Читаем Patroj kaj filoj полностью

Paŭlo Petroviĉ Kirsanov estis komence edukata en la patra domo, same kiel lia pli juna frato, Nikolao, poste en la Instituto de l’ paĝioj. De la plej junaj jaroj li estis rimarkinde bela; li estis memfida, iom ŝercema kaj iel kokete kolerema — li ne povis ne plaĉi. Li komencis aperi ĉie, kiam li fariĝis oficiro. Ĉie oni akceptis lin kun malfermitaj brakoj, li estis dorlotata, trouzis sian sukceson, faris diversajn frenezaĵojn, sed eĉ tio ne malutilis lin. La virinoj perdis la kapon pro l’ amo al li, la viroj nomis lin afektulo, sed sekrete enviis lin. Li loĝis, kiel ni jam diris, kune kun la frato, kiun li amis sincere, kvankam li tute ne similis lin. Nikolao Petroviĉ iom lamis, havis malgrandan vizaĝon kun agrablaj, sed iom malĝojaj trajtoj, malgrandajn nigrajn okulojn, kaj molajn maldensajn harojn; li ne estis diligenta, sed volonte legis kaj evitis la societon. Paŭlo Petroviĉ neniun vesperon pasigis hejme, estis fama per siaj kuraĝo kaj korpa lerteco (li estis la unua, kiu enkondukis la modon de la gimnastikaj ekzercoj inter la eleganta junularo) kaj tralegis ne pli multe, ol kvar, kvin francajn librojn. Dudekok-jara li jam estis kapitano; brila kariero estis malfermita al li. Subite ĉio ŝanĝiĝis.

Oni memoras ankoraŭ hodiaŭ en Peterburgo la princinon R. En la tempo, pri kiu ni parolas, ŝi sin montris iafoje en la peterburga societo. Ŝi havis bone edukitan kaj bonmanieran edzon, sed iom malsaĝan, kaj ne havis infanojn. Ŝi subite forvojaĝadis eksterlandon, subite revenadis Rusujon, entute vivis strangan vivon. Ŝi havis famon de senpripensa koketulino, kun fervoro sin donis al ĉiuj plezuroj, dancis ĝis falo, ridis kaj ŝercis kun junuloj, kiujn ŝi akceptis antaŭ la tagmanĝo en la duonlumo de sia salono, kaj nokte ŝi ploris kaj preĝis, ne povante ie ajn trovi trankvilon. Ofte ĝis la mateno ŝi kuris en sia ĉambro, malespere tordante la manojn, aŭ sidis, pala kaj tremanta antaŭ psalmaro. Venis la tago, kaj jen subite ŝi ree fariĝis eleganta sinjorino, ree faris vizitojn, ridis, babilis kaj sin ĵetis renkonte al ĉio, kio povis doni al ŝi plej malgrandan distraĵon. Ŝia korpo estis admirinde gracia; ŝia harligo de ora koloro kaj peza kiel oro, falis ĝis la genuoj, sed neniu povus ŝin nomi belulino. En ŝia tuta vizaĝo belaj estis nur la okuloj, kaj eĉ ne la okuloj mem — ili estis ne grandaj kaj grizaj — sed ilia rigardo rapida kaj profunda, senzorga ĝis braveco kaj meditema ĝis malespero — enigma rigardo. Io eksterordinara brilis en ŝi eĉ tiam, kiam ŝia lango babilis vortojn plej sensignifajn. Ŝi sin vestis tre elegante.

Paŭlo Petroviĉ renkontis ŝin en balo, dancis kun ŝi mazurkon, dum kiu li ne diris eĉ unu prudentan vorton, kaj pasie ekamis ŝin. Kutiminta al la venkoj, li ankaŭ tie ĉi rapide atingis la celon; sed la facileco de la triumfo ne malvarmigis lin. Kontraŭe: li ankoraŭ pli dolore, pli forte kroĉiĝis al ĉi tiu virino, en kiu, eĉ en la momento, kiam ŝi sin donis tuta, ĉiam restis ankoraŭ io kaŝita kaj ne atingebla, kien neniu povis penetri. Kio estis sur la fundo de ĉi tiu koro? Dio sola povas tion scii. Ŝajnis, ke ŝin regas iaj sekretaj kaj de ŝi mem ne konataj fortoj; ili ludis kun ŝi, kiel ili volis; ŝia malgranda inteligenteco ne povis kontraŭstari iliajn kapricojn. Ŝia tuta konduto prezentis vicon de nekonsekvencaj agoj; la solajn leterojn, kiuj povus veki la suspekton de ŝia edzo, ŝi skribis al homo, preskaŭ fremda al ŝi; kiam ŝi amis, ŝia amo spiris malĝojon: ŝi ne ridis kaj ne ŝercis plu kun tiu, kiun ŝi elektis, aŭskultis kaj rigardis lin kvazaŭ kun miro. Iafoje, plej ofte subite, ĉi tiu miro fariĝis malvarma teruro; ŝia vizaĝo prenis senvivan sovaĝan esprimon; ŝi sin ŝlosis en la dormoĉambro kaj la ĉambristino, almetinte la orelon al la seruro, povis aŭdi ŝiajn haltigatajn ploregojn. Pli ol unu fojon, revenante hejmen de amkunveno, Kirsanov sentis en la koro la mordantan maldolĉon, kiu naskiĝas post definitiva malsukceso. «Kion plu mi deziras?» demandis li sin mem, kaj lia koro ĉiam sopiris al io. Foje li donacis al ŝi ringon kun ŝtono, sur kiu estis gravurita sfinkso.

— Kio ĝi estas? — demandis ŝi, — sfinkso?

— Jes, — respondis li, — kaj la sfinkso estas vi.

— Mi? — demandis ŝi kaj malrapide levis al li enigman rigardon. — Ĉu vi scias, ke tio tre flatas min? — aldonis ŝi kun delikata rideto, kaj ŝiaj okuloj rigardis same strange.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Лев Толстой
Лев Толстой

Книга Шкловского емкая. Она удивительно не помещается в узких рамках какого-то определенного жанра. То это спокойный, почти бесстрастный пересказ фактов, то поэтическая мелодия, то страстная полемика, то литературоведческое исследование. Но всегда это раздумье, поиск, напряженная работа мысли… Книга Шкловского о Льве Толстом – роман, увлекательнейший роман мысли. К этой книге автор готовился всю жизнь. Это для нее, для этой книги, Шкловскому надо было быть и романистом, и литературоведом, и критиком, и публицистом, и кинодраматургом, и просто любознательным человеком». <…>Книгу В. Шкловского нельзя читать лениво, ибо автор заставляет читателя самого размышлять. В этом ее немалое достоинство.

Анри Труайя , Виктор Борисович Шкловский , Владимир Артемович Туниманов , Максим Горький , Юлий Исаевич Айхенвальд

Биографии и Мемуары / Критика / Проза / Историческая проза / Русская классическая проза