— Kaj poste ni konvinkiĝis, ke sole babili, ĉiam babili pri niaj ulceroj kondukas nur al senutilaĵoj, al doktrinismo; ni rimarkis, ke ankaŭ niaj prudentuloj, tiel nomataj progresemaj homoj kaj akuzantoj valoras nenion, ke ni nin okupas per sensencaĵoj, diskutas pri ia arto, senkonscia krea kapablo, parlamentismo, neceso havi advokatojn kaj la diablo scias pri kio, kiam oni devus zorgi pri la ĉiutaga pano, kiam plej kruda superstiĉo sufokas nin, kiam ĉiuj niaj akciaj kompanioj bankrotas sole pro tio, ke mankas honestaj homoj, kiam eĉ la libereco, pri kiu klopodas la registaro, alportos kredeble neniun utilon, ĉar la kamparano volonte ŝtelus de si mem, por sin veneni en la drinkejo.
— Jes, — interrompis Paŭlo Petroviĉ, — jes: vi pri ĉio ĉi konvinkiĝis kaj decidis mem entrepreni nenion seriozan.
— Kaj decidis entrepreni nenion, — malgaje ripetis Bazarov. Li subite ekkoleris kontraŭ si mem, ke li tiel multe parolis kun la aristokrato.
— Kaj nur insulti?
— Kaj insulti.
— Kaj tion oni nomas nihilismo!
— Kaj tion oni nomas nihilismo, — ree ripetis Bazarov kaj tiun ĉi fojon per intence provokanta tono.
Paŭlo Petroviĉ iom palpebrumis.
— Jen kio! — diris li per strange trankvila voĉo. — La nihilismo devas resanigi ĉion, kaj vi, vi estas niaj savantoj kaj herooj. Sed kial vi insultas la aliajn, ekzemple tiujn akuzantojn? Ĉu vi ne same babilas, kiel ĉiuj?
— Eble alia, sed ĉi tiu peko ne ŝarĝas nian konsciencon, — diris Bazarov tra la dentoj.
— Kio do? Vi pretendas, ke vi agas? Vi vin preparas al agado!
Bazarov respondis nenion. Paŭlo Petroviĉ ektremis, sed tuj ekregis sin mem.
— Hm! … Agi, rompi… — daŭrigis li. — Sed rompi, se vi eĉ ne scias, kial?
— Ni rompas, ĉar ni estas forto, — rimarkis Arkadio.
Paŭlo Petroviĉ ekrigardis sian nevon kaj ekridetis.
— Jes, la forto, ne bezonas rajtigon, — diris Arkadio kaj sin rektigis.
— Malfeliĉa! — ekkriis Paŭlo Petroviĉ; li ne povis plu regi sin. — Pripensu,
— Se ili frakasos nin, kion fari? — diris Bazarov. — Sed via kalkulo estas malproksima de la vero. Ni ne estas tiel malmultenombraj, kiel vi opinias.
— Kio? Vi do serioze esperas venkon en la batalo kontraŭ la tuta popolo?
— Unukopeka kandelo, vi scias, bruligis Moskvon,[36]
— respondis Bazarov.— Jes, jes. En la komenco fiereco preskaŭ satana, kaj poste moka ironio. Jen kio delogas la junularon, jen kio venkas la nespertajn korojn de la buboj! Rigardu, unu el ili sidas apud vi, li estas preskaŭ en ekstazo antaŭ vi, ĝuu lian adoron. (Arkadio sin deturnis kaj sulkigis la brovojn.) Kaj ĉi tiu infekto disvastiĝis jam malproksimen. Oni rakontis al mi, ke en Romo niaj pentristoj ne metas plu piedon en Vatikano.[37]
Rafaelon ili opinias preskaŭ malsaĝulo, ĉar li estas aŭtoritato, kiel ili diras; kaj ili mem estas senfortaj kaj senfruktaj; ilia fantazio sufiĉas apenaŭ por «Knabino ĉe fontano», por nenio alia! Kaj la knabino estas abomene pentrita. Laŭ via opinio ili estas bravuloj, ĉu ne vere?— Laŭ mia opinio, — respondis Bazarov, — Rafaelo ne valoras unu kupran groŝon; kaj ili ne valoras pli multe ol li.
— Brave, brave! Aŭskultu, Arkadio … jen kiajn esprimojn devas uzi la nuntempaj junuloj! Kaj ĉu ili povus ne sekvi vin? En la tempo pasinta la junuloj devis lerni; ili ne volis esti rigardataj kiel ignorantoj, ili do nevole devis labori. Nun sufiĉas al ili diri: ĉio en la mondo estas sensencaĵo! Kaj ĉio estas preta. La junuloj ekĝojis. Kaj efektive, iam ili simple estis malsaĝuloj, kaj nun ili subite fariĝis nihilistoj.
— Jen vi forgesis la senton de la memestimo, tiel gloratan de vi, — rimarkis Bazarov kun flegmo, dum Arkadio ruĝiĝis pro indigno kaj liaj okuloj ekflamis. — Nia disputo kondukis nin tro malproksimen … Ŝajnas, ke pli bone estos ĝin ĉesigi. Mi tiam konsentos kun vi, aldonis li leviĝante de la seĝo, — kiam vi prezentos al mi unu solan institucion en nia vivo, familia aŭ socia, kiu ne meritas plenan, senkompatan nuligon.
— Mi prezentos al vi milionojn da tiaj institucioj, — ekkriis Paŭlo Petroviĉ, — milionojn! La komunumo, ekzemple.
Malvarma rideto kurbigis la lipojn de Bazarov.