- Via vizaĝo estas plena de lipruĝo, de la mentono ĝis la oreloj. Aŭ ĉu eble ŝminkas sin la vidvinoj kaj orfinoj, kiujn vi tiel kortuŝe prizorgas?
Mi kliniĝis super la forĵetindan skribmaŝinon kaj flustris:
- Fraŭlino, vi estas ŝtata funkciulino de Bervalo. Mi do povas konfidi al vi gravan sekreton: pasintan nokton la konsuledzino fariĝis mia amatino.
La naza tubero paliĝis, tremetis, iom ŝrumpis, kaj la lasta virgulino de Bervalo simple murmuris:
- Ankaŭ ŝi.
Ek de tiu momento f-ino Veruko ne okupiĝis plu pri mia privata vivo.
Ĉiun vesperon Mimi kaj mi poluradis la epistolan stilon de la letero transformonta la lingvan sorton de Eŭropo. Ni ĵonglis per subjunktivoj, komoj, alineoj, kaj poste Mimi sidiĝis sur miaj genuoj, dirante: «Hodiaŭ mi estas via instruistino, kiu klerigas grandan lernanton». Mi miris pri ŝia kapableco variigi kaj spici la amoron per novaj fantaziludoj jen klasikaj: lernejestro-knabino, maristo-putino, jen anomaliaj: episkopo-aviadistino, klaŭno-grafino» ktp. Tuta homa vivo ne sufiĉus, por provi la mil kaj unu permutaĵojn elpenseblajn de aparte kreiva cerbo, sed, en la praktiko, la legantinoj dezirantaj apliki la metodon de Mimi Pinson rapide venos al saĝa elekto inter kelkaj tipaj revĝuoj plej konvenaj al sia karaktero, al sia tradicia kutimaro aŭ al difinitaj individuaj emoj. Resume mi reprenu la iom banalan komparon kun la kuirarto kaj mi avertu la geamorantojn jene: «Ne verŝu ĉokoladan kremaĵon sur bovan piprostekon».
Post unu semajno da intensa verkado mi enmetis mian leteron en grandan koverton adresitan al Lia Generala Moŝto Charles de Gaulle, Prezidanto de la Franca Respubliko. Por ke tiu grava dokumento ne perdiĝu en la amaso da papero ĉiutage alŝutiĝanta en la korbojn de la kancelario, Mimi prenis sur sin la taskon, kostu, kiom ĝi kostos, enmanigi ĝin al la ŝtatestro mem. La afero kostis multe da peno kaj ruzo, ĉar la koridorojn de la Elizea Palaco baras ĉiaj pedeloj kaj gardostarantoj, el kiuj kelkaj tralasis mian kurierinon, sed aliaj neŝanceleble rezistis al ŝiaj logoj. Ĉiuvespere Mimi reportis la leteron kun malgaja mieno, kaj mi devis konsoli ŝin, inventante novan ludon: kanoniko-trapezistino aŭ ĝendarmo-melkistino.
Fine la granda tago alvenis. Kun triumfo en la okuloj Mimi kuris en miajn brakojn kaj kriis: «Mi vidis lin, mi vidis lin!». Senprokraste ŝi demetis sian kalsoneton kaj kveris:
- Ho, karulo mia, venu. Mi estos via reĝino de Anglujo.