Li rigardis ĉirkaŭe, kvazaŭ por kompreni, kiel oni povas ne simpatii kun la naturo. Jam proksimiĝis la vespero, la suno sin kaŝis post malgranda tremola arbaro, kreskanta duonan verston de la ĝardeno, kaj ĵetis senfinan ombron sur la senmovajn kampojn. Kamparano trote rajdis blankan ĉevalon sur malhela, mallarĝa vojeto de la rando de la arbaro: kvankam li rajdis en la ombro, li estis tuta klare videbla; oni eĉ povis rimarki flikaĵon sur lia dorso. La sunaj radioj penetris en la arbaron kaj, traborante la densaĵon, verŝis sur la trunkojn de la tremoloj tiel varman lumon, ke ili fariĝis similaj al pinoj; iliaj folioj ŝajnis preskaŭ bluaj kaj super ili alte pendis la hele blua ĉielo, delikate borderita de la vesperruĝo. La hirundoj flugis alte; la vento eksilentis; malfruintaj abeloj malrapide kaj dorme zumis inter la siringaj floroj; kolono de muŝoj dancis super izolita branĉo etendita. Kiel bela estas ĉio ĉi, mia Dio! pensis Nikolao Petroviĉ, kaj la amataj versoj murmurete flugis de liaj lipoj: li rememoris Arkadion,
Li ne penis klarigi al si mem ĉi tiun ideon, sed li sentis, ke li deziras reteni feliĉan tempon per io pli forta ol la memoro, li deziris ree senti la proksimecon de sia Mario, ŝiajn varmon kaj spiron, kaj jam ŝajnis al li, ke super li …
— Nikolao Petroviĉ, — eksonis proksime de li la voĉo de Féniĉka, — kie vi estas?
Li ektremis. Li ne sentis honton, li ne faris al si riproĉojn … Li eĉ ne imagis la eblecon kompari la edzinon kun Féniĉka, sed li bedaŭris, ke ŝi serĉas lin en tiu ĉi momento. Ŝia voĉo tuj rememorigis al li liajn grizajn harojn, lian maljunecon, lian nunan staton.
La sorĉlando, en kiun li jam estis eniranta, kiu jam estis aperanta el la nubaj ondoj de l’ tempo pasinta, ekŝanceliĝis kaj malaperis.
— Mi estas tie ĉi, — respondis li, — mi venos, iru. «Jen la sinjoraj kutimoj» — pensis li. Féniĉka silente rigardis al li en la laŭbon kaj malaperis. Li konstatis kun miro, ke la nokto surprizis lin en liaj meditoj. Ĉio ĉirkaŭe fariĝis malluma kaj silenta, kaj la vizaĝo de Féniĉka ŝajnis al li pala kaj malgranda en la krepusko. Li leviĝis por reveni hejmen, sed lia tuŝita koro ne povis trankviliĝi en lia brusto, kaj li komencis malrapide promeni en la ĝardeno, jen medite rigardante antaŭ siaj piedoj, jen levante la okulojn al la ĉielo, kie jam svarmis kaj briletis la steloj. Li promenis longe, preskaŭ ĝis laciĝo, kaj lia maltrankvilo, ia serĉanta, nedifinita, malĝoja, ne malaperis. Ho, kiel ridus lin Bazarov, se li ekscius, kio fariĝis en li tiam! Eĉ Arkadio kondamnus lin. Ĉe li, kvardekkvar-jara agronomo kaj mastro, larmoj aperis en la okuloj, senmotivaj larmoj; tio estis centoble pli malbona ol la violonĉelo.
Nikolao Petroviĉ ne ĉesis promeni kaj ne povis decidiĝi eniri en la domon, en ĉi tiun serenan kaj intiman neston, kiu tiel invite rigardis lin per siaj lumigitaj fenestroj; li ne havis la kuraĝon forlasi la mallumon, la ĝardenon, la impreson de freŝa aero sur la vizaĝo, ĉi tiun malĝojon, ĉi tiun maltrankvilon …
Ĉe la kurbiĝo de la vojeto li renkontis Paŭlon Petroviĉ.
— Kio estas al vi? — demandis li Nikolaon Petroviĉ, — vi estas pala kiel fantomo; kial vi ne iras dormi?
Nikolao Petroviĉ klarigis al li en kelke da vortoj la staton de sia animo kaj foriris. Paŭlo Petroviĉ iris ĝis la ekstremo de la ĝardeno. Ankaŭ li ekmeditis, ankaŭ li levis la okulojn al la ĉielo. Sed en liaj belaj, malhelaj okuloj rebrilis nenio, ekster la lumo de la steloj. Li ne estis romantikulo, kaj ne sciis revi lia animo, elegante seka kaj pasia, mizantropa laŭ la franca maniero.