–
– Do, - lin demandis Voland de sur sia chevalo, - chu chiuj kontoj estas reguligitaj? Chu la adiauo plenumighis?
– Jes, plenumighis, - respondis la majstro kaj, trankvilighinte, li rigardis la vizaghon de Voland rekte kaj maltime.
Kaj tiam super la montoj trumpetsone rulighis la terura vocho de Voland:
– Tempas!! - kaj la strida fajfo kaj la ridego de Behemoto.
La chevaloj sin pushegis supren, levighis kun siaj rajdantoj en la aeron kaj ekgalopis. Margarita sentis sian furiozan chevalon ronghi kaj tiri la enbushajhon. La mantelo de Voland, plenblovite de la vento, sternighis super la kapoj de la tuta kavalkado, kaj komencis kashi la vesperighantan firmamenton. Kiam la nigra kovro por unu momento forflankighis, Margarita sen malrapidigi sian rajdon turnis la kapon malantauen kaj vidis, ke tie malestas ne nur la buntaj turoj kaj la super ili ghiranta avio, sed ankau la urbo mem, kiu jam antaulonge sinkis en la teron, lasinte post si nenion krom la nebulon.
Chapitro 32
LA PARDONO KAJ LA ETERNA RESTADEJO
Ho dioj, miaj dioj! Kiel malgaja estas la tero vespere! Kiom misteraj estas la nebuloj super la marchoj. Kiu vagadis en tiuj nebuloj, kiu multe suferis antau la morto, kiu flugadis super tiu tero, portante sur si sharghon tro pezan, tiu ghin scias. Ghin scias la lacighinto. Kaj sen bedauro li forlasas la nebulojn de la tero, ghiajn marchetojn kaj riverojn, facilkore li sin transdonas en la manojn de la morto, sciante ke ghi sola «havigos al li la kvieton».
Ech la sorchaj nigraj chevaloj finfine lacighis, portis siajn rajdantojn malpli rapide, kaj la neevitebla nokto komencis proksimighi al ili. Ghin sentante malantau sia dorso, mutighis ech la nelacigebla Behemoto, kiu flugis silenta kaj serioza, krochighinte je la selo per siaj krifoj kaj etendinte la dikfelan voston. La nokto komencis kovri per nigra tuko la arbarojn kaj la herbejojn, la nokto eklumigis malgajajn lumetojn ie en la profunda foro, lumetojn jam seninteresajn kaj senutilajn por la majstro kaj por Margarita, fremdajn lumetojn. La nokto estis devancanta la kavalkadon, shutighis sur ghin de supre, disjhetadis en la melankolia chielo blankajn stelmakuletojn.
La densighanta nokto flugis apude, kaptadis la rajdantojn je la mantelo, kaj forshirinte la mantelon de la shultroj ghi malkovris la trompojn. Kaj chiun fojon kiam, chirkaublovate de la friska vento, Margarita malfermis la okulojn, shi vidis shanghojn en la aspekto de chiuj flugantaj al sia celo. Fine, kiam renkonte al ili, levighante de trans arbarrando, aperis purpura kaj plena luno, chiuj trompoj forighis, falis en la marchon, en la nebulo dronis la malfortikaj sorchaj vestoj.
Nun estus malfacile rekoni Kerubjevon-Fagoton, la memnomumitan interpretiston de mistera, nenian interpretiston bezonanta konsilisto, en tiu, kiu nun flugis tuj apud Voland, dekstre de la amikino de la majstro. Anstatau tiu, kiu en fatrasa cirka vestaro forlasis la Paserajn Montojn sub la nomo de Kerubjev-Fagoto, nun galopis, mallaute tintetante per ora cheno de la brido, malhele viola kavaliro, kies sombregan vizaghon neniam vizitis rideto. Apoginte la mentonon sur la brusto, li ne rigardis supren al la luno, li ne interesighis pri la tero sube, flugante apud Voland li pensis nur pri ia siajho.
– Kial li tiel shanghighis? - Margarita mallaute demandis Volandon en la ventosiblado.
– Tiu kavaliro iam faris misan shercon, - respondis Voland turninte al Margarita sian vizaghon kun la kviete brulanta okulo, - lia kalemburo pri la lumo kaj la mallumo estis ne tute bona. Sekve de tio la kavaliro devis shercadi iom plie kaj plue ol li komence intencis. Sed hodiau estas tia nokto, kiam oni reguligas la kontojn. La kavaliro pagis chiom, kaj lia konto estas fermita!