Kelkajn minutojn poste ŝi pruvis al mi, ke ŝia animo vere transmigris en alian haŭton, ĉar ŝi balbutis tiel krudaĉajn ĝublasfemojn en la lingvo de Ŝekspiro, ke mi ne povas citi unu solan pro la respekto, kiun mi ŝuldas al miaj britaj kaj usonaj legantinoj. Fine la reĝino Mimi malsupreniris de sia trono de volupto kaj detale klarigis al mi, kiel ŝi sukcesis doni la petskribon al la respublikestro.
- Ĝuste kiam li eniris en la necesejon.
- Hm! Mi ne scias, ĉu tio estis la plej taŭga momento...
- Mi ne povis elekti.
- Certe ne, mia kolombino. Mi gratulas vin pro via kuraĝo. Ni pacience atendu la rezulton.
- Jes, sed, atendante, ĉar mi estas via kolombino, prenu vian pafilon kaj estu mia ĉasisto, ĉu vi volas, karulo?
La respondo el la Elizea Palaco alvenis pli rapide ol ni supozis, ĉar la postmorgaŭon mi trovis sur mia skribtablo leteron, kiun mia kara eldonisto faksimilis por vi sur la apuda paĝo. Konfesu, ke tiu historia dokumento, en kiu la ĉefo de granda nacio skribas «Vivu Esperanto», ludas por nia movado pli gravan rolon ol rezolucio de UNESKO aŭ sopiro al Nobelpremio. Mia entuziasmo fariĝis ankoraŭ pli granda, kiam generalo De Gaulle antaŭ ĵurnalistoj ne kaŝis sian malemon al Volapük. Kiel kutime oni vane cerbumis en la redaktejoj pri tiuj sibilaj paroloj. Nur mi kaj kelkaj iniciitaj parizaj samideanoj kapablis kompreni, ke tiu atako kontraŭ mortinta universala lingvo ree substrekas la unuarangecon asignitan de la generalo al la vivoplena Esperanto en siaj profetaj vizioj pri la estonteco de Eŭropo.
La ĵurnalistoj denove rompis al si la kapon, kiam la generalo organizis referendumon, kies nea rezulto estis por ĉiuj antaŭvidebla. Eĉ seriozaj gazetoj, kiel «Le Monde» kaj «Le Canard Enchaîné», ŝpinis plej fantaziajn teoriojn pri la intenco de la ŝtatestro demisii pro bagatela preteksto. La kompatinduloj, ne konante lian respondon al mia letero, ja ne povis scii, ke generalo De Gaulle retiriĝos en sian provincan restadejon ne nur por skribi siajn memoraĵojn, sed precipe por studi Esperanton kaj prepari ĝian devigan enkondukon en ĉiujn lernejojn de Atlantiko ĝis Uralo.
Intertempe mia kolego G. Noreo definitive venkis siajn palajn treponemojn, kaj mi devis redoni al li lian brakseĝon kaj lian f-inon Veruko. Mimi Pinson akompanis min al la Liona Stacidomo. Ŝmirante mian vizaĝon per ŝminko diluita en larmoj, ŝi plorsingultis: