- Mimi, ho, Mimi, kia scienco! La sociologio ankoraŭ ne estis inventita, kiam mi vizitadis la bervalan universitaton. Mi estas sensciulo. Kaj via ĵusa majstra demonstrado konvinkis min, ke mi nepre skribu leteron al via ŝtatestro, por pruvi al li la netaŭgecon de la franca lingvo por la eŭropaj bezonoj. En Milano, Luksemburgo aŭ Roterdamo oni fikas, sed oni ne «prenas sian piedon».
- Mimi, ĉu la Teacher's-viskio de la aŭstralia ambasadoro tiras vin en tian pesimismon?
- Ne, tute ne. Sed mi laboras kiel sekretariino en la Elizea Palaco.
- Ĉe generalo De Gaulle?
- Jes.
- Mimi, mia koro, se vi estas la konsilantino de la ŝtatestro, vi ja povus pledi por Esperanto.
- Ne troigu, Luĉjo. Mi preskaŭ neniam vidas mian altrangan mastron. Mi sidas kun ses koleginoj en malgranda oficejo kaj tajpas la tutan tagon neajn respondojn al leteroj, kiujn transdonas al ni la kancelariestro, markinte ilin per ruĝa cifero. Tiu cifero indikas la respondon uzotan. Tial mi parkere citis al vi: «Estimata sinjoro, la respublikestro atente legis...»
- Mimi, almenaŭ helpu min trovi rimedon, por ke mia letero ne falu en la manojn de la malica kancelariestro.
- Bonvolu unue havigi al ni novajn glasojn. Vi igas min paroli, paroli eĉ pri tre maldiskretaj aferoj, kaj tial mi ne sukcesas seniĝi je mia soifo.
Mi lerte zigzagis al la bufedo inter grupoj da kalvuloj kaj grasulinoj, kiuj ellasis el siaj kokinpostaĵeskaj buŝoj subtilajn bagatelojn pri la vetero aŭ rafinitajn kruelaĵojn pri la hemoroidoj de la borlanda kulturataŝeo. Miaj oreloj preterfluge kaptis ankaŭ pikajn aludojn pri bervala sovaĝulo, kiu senhonorigas tiun brilan kunvenon, pavante kun oni-ne-scias-de-kie-ŝi-venas-ulino. Kun du plenaj glasoj en la manoj, mi intence depuŝis du aŭ tri enbrokaĵigitajn ĉevalinojn, miele flustris al nekonata dromedarino: «Ĉu vi ofte prenas vian piedon?», sendis ŝmackison al la bela, blonda, glatvanga vickonsulo de Norda Prusujo, kaj, ne atentante la svenojn, veadojn kaj minacojn malantaŭ mia dorso, mi prezentis la refreŝigaĵon al Mimi.
- Minjo, rapide trinku vian viskion kaj ni eliru.