Turo.
Tre alta, malvasta konstruaĵo:
Lumturo.
Turo kun granda lanterno por lumigi la maron.
Turbo.
Infana ludilo, turnata sur la tero per batoj de vipo.
Turbano.
Turka kapvesto, konsistanta el tuko, volvita ĉirkaŭ la kapo.
Turbino.
Motoro, konsistanta el hori- zontala rado, movata de la akvo.
Turdo
(Zool.). Birdo kantanta el la vico de l' paseroj
Turismo.
Sporto de la vojaĝoj.
Turisto.
Persono, vojaĝanta por sia plezuro.
Turkiso.
Nediafana multekosta ŝtono, verdete-blua.
Turmenti.
Kaŭzi doloron, suferon:
Tur- mento.
Ago de tiu, kiu turmentas.
Turni.
-
1.
Movi objekton ĉirkaŭ ĝia propra akso: turni la kapon dekstren; turni la paĝojn de libro; turni radon de maŝino
- 2.
(Fig.): Turni la rigardon, turni la atenton, sin turni al iu kun peto.
Turniĝi.
Moviĝi ĉirkaŭ sia propra akso: La tero turniĝas ĉirkaŭ sia akso kaj rondiras ĉirkaŭ la suno.
Kapturno.
Sento de perdo de la egalpezo. Komparu:
Tordi, ruli.
Turniro.
Publika vetbatalo de kavaliroj en la mezaj jarcentoj.
Turto
(Zool.). Migranta birdo el la familio de l' kolomboj
Tuso.
Rapida kaj brua elspiro, kaŭzita de l' ekscito de la muka membrano de la spira tubo.
Tusi.
Rapide kaj brue elspiri kaŭze de l' ekscito de la muka membrano de la spira tubo:
Tuŝi.
-
1.
Almeti la fingrojn al io:
- 2.
Mencii, diri nemulte pri io, parolante pri aliaj aferoj:
-
3.
Ŝanĝi:
- 4.
Tuŝi la koron, kortuŝi: kaŭzi emocion, eksciti kompaton:
Tuŝeti.
Tre delikate, apenaŭ senteble tuŝi:
Tuta.
En ĉiuj siaj partoj, nedividita: manĝi tutan panon; la tuta mondo, la tuta popolo.
U
Tute.
Plene, komplete: Mi estas tute trankvila. Tute ne. Eĉ en la plej malalta grado ne: Mi tute ne timas. Tuto. Objekto, afero en ĉiuj siaj partoj, nedividita: La tuto estas pli granda, ol ĉiu el ĝiaj partoj. Tuteco. Abstrakta ideo de tuto: konsideri demandon en ĝia tuteco. Tutaĵo. Ĉiuj kune, konsiderataj kiel unu: La tutaĵon de la ŝipoj de lando oni nomas ŝiparo. Komparu: Kompleta, plena.-U.
-
1.
Finiĝo de l' imperativo: lernu, venu.
- 2.
Finiĝo de tiel nomata u-modo, uzata en frazoj, dependantaj de l' vortoj, esprimantaj ordonon, volon, peton, nece- son. Oni ordonis al la soldatoj, ke ili estu pretaj antaŭ la leviĝo de l' suno. Mi min turnas al vi kun peto, ke vi ne rifuzu. Necese estas, ke vi venu.
-Uj.
Sufikso por derivi; -
1.
Nomon de l' objekto, de l' vazo, servanta por porti, konservi la objektojn, esprimitajn de la radiko:
- 2.
Nomon de l' arbo, donanta la fruktojn, esprimitajn de la radiko:
-
3.
Nomon de la lando de l' popolo, esprimita de la radiko:
-Ul.
Sufikso por derivi nomojn de personoj aŭ estaĵoj, kiuj estas karakterizataj per tio, kion esprimas la radiko:
Ulano.
Soldato de la pola malpeza kavalerio, portanta lancon.
Ulcero
(Med.). Inflamo de la haŭto aŭ muka membrano kun loka perdo de substanco:
Ulmo
(Bot.). Arbo el la samnoma familio; ĝia ligno estas uzata por radoj
Ulmacoj
(Bot). Familio de dukotiledonaj senpetalaj vegetaĵoj:
Ulno.
Mezuro de la longeco, malsama en diversaj landoj:
Ultimato.
Neŝanĝebla decido, definitivaj kondiĉoj de interkonsento, kies malakcepto signifas rompon de la traktado, proklamon de milito.
-Um.
Sufikso sen fiksita signifo por derivi vortojn, kies rilato al la radiko ne povas esti esprimita per aliaj afiksoj:
Umbeliferoj
(Bot.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj:
Umbiliko
(Anat.). Kaveto sur la centro de la ventro.
Unco.
Apoteka pezilo = 30 gr.
Ungo
(Anat.). Malmola elkreskaĵo ĉe la supro de la homaj fingroj:
Ungego.
Akraj ungoj de la birdoj kaj de multaj mambestoj.
Uniformo.
Serva kostumo de militisto, de ŝtata oficisto. Komparu:
Kostumo, livreo.
Unika.
Sola en sia speco, ne havanta alian egalan aŭ similan:
Unisono
(Muz.). Plenumo de la sama tono, de la sama melodio samtempe per du voĉoj aŭ instrumentoj.
Universo.