Ravas Dnepro dum milda vetero, kiam flue senbare igas ^gi impeti plenajn akvojn siajn tra arbaroj kaj montoj. Senskuete; sen bruo. Rigardas oni kaj ne scias, ^cu iras, ^cu ne iras ^gia majesta lar^go, kaj ^sajnas kvazau tuta ^gi estas fandita el vitro, kaj kvazau hele blua spegula vojo sen mezuro lau vasto, sen fino lau longo, fiere avancas, serpentante tra la verda mondo. Pla^cas tiam ankau al la arda suno ^cirkaurigardi desupre kaj trempi radiojn en fridon de vitraj ondoj, kaj al bordaj arbaroj hele reflekti sin en la akvoj. Verdekrispaj! ili svarmas kune kun kampaj floroj ^ce la akvoj kaj, klini^ginte, rigardas en ilin kaj ne povas satrigardi, kaj ne povas satadmiri serenan aspekton sian, kaj ridetas al ^gi, kaj salutas ^gin, svingante bran^cojn. Sed en la mezon de Dnepro ili ne rajtas rigardi: neniu krom la suno kaj blua ^cielo rigardas ^gin. Rara birdo ^gisflugas la mezon de Dnepro. Pompa! en la mondo ne ekzistas rivero, egala al ^gi. Ravas Dnepro ankau dum varma somera nokto, kiam ^cio estas ekdormanta — kaj homo, kaj besto, kaj birdo; kaj sola dio majeste pririgardas ^cielon kaj teron kaj majeste skuas sian ornaton. De la ornato ^suti^gas steloj. La steloj brilas kaj lumas super la mondo, kaj ^ciuj are reflektas sin en Dnepro. ^Ciujn ilin tenas Dnepro en la obskura sino sia. Neniu el ili fu^gos de ^gi; escepte se nur estingi^gos sur la ^cielo. Nigra arbaro, supersidigita de dormantaj kornikoj, kaj deantikve fenditaj montoj, konzolante strebas kovri ^gin almenau per longa sia ombro, — vane! Ekzistas nenio en la mondo, kio povus kovri Dnepron. Blua, blua, iras ^gi per flua disver^si^go kaj meze de nokto, kaj meze de tago; ^gi estas vidata tiom malproksimen, kiom povas distingi la homa okulo. Sindorlote alpremi^gante intime al bordoj pro nokta malvarmo, ^gi strekas ar^gentan linion, kiu scintilas kvazau strio de Damaska sabro; kaj ^gi, la blua, ree ekdormas. Ravas ankau tiam Dnepro, kaj forestas rivero, egala al ^gi en la mondo! Sed kiam lau ^cielo kiel montoj elmar^sas bluaj nimbusoj, nigra arbaro baskulas ^gisradike, kverkoj krakas, kaj fulmo, zigzagante inter la nuboj, bruske lumigas la tutan mondon — terura tiam estas Dnepro! Akvaj remparoj tondras, sin batante kontrau bordaj rokoj, kaj kun brilo kaj ^gemo retrokuras kaj ploras kaj larmas en foro. Same tristegas maljuna patrino de kozako, akompanante la filon al armeo. Dibo^cema kaj vigla, rajdas li sur nigra ^cevalo, metinte manojn ^ce femuroj kaj bravule ^cifinte la ^capon; kaj ^si postkuras lin kun plorego, kaptas piedingon, jungilojn, kaj kurbigas la brakojn super li kaj inundas sin per amaraj brogaj larmoj.
Sova^ge nigras meze de surfaj ondegoj bruligitaj arbostumpoj kaj ^stonoj sur elstara^joj de bordo. Kaj batas sin kontrau bordo, levante sin supren kaj sinkante malsupren, boato dum albordi^go. Kiu el kozakoj audacis kanoti dum ekkoleris la maljunulo Dnepro? Evidente, al li ne estas sciate, ke ^gi glutas homojn kiel mu^sojn!