Читаем Patroj kaj filoj полностью

Anstataŭ respondi Nikolao Petroviĉ ĉirkaŭprenis lin; sed pasis unu jaro kaj duono, antaŭ ol Paŭlo Petroviĉ decidiĝis plenumi sian intencon. Sed unu fojon ekloĝinte en la kamparo, li ne forlasis ŝin plu, eĉ dum la tri vintroj, kiujn Nikolao Petroviĉ pasigis en Peterburgo kun la filo. Li komencis multe legi, plejparte angle; tutan sian vivon li aranĝis laŭ la angla maniero, malofte vizitis la najbarojn kaj forlasis la hejmon nur por la elektoj, dum kiuj li ordinare silentis, nur malofte malfermante la buŝon por inciti kaj timigi la bienulojn de la malnova generacio per siaj liberalaj diroj, ne proksimiĝante tamen al la reprezentantoj de la generacio nova. Ĉi tiuj kaj tiuj akuzis lin pri fiereco; ĉi tiuj kaj tiuj respektis lin pro liaj perfektaj aristokrataj manieroj, pro la famo pri liaj venkoj, pro tio, ke li sin bele vestis kaj ĉiam loĝis en la plej bona ĉambro de la plej bona hotelo; pro tio, ke li ordinare bone manĝis kaj eĉ foje tagmanĝis kun Wellington ĉe Ludoviko Filipo; pro tio, ke li ĉiam kunprenis vojaĝan arĝentan skatolon kaj banujon; pro tio, ke li ĉiam odoris eksterordinarajn, admirinde «noblajn» parfumojn; pro tio, ke li majstre ludis viston kaj ĉiam perdis; fine, oni respektis lin pro lia neriproĉebla honesteco. La sinjorinoj nomis lin ĉarma melankoliulo, sed la virinoj ne ekzistis plu por li.

— Vi do vidas, Eŭgeno, — diris Arkadio, finante sian rakonton, — kiel maljuste vi juĝis mian onklon! Mi ne parolas pri la servoj, kiujn li faris al mia patro, pli ol unu fojon donante al li sian tutan monon; vi ne scias, kredeble, ke ilia bieno ne estas dividita; li ĉiam estas preta helpi iun ajn kaj ĉiam defendas la aferojn de la kamparanoj, kvankam parolante kun ili, li sulkigas la frunton kaj flaras odekolonon…

— Konata afero: la nervoj, — interrompis Bazarov.

— Eble, sed li havas tre bonan koron. Fine, li estas tre inteligenta. Kiajn konsilojn li donis al mi … precipe … precipe pri la rilatoj al la virinoj.

— Ah! Kiun brogis varmega lakto, tiu blovas sur la malvarman. Konata afero!

— Unuvorte, — daŭrigis Arkadio, — li estas profunde malfeliĉa, kredu al mi; malestimi lin estas peko.

— Sed kiu malestimas lin? — respondis Bazarov. — Malgraŭ ĉio mi diras, ke homo, kiu sian tutan vivon metis sur karton de la virina amo, kaj kiam la karto malgajnis, tiel mallevis la kapon, ke li taŭgas, plu por nenio, tia homo estas nur individuo de la vira sekso. Vi diras, ke li estas malfeliĉa: mi kredas al vi, sed ne la tuta malsaĝo forlasis lin. Mi estas certa, ke li opinias sin brava homo tial, ke li legas Galignani kaj unu fojon en monato savas kamparanon de la vergoj.

— Ne forgesu la edukon, kiun li ricevis, la tempon, en kiu li vivis, — rimarkis Arkadio.

— Lian edukon? — interrompis Bazarov. — Ĉiu homo devas mem eduki sin, kiel mi, ekzemple … Kio koncernas la tempon, kial mi devas dependi de ĝi? Prefere ĝi dependu de mi. Ne, mia kara, ĉio ĉi estas malforteco, vanteco! Kaj la misteraj rilatoj inter viro kaj virino! Ni, fiziologoj scias, kiaj ili estas. Studu la anatomion de la okulo: de kie povas deveni en ĝi la enigma rigardo, kia vi nomis ĝin? Ĉio ĉi estas romantismo, sensencaĵo, putreco, artismo. Ni iru prefere rigardi la skarabon.

Ambaŭ amikoj iris en la ĉambron de Bazarov, en kiu jam ekregis medicine-kirurgia odoro, miksita kun odoro de malkara tabako.

<p>VIII</p></span><span>
Перейти на страницу:

Похожие книги

Лев Толстой
Лев Толстой

Книга Шкловского емкая. Она удивительно не помещается в узких рамках какого-то определенного жанра. То это спокойный, почти бесстрастный пересказ фактов, то поэтическая мелодия, то страстная полемика, то литературоведческое исследование. Но всегда это раздумье, поиск, напряженная работа мысли… Книга Шкловского о Льве Толстом – роман, увлекательнейший роман мысли. К этой книге автор готовился всю жизнь. Это для нее, для этой книги, Шкловскому надо было быть и романистом, и литературоведом, и критиком, и публицистом, и кинодраматургом, и просто любознательным человеком». <…>Книгу В. Шкловского нельзя читать лениво, ибо автор заставляет читателя самого размышлять. В этом ее немалое достоинство.

Анри Труайя , Виктор Борисович Шкловский , Владимир Артемович Туниманов , Максим Горький , Юлий Исаевич Айхенвальд

Биографии и Мемуары / Критика / Проза / Историческая проза / Русская классическая проза