— Kio koncernas la komunumon, — respondis li, — vi prefere parolu pri ĝi kun via frato. Li nun, ŝajnas, spertis per la faktoj, kio estas la komunumo, solidareco, sobreco kaj aliaj belaj aferoj.
— La familio, fine, la familio, tia, kia ĝi ekzistas ĉe niaj kamparanoj! — kriis Paŭlo Petroviĉ.
— Ankaŭ ĉi tiun demandon, mi opinias, pli bone estus, por vi mem, ne esplori tro detale. Vi ne demandu la bofilinojn pri iliaj bopatroj![38]
Sekvu mian konsilon, Paŭlo Petroviĉ, vi pripensu unu, du tagojn, — en la nuna momento vi trovos nenion, mi supozas. Trapasu ĉiujn klasojn de nia nacio, kaj dume Arkadio kaj mi, ni…— Ridos ĉion, — finis la frazon Paŭlo Petroviĉ.
— Ne, ni tranĉos ranojn. Ni iru, Arkadio; ĝis la revido, sinjoroj.
Ambaŭ amikoj eliris. La fratoj restis solaj kaj en la unua momento nur rigardis unu la alian.
— Jen, — komencis, fine, Paŭlo Petroviĉ, — nia nuna junularo! jen niaj posteuloj!
— Niaj posteuloj, — ripetis kun malgaja sopiro Nikolao Petroviĉ. Dum la tuta disputo li sidis, kvazaŭ sur flamantaj karboj, kaj nur kaŝe melankolie rigardis Arkadion. — Ĉu vi scias, frato, kion mi rememoris? Foje mi disputis kun mia mortinta patrino: Ŝi kriis, ne volis min aŭskulti … Fine mi diris al ŝi: «Vi ne povas min kompreni, ni apartenas al du diversaj generacioj.» Ŝi sentis sin terure ofendita, kaj mi pensis: «Kion fari? La pilolo estas maldolĉa, tamen oni devas ĝin engluti.» Nun venis nia vico, kaj niaj posteuloj povas diri al ni: «Vi ne apartenas al nia generacio, englutu la pilolon».
— Vi estas tro bonkora kaj modesta, — respondis Paŭlo Petroviĉ, — mi, kontraŭe, ne dubas, ke ni estas multe pli pravaj, ol tiuj sinjoroj, kvankam ni parolas, eble, per lingvo iom malnoviĝinta, kaj ni ne posedas ilian bravaĉan memfidon … Kaj kiel afektema estas la nuntempa junularo! Kiam oni demandas ĉe la tablo: «Kian vinon vi deziras, ruĝan aŭ blankan?» ili respondas: «Mi havas la kutimon preferi la ruĝan», per basa voĉo kaj kun tiel serioza mieno, kvazaŭ la tuta universo rigardus ilin en ĉi tiu momento…
— Vi ne deziras plu teon? — diris Féniĉka, enŝovinte la kapon tra la pordo: ŝi ne kuraĝis eniri, dum en la salono sonis la voĉoj de la disputantoj.
— Ne, vi povas ordoni, ke oni forprenu la samovaron, — respondis Nikolao Petroviĉ kaj leviĝis renkonte al ŝi. Paŭlo Petroviĉ diris al li simple:
XI
Post duonhoro Nikolao Petroviĉ iris en la ĝardenon, en sian amatan laŭbon. Malĝojaj meditoj premis lin. Unuafoje li klare konsciis la senfundaĵon, kiu apartigis lin de la filo; li antaŭsentis, ke kun ĉiu tago ĝi pli kaj pli grandiĝos. Do vane en Peterburgo vintre dum tutaj tagoj li studis la plej novajn verkojn; vane li aŭskultis atente la interparolojn de la junuloj; vane li ĝojis, kiam li sukcesis meti ankaŭ sian vorton en iliajn bolantajn parolojn. «Mia frato diras, ke ni estas pravaj, pensis li — kaj metinte flanke ĉiun memamon, mi mem pensas, ke ili estas pli malproksime de la vero, ol ni, sed samtempe mi sentas, ke ili posedas ion, kion ni ne havas, ian superecon je ni. … La junecon? Ne: ne sole la junecon. Ĉu ne en tio konsistas ilia supereco, ke en ili restis malpli da sinjoreco, ol en ni?»
Nikolao Petroviĉ mallevis la kapon kaj frotis la vizaĝon per la mano.
«Sed malŝati la poezion?» — ree pensis li, «ne simpatii kun la arto, kun la naturo …»