Ŝi ne protestis kaj sekvis mian sulkadon tra la kremo de la pariza diplomataro. De malproksime samideano Ralph Harry okulsignis al mi, ke mi ne perdis mian tempon kaj ke li envias min. Enviinda mi ja estis, promenante brako en brako kun rava junulino, en la malvarmeta aero de pariza marta nokto, sur unuaklasa trotuaro de la 16a distrikto.
- Mimi, kiel konscia esperantistino, vi ne rajtas rifuzi kunlabori en la redaktado de mia letero al generalo De Gaulle. Mi nepre bezonas vin, por envolvi miajn argumentojn en la plej elegantajn nuancojn de la franca sintakso. Ĉar mi havas en mia proksima loĝejo inkon, paperon, vortarojn, eble ni povus jam komenci...
- Luĉjo! Ĉu la bervalanoj estas ĉiam tiel komplikaj, kiam ili deziras kuŝi kun plenaĝa knabino?
Tiun nokton mi ne povis trempi mian plumon en la inkujon, ĉar Mimi devigis min tute koncentriĝi sur konvena inaŭguro de mia provizora lito. Per sia ĝemado la turmentata meblo provis atentigi nin, ke ĝi estas ĉefe ripozilo. Plurfoje mi volonte akceptis ĝian instigon al paŭzo kaj dormo, sed Mimi senlace uraganis plu. Inter du kirloŝtormoj mi ŝerce demandis:
- Nu, Miminjo, ĉu vi prenis vian piedon aŭ ĉu vi ekstaziĝis?
Lasante fingropinton vagi tra la haroj de mia brusto, ŝi klarigis al mi:
- Mi intense ĝuas la volupton ĉiel, imagante, ke mi estas jen monaĥino, jen putino, jen miksaĵo de diversaj inoj.
- Kial iuj stulte asertas, ke la sociologio kondukas al nenio? Ĝi science nutras la fantazion kaj tiel duobligas aŭ triobligas la plezuron.
- Luĉjo, mia karulo, ne filozofiu. Lasu min prefere tikli tiun vepran serpenteton. Rigardu, kiel ĝi minace levas la kapon. Ĝi estas aspido, jes, aspido, mi estas Kleopatra, kaj vi estas Cezaro. Ek! Lia imperiestra moŝto defendu sin kontraŭ la atako de la egipta reĝino.
Tuta triumviraro estus apenaŭ sufiĉinta, por kontentigi la senbridan ĝuemon de Kleopatra. Ŝi tamen ekdormis je la kvina, tenante en mano la venkitan aspidon.
Dum la matenmanĝo Mimi babilis kaj pepis kiel gaja birdeto, memorigante min, ke
Mi alvenis malfrue en la konsulejo de Bervalo, kaj f-ino Veruko demandis min kun ruza mieno:
- Nu, kion vi faris post la hieraŭa kunveno?
- Mi studis sociologion.
Ŝi rikanis:
- Ĉu kun hordo da japaninoj?
- Kial do?