Paŭlo Petroviĉ ne longe ĉeestis la interparolon de la frato kun la intendanto, alta kaj malgrasa homo, kun dolĉa voĉo de ftizulo kaj kun ruzaj okuloj, kiu ĉiujn rimarkojn de Nikolao Petroviĉ respondis per: «Kompreneble, konata afero!» kaj penis prezenti la kamparanojn kiel drinkulojn kaj ŝtelistojn. La nova maniero administri la bienon knaris kiel neŝmirita rado, krakis kiel meblo, farita de kampara lignaĵisto el malseka ligno. Nikolao Petroviĉ ne perdis la kuraĝon, sed ofte sopiris kaj meditis: li sentis, ke sen mono la afero ne iros bone, kaj monon li preskaŭ ne havis plu. Arkadio diris la veron: Paŭlo Petroviĉ pli ol unu fojon helpis la fraton; pli ol unu fojon, vidante kiel li vane rompas al si la kapon, serĉante rimedon sin savi el embaraso, Paŭlo Petroviĉ malrapide proksimiĝis al la fenestro kaj, metinte la manojn en la poŝojn, murmuretis tra la dentoj:
Lasinte Nikolaon Petroviĉ en la kabineto, li iris en la koridoron, kiu apartigis la antaŭan parton de l’ domo de la posta, kaj atinginte malaltan pordon, haltis ŝanceliĝante, tordis la lipharojn kaj ekfrapis.
— Kiu estas tie? Eniru! — eksonis la voĉo de Féniĉka.
— Tio estas mi, — diris Paŭlo Petroviĉ kaj malfermis la pordon.
Féniĉka salte leviĝis de la seĝo, sur kiu ŝi sidis kun sia infano; ŝi transdonis ĝin sur la brakojn de knabino, kiu tuj elportis ĝin el la ĉambro, kaj rapide ordigis sian tukon.
— Pardonu, se mi malhelpis vin, — komencis Paŭlo Petroviĉ, ne rigardante ŝin, — mi volis nur peti vin … hodiaŭ, ŝajnas, oni sendas en la urbon … ordonu aĉeti por mi verdan teon.
— Verdan teon, — ripetis Féniĉka, — kiom da ĝi vi deziras?
— Duona funto sufiĉas. Sed mi vidas ĉe vi ĉi tie ŝanĝon, — aldonis li, ĵetante rapidan rigardon, kiu glitis ankaŭ sur la vizaĝo de Féniĉka. — Jen, la rulkurtenoj, — diris li, vidante; ke ŝi ne komprenas lin.
— Jes. Nikolao Petroviĉ donacis ilin al mi; sed jam longe ili estas ĉi tie.
— Jam longe mi ne estis ĉi vi. Nun vi havas ĉi tie belan loĝejon.
— Dank’ al la boneco de Nikolao Petroviĉ, — murmuretis Féniĉka.
— Vi loĝas ĉi tie pli komforte, ol en la flankdomo? — demandis Paŭlo Petroviĉ ĝentile, sed sen plej malgranda rideto.
— Kompreneble, pli komforte.
— Kiu estas nun en la ĉambroj, kiujn vi okupis?
— Nun tie estas la lavistinoj.
— A!
Paŭlo Petroviĉ eksilentis. «Nun li foriros», pensis Féniĉka; sed li ne foriris, kaj ŝi staris antaŭ li, kvazaŭ ŝtonigita, malforte movante la fingrojn.
— Kial vi ordonis elporti vian etulon? — ekparolis fine Paŭlo Petroviĉ. — Mi amas infanojn, montru ĝin al mi.
Féniĉka tuta ruĝiĝis pro konfuzo kaj ĝojo. Ŝi timis Paŭlon Petroviĉ: li preskaŭ neniam parolis kun ŝi.
— Dunjaŝa, — vokis ŝi, — alportu Mitjan[25]
, mi petas vin (Féniĉka al neniu en la domo diris «ci».) Ne, atendu; oni devas vesti lin.Féniĉka sin direktis al la pordo.
— Ne grave, — diris Paŭlo Petroviĉ.
— Mi tuj, — respondis Féniĉka kaj rapide eliris.