Читаем Vortaro de Esperanto 1910 полностью

Persona nedifinita pronomo:

Vintre oni portas peltojn.

Onikso.

Speco de agato, konsistanta el paralelaj helaj kaj malhelaj tavoloj.

Onklo.

Frato de la patro aŭ de la patrino.

Onklino.

Fratino de la patro aŭ de la patrino; edzino de la onklo.

Onobriko

(Bot.). Alta herbo el la familio de l' fabacoj

(Onobrychis sativa).

Ont.

Finiĝo de la aktiva participo de la tempo estonta (de l' tempo, kiu venos).

Ontologio.

Parto de la metafiziko pri la ekzisto.

Op.

Sufikso por derivi nombrajn nomojn, kun la signifo kelke kune:

Ni venos al vi triope.

Opalo.

Speco de siliko, formanta lakte blankan ŝtonon kun varikoloraj rebriloj.

Opero.

Dramo, en kiu la aktoroj ne parolas, sed kantas kun la akompano de orkestro.

Opera.

De opero, koncernanta operon:

opera trupo, opera spektaklo.

Operacio.

Meĥanika kuraca procedo, farata per la manoj aŭ instrumentoj.

Opio.

Suko de diversaj specoj de l' Papavo; tre forta narkota rimedo.

Opinii.

Kredi ion vera, bazante sin sur konkludoj, kiuj sufiĉas nur al la persono, kiu faras ilin.

Opinio.

Kredo de tiu, kiu opinias.

Oportuna.

Facile uzebla:

oportuna tenilo.

Oportuneco.

Eco de tio kio estas oportuna.

Oportune.

En oportuna maniero. Komparu:

Komforta, praktika.

Opozicio.

Kontraŭstaro en parlamento, en publika kunsido de societo aŭ kompanio kontraŭ la agoj aŭ proponoj de la registaro aŭ estraro.

Optativo.

Gramatika formo de la verbo por montri volon, deziron:

Feliĉa estu por ni la Nova Jaro!

Optiko.

Parto de la fiziko pri la lumo. Optika. Kiu koncernas la optikon.

Optimismo.

Filozofia sistemo, bazita sur la opinio, ke en la mondo estas pli multe da feliĉo, ol da malfeliĉo.

Optimisto.

Adepto de la optimismo.

Oro

(Ĥem.). Au. Multvalora metalo de flava koloro:

Ne ĉio estas oro, kio brilas.

Ora.

El oro.

Ori.

Kovri per maldika tavolo de oro:

orita braceleto.

Orakolo.

Resporido, kiun laŭ la opinio de la idolanoj la dioj donas al la demandoj, kun kiuj oni sin turnas al ili:

la orakolo de Delfoj.

Orangutango

(Zool.). Simio el la familio de l' homosimilaj

(Simia satyrus).

Oranĝo

(Bot.). Frukto de l' oranĝujo.

Oranĝujo.

Arbo el la familio de l' aŭrantiacoj kun dolĉaj sukplenaj fruktoj

(Citrurn aurantium dulce).

Oranĝerio.

Varmigejo por konservi oranĝarbojn dum la vintro.

Oratoro.

Homo, kiu parolas en publika kunveno.

Oratorio.

Muzika dramo, kies temo estas ĉerpita ei la Biblio.

Ordo.

-

1.

Sistemo, laŭ kiu la objektoj sekvas unu alian:

alfabeta ordo, kronologia ordo.

-

2.

Regula, oportuna dismeto de objektoj:

ordo en ĉambro.

Orda.

Aranĝita, dismetita laŭ ordo.

Ordamo.

Amo de la ordo.

Ordama.

Amanta la ordon.

Ordigi.

Dismeti, aranĝi laŭ ordo.

Malordo.

Manko de ordo.

Malordigi.

Neniigi ordon.

Reordigi.

Dismeti laŭ la antaŭa ordo.

Ordeno.

Honora signo en formo de stelo aŭ kruco sur rubando, donacata de papo aŭ regnestro.

Ordinara.

Ne diferencanta de la plimulto; ne diferencanta de ĉiutaga:

ordinara vesto, ordinara manĝo.

Ordinare.

En ordinara maniero.

Eksterordinara.

Tute diferencanta de ordinara; malofta:

eksterordinara kapablo.

Ordoni.

Estre esprimi sian volon:

ordoni al servisto, ordoni al filo.

Ordono.

Vortoj de tiu, kiu ordonas. Komparu:

Postuli.

Orelo

(Anat.). Organo de la aŭdsento.

Orelringo.

Ringo, juvelo, portata en la oreloj, kiel ornamo.

Orfo.

Knabo, perdinta la patron aŭ patri- non.

Orfino.

Knabino, perdinta la patron aŭ patrinon.

Orfa.

Perdinta la patron aŭ patrinon.

Orfeco.

Stato de la infano, kiu estas orfa.

Orfejo.

Rifuĝejo por la orfoj.

Organo. - 1.

Parto de la korpo de vivanta estaĵo, plenumanta funkcion necesan aŭ utilan por la vivo:

La okulo estas la organo de la vidsento. -

2.

Gazeto, reprezentanta partion aŭ societon:

Oficiala Gazeto Esperantista estas la organo de la Lingva Komitato.

Organika

(Ĥem.). Enhavanta, koncernanta la karbonon.

Organismo.

Tutaĵo de ia organoj, el kiuj konsistas vivanta estaĵo:

la homa organismo.

Organizi.

Aranĝi, ordigi, por ebligi la funkciadon:

organizi societon.

Organizo.

Ordigo ebliganta la funkciadon.

Reorganizi.

Denove organizi, ŝanĝi la organizon.

Orgeno.

Granda blovinstrumento, uzata en la preĝejoj.

Orgenisto.

Muzikisto, ludanta la orgenon.

Orgio.

Diboĉa festeno.

Oriento.

-

Перейти на страницу:

Похожие книги

Поэзия как волшебство
Поэзия как волшебство

Трактат К. Д. Бальмонта «Поэзия как волшебство» (1915) – первая в русской литературе авторская поэтика: попытка описать поэтическое слово как конструирующее реальность, переопределив эстетику как науку о всеобщей чувствительности живого. Некоторые из положений трактата, такие как значение отдельных звуков, магические сюжеты в основе разных поэтических жанров, общечеловеческие истоки лиризма, нашли продолжение в других авторских поэтиках. Работа Бальмонта, отличающаяся торжественным и образным изложением, публикуется с подробнейшим комментарием. В приложении приводится работа К. Д. Бальмонта о музыкальных экспериментах Скрябина, развивающая основную мысль поэта о связи звука, поэзии и устройства мироздания.

Александр Викторович Марков , Константин Дмитриевич Бальмонт

Языкознание, иностранные языки / Учебная и научная литература / Образование и наука