Читаем El Parnaso de Popoloj полностью

93. Fajr-eligu hufumetoj

(Popola kanto)

Podkóweczki, dajcie obnia,Bo dziewczyna tego godna.—◡ | —◡ | —◡ | —◡Fajr-eligu hufumetoj!Indas tion knabinetoj.Se ne indus eĉ knabino,Kalkan-frapu ni sen fino:Ĝis, ĝis, ĝis, ĝis maten’.Frapu vigle per botetoj!Ŝtalaj estas hufumetoj,Ke eligu fajreretoj!Frapu vigle per botetojĜis, ĝis, ĝis, ĝis maten’

XXI. Pola-kaŝuba

94. Dediĉo al Kraszewski

(El Jarosz Derdowski)

We nąm drogę otworzeleBez cerpliwą procę.—◡|—◡|—◡|(—◡)Vi malfermis al ni vojonPer laboro cela;Vi eklumis kiel sunoInter nokt’ malhela.Tra tricol-tabuloj nuneVidas ni mirinde,Kvankam laŭ kalumniulojNi naskiĝas blinde.Ĉar vin polaj balt-maranojLaŭmerite amas.Mian tre modestan verkonVia nom’ ornamas.Prenu de kantist’ kaŝubaSimplan la rimaron,Kiun meti mi kuraĝasSur patruj’altaron.Jen malnova rakontadoPri la vivo, moro;Kion mi kolektis hejme,Prenu ĝin, Sinjoro!Dum Vistulo de KrakovoNian maron fluos,Polan kredon, polan lingvonTempo ne detruos.Jen, el kor-profundo nia,La konfes’ popola:Dum ni vivas, ne pereosKaŝubejo pola!

XXII. Portugala

95. Komenco de Luiziadoj

(El Luiz de Camões)

As Armas, e os Barões assinalados,Que da occidental praia Lusitana.

Batalojn kantas mi de l’ heroaro,Kiu de l’ hejma bordo luzitanaTra l’ ne ankoraŭ ŝipirita maroĜis trans insulo velis Taprobana,[29]Kaj da danĝeroj en militofaroPli venkis, ol permesas fort’ homana,Ĝis kiam, inter malproksimaj gentoj,Stariĝis novaj regno-fundamentoj.[30]Kaj kantos mi de reĝoj glor-memoron,Kiuj potencon de la imperioDisvastigante, sanktan kruco-gloronFirmigis en Afriko kaj Azio,Per heroaĵoj, kies altvaloronLaŭrkronis senmortec’ en historio.Rakontos ĉion mi en kanto-partoj,Se vi min helpos, ho geni’ de l’ artoj.Ĉesu de l’ saĝa Greko kaj TrojanoŜipirojn laŭdi, kiujn ili faris,Kaj kiel Aleksandro kaj TrajanoPor venkaj militiroj sin preparis;Mi kantos vin, ho glora Luzitano,Ĉe kiu Mars’, Neptuno serve staris.Silentu do, antikva Muzo kanta,Eksonos glor’, pli alten leviĝanta!

96. Kamelo kaj pulo

(Fablo)

Em uma longa jornadaEm camelo mui carregado.—◡ | —◡ | —◡ | —◡Dum tre longa tag’ someraLa kamelo, tro ŝarĝite,Foje vokis, lacigite:— «Ho, la ŝarĝo malmodera!»Aŭdis ĝin fraŭlino pulo,Kaj respondis fiersente:— «Trankviliĝu, mi momenteLiberigos vin, karulo,De l’ pezaĵo tro premanta;Jen mi saltas for el selo!»Tiam diris la kamelo:— «Dankon, moŝto elefanta!»

XXIII. Provenca

97. Mia koro

(El «La Miougrano» de Théodor Aubanel)

Ah! se moun cor avié d’alo,Sus toun cóu, sus toun espalo.◡—◡ | —◡ | —(◡ | —◡)
Перейти на страницу:

Похожие книги