Paŭlo Petroviĉ suferis eĉ tiam, kiam la princino R. lin amis; sed kiam ŝi fariĝis malvarma por li, kaj tio okazis baldaŭ, li preskaŭ freneziĝis. Ĵaluzo manĝegis lin, li ne lasis ŝin trankvila, kaj ĉie sekvis ŝin; lia senĉesa persekuto ŝin tedis kaj ŝi forveturis eksterlandon. Paŭlo Petroviĉ eksiĝis el la armeo malgraŭ la petoj de la amikoj, malgraŭ la admonoj de la superuloj, kaj forveturis por sekvi la princinon; kvar jarojn li pasigis en fremdaj landoj jen sekvante ŝin, jen forlasante ŝin kun la intenco ne plu ŝin revidi. Li hontis antaŭ si mem, li indignis pro la propra malforteco … sed nenio helpis. Ŝia bildo, ĉi tiu nekomprenebla, preskaŭ sensenca, sed ĉarma bildo tro profunde eniĝis en lian koron. En Badeno iliaj rilatoj rekomenciĝis preskaŭ kiel antaŭe. Antaŭvidante neeviteblan disiĝon, li deziris almenaŭ resti ŝia amiko, kvazaŭ amikeco kun tia virino estus ebla … Ŝi sekrete forlasis Badenon, kaj de tiu tempo ĉiam evitis Paŭlon. Li revenis Rusujon, penis ekvivi la antaŭan vivon, sed ne povis reveni sur la iaman vojon. Kvazaŭ venenita li vagis de loko al loko; li ankoraŭ faris vizitojn, konservis ĉiujn kutimojn de eleganta sinjoro; li povis sin glori per du, tri novaj venkoj; sed li esperis plu nenion de si mem, de aliaj, kaj nenion entreprenis. Li maljuniĝis, griziĝis; bezono fariĝis por li sidi vespere en la klubo, kie, manĝata de la galo kaj enuo, li indiferente disputis en societo de fraŭloj, — ĉio ĉi, kiel oni scias, estas malbona signo. Pri edziĝo li kompreneble ne pensis. Dek jaroj pasis tiamaniere, unutone, senfrukte kaj rapide, terure rapide. Nenie la tempo kuras tiel rapide, kiel en Rusujo; en la malliberejo, oni diras, ĝi kuras ankoraŭ pli rapide. Foje, dum tagmanĝo en la klubo Paŭlo Petroviĉ eksciis pri la morto de la princino R. Ŝi mortis en Parizo en stato proksima de frenezo. Li leviĝis de la tablo kaj longe paŝis en la ĉambroj de la klubo, haltante kvazaŭ ŝtonigita apud la tabloj de la kartludantoj, sed ne revenis hejmen pli frue, ol ordinare. Post iom da tempo li ricevis paketon, adresitan al lia nomo: en ĝi estis la ringo, kiun li donis al la princino. Ŝi trastrekis la sfinkson per krucforma linio kaj petis, ke oni diru al li, ke la kruco estas la solvo de la enigmo.
Tio okazis en la komenco de la jaro 1848, en la sama tempo, kiam Nikolao Petroviĉ, perdinte la edzinon, venis Peterburgon. Paŭlo Petroviĉ preskaŭ ne vidis la fraton de la tempo, kiam Nikolao Petroviĉ ekloĝis en la kamparo: la edziĝo de la lasta koincidis kun la unuaj tagoj de la rilatoj de Paŭlo Petroviĉ kun la princino. Reveninte de la fremdaj landoj, li vizitis Nikolaon Petroviĉ kun la intenco gasti ĉe li du, tri monatojn kaj ĝui lian feliĉon, sed li restis de li nur unu semajnon. La diferenco en la situacio de ambaŭ fratoj estis tiam tro granda. En la jaro 1848 la diferenco malgrandiĝis: Nikolao Petroviĉ perdis la edzinon, Paŭlo Petroviĉ la rememorojn; post la morto de la princino li penis ne pensi pri ŝi. Sed Nikolao Petroviĉ havis la senton de regule pasigita vivo: lia filo kreskis antaŭ liaj okuloj; Paŭlo, kontraŭe, malĝoja fraŭlo, komencis la krepuskan periodon de la vivo, periodon de bedaŭroj, similaj al esperoj, de esperoj similaj al bedaŭroj, kiam la juneco jam pasis kaj la maljuneco ankoraŭ ne komenciĝis.
Ĉi tiu tempo estis pli malfacila por Paŭlo Petroviĉ ol por iu ajn: perdinte sian estintecon, li perdis ĉion.
— Mi ne invitas vin nun en Marinon, — diris al li foje Nikolao Petroviĉ (li donis ĉi tiun nomon al sia bieno por honori la edzinon), — vi enuis tie, kiam Mario vivis ankoraŭ, kaj nun?
— Mi tiam estis ankoraŭ malsaĝa kaj vanta, — respondis Paŭlo Petroviĉ, — nun se ne pli saĝa, mi estas pli trankvila. Kontraŭe, se vi permesas, mi estas preta nun resti de vi por ĉiam.