- Ĉu vere? La bervalanoj tamen havas certan reputacion pri...
- Ne miskomprenu min. Mi ne parolas pri la volupta tuŝludo de la lipoj, sed pri la dusenca franca vorto
Mimi eksplodis per rido.
- Ĉarma Mimi, estas facile moki min, sed pripensu la malfeliĉajn homojn, kiuj lernas la francan lingvon. Oni tiel ofte asertis al ili ĝian klarecon kaj logikecon, ke ili miras, kiam ili ricevas vangofrapon pro la uzo de vortoj normale registritaj en la
- Ĝi estas tre pruda vortaro.
- Ĝuste tion mi riproĉas al ĝi. Tial mi bezonis multajn provojn, hezitojn, palpadojn kun diversaj helpemaj virinoj...
- Verŝajne palpindaj virinoj. Hi hi hi!
- Bonvolu ridi ne pri mia diligenta studado, sed prefere pri la asertata klareco de via lingvo, kiu devigas eĉ senbrakulon «brakumi» sian edzinon, ĉar, se li dirus, ke li «kisas» ŝin, tio signifus, ke li... ke li...
- Ke li fikas ŝin. Fek! Ne timu ŝoki min. Ni jam ne vivas en la 17a jarcento.
- Ho, friponetino! Kiom mi bedaŭras, ke vi ne estas vortaristino. Oni certe trovus en la
Mimi Pinson ekridis tiel laŭte, ke la ĉirkaŭantoj videble ĉagreniĝis pro bruego malkonvena en tiu moŝtularo.
- Kara bervalano, vi...
- Nomu min Luĉjo.
- Do, kara Luĉjo, vi ja ne kleriĝis en la pariza mondumo.
- Mi konfesas, ke mia serĉado al la vero igis min ofte transsalti la sociajn limojn.
- Mi ne scias, ĉu vi serĉis la veron aŭ la volupton, sed mia profesoro pri sociologio iam klarigis al oni, ke kuracistedzino orgasmas koitante, aktorino raviĝas seksumante, sekretariino ĝuas amorante, akademianino ataitas geiĝante, dommastrino plezuregas pariĝante, monaĥino ekstaziĝas malĉastante, samideanino novsentas internideante, kaj slange parolanta pariza putino enuas dum la fikado, krom kiam ŝin «kisas» ŝia «Julio». Tiam ŝi «prenas sian piedon».