havas 20-membran vokalsistemon, inkluzive 12 monoftongojn. Tial la vokaloj devas esti tre precize prononcataj, kompare kun la vokaloj de ekzemple la hispana aŭ la greka (kun 5-membra vokalsistemo). Kiel oni povas vidi el la tabelo (7), necesas fari bonan distingon inter [æ], [ʌ] kaj [ɑ:], alie oni riskas konfuzi tason (
(7)
La grado de pluralofoneco povas ankaŭ esti diversa en diversaj lingvoj, sendepende de la amplekso de la sistemo. Kaj la rusa kaj la greka havas la 5-vokalan sistemon /i, e, a, o, u/; sed la greka apenaŭ havas pluralofonecon ĉe la vokaloj, dum en la rusa la pluralofoneco estas vere frapa (ĝi dependas ĉefe de la akcentiteco kaj de la ‘moleco’, resp. ‘malmoleco’ de la ĉirkaŭaj konsonantoj). Ju pli da tia kondiĉita pluralofoneco ekzistas en iu lingvo, des pli malfacila estas la tasko de tiu, kiu volas lerni ĝin bone prononci.
En Esperanto la malgrandeco de la vokalsistemo (nur kvin membroj) signifas, ke la realigo de la vokaloj povas esti iom elasta. Eĉ relative granda variado je la realigo ne kaŭzas konfuzon. Ekzemple