La nokto forshiris ankau la voston de Behemoto, forprenis la katan felon kaj disjhetis ghiajn vilojn sur la marchojn. La jhusa kato, kiu amuzadis la princon de la mallumo, nun aperis maldika adoleskanto-paghio, la plej bona bufono kiu iam ekzistis en la mondo. Nun ankau li silentis kaj flugis senbrue, prezentante sian junan vizaghon al la lumo vershata de la luno.
Je kelka distanco flanke, brilante per la shtalo de sia armajho, flugis Azazello. La luno shanghis ankau lian vizaghon. Senspure malaperis la groteska, hida kojnodentego, kaj ankau la albugo evidentighis falsa. Ambau liaj okuloj estis similaj, egale malplenaj kaj nigraj, lia vizagho estis blanka kaj malvarma. Nun Azazello flugis tia, kia li vere estis - demono de la senakva dezerto, demono mortigisto.
Vidi sin mem Margarita ne povis, tamen shi bone vidis, kiel shanghighis la majstro. Liaj haroj nun blankis en la mallumo kaj faskighis malantau lia kapo en tufon flirtantan en la vento. Kiam la ventoblovoj deshovis la mantelon disde la kruroj de la majstro, Margarita vidis spronsteletojn scintili che liaj altbotoj. Egale kiel la adoleska demono, la majstro flugis senforlase rigardante la lunon, tamen li al ghi ridetis, kvazau al iu bone konata kaj amata, kaj lau sia kutimo akirita en la chambro n-ro 118, li ion al si mem murmuradis.
Kaj fine, ankau Voland nun havis sian veran aspekton. Margarita ne scipovus diri, el kio estis farita la brido de lia chevalo, al shi ne shajnis malebla, ke ghi estas luna cheno, ke la chevalo mem estas nur blokego de mallumo, ke la kolhararo de tiu chevalo estas nubo, ke la spronoj de la rajdanto estas blankaj stelmakuloj.
Tiel ili flugis en silento longan tempon, ghis ankau la tereno malsupre komencis shanghighi. La malgajaj arbaroj forsinkis en la teran obskuron, kuntrenante la senhelajn klingojn de la riveroj. Malsupre aperis kaj rebriletis eratikaj shtonegoj, inter ili eknigris brechoj, kiujn ne penetris la luna lumo.
Voland bridis sian chevalon sur nuda shtonoza platajho, kaj plue la rajdantoj avancis pashe, audante la hufumojn de siaj chevaloj dispremi la silikojn kaj shtonojn. La luno inundis la platajhon verde kaj hele, kaj baldau Margarita vidis sur la dezerta tereno brakseghon en kiu blankis sidanta homfiguro. Eblas, ke la sidanto estis surda au tro absorbita de siaj pensoj. Li ne audis la shtonozan grundon shancelighi sub la pezo de la chevaloj, kaj la rajdantoj proksimighis al li sen esti rimarkitaj.
La luno bone helpis Margaritan, ghi lumis pli hele ol plej bona elektra lanterno, kaj shi vidis ke la sidanto, kies okuloj shajnis blindaj, fojon post fojo mallonge ekfrotas la manojn kaj direktas tiujn senrigardajn okulojn al la luna disko. Nun shi vidis, ke apud la peza shtona segho, resendanta al la luno iajn brilerojn, kushas malhela, grandega pint’orela hundo, kiu same kiel ghia mastro angore rigardas al la luno.
Che la piedoj de la sidanto, en nesekigebla nigre rugha flako, kushas rompajhoj de frakasita krucho.
La rajdantoj haltigis siajn chevalojn.
– Vian romanon oni legis, - diris Voland sin turnante al la majstro, - kaj oni rimarkigis nur tion, ke ghi, bedaurinde ne estas finita. Do, mi volis montri al vi vian heroon. Preskau dumil jarojn li sidas sur tiu platajho kaj dormas, sed kiam venas la plenluno, lin, kiel vi vidas, turmentas la sendormeco. Ne nur lin ghi turmentas, sed ankau lian fidelan gardanton, la hundon. Se veras, ke la malkuragho estas la plej grava malvirto, do al la hundo oni ne povus ghin riprochi. La sola afero, kiun timis la kuragha besto, estis la fulmotondroj. Ho ve, kiu amas, tiu kunhavu la sorton de la amata estajho.
– Kion li diras? - demandis Margarita, kaj sur shia trankvila vizagho pasis ombro de kompato.
– Li diras unu saman aferon, - respondis la vocho de Voland, - li diras, ke ech che la luno li ne havas kvieton, ke li havas fian oficon. Tiel li diras chiam, kiam li ne dormas, kaj kiam li dormas, li songhas unu samon: lunan vojon, li volas iri sur ghi kaj paroli kun la arestito Ha-Nocri, char, lau lia aserto, li ion ne findiris tiam, antau longa tempo, je la dek kvara tago de la printempa monato
sorton kontrau tiu de la chifonvestita vagabondo Levio Mateo.
– Dek du mil lunoj pro unu iama luno, chu tio ne estas tro multe? - demandis Margarita.
– Ripetighas la historio pri Frida, chu? - diris Voland, - chi foje, Margarita, vi ne klopodu. Chio ghustos, sur tio staras la mondo.