Читаем El Parnaso de Popoloj полностью

Węgier, polak, dwa bratankiI do szabli i do szklanki.—◡|—◡|—◡|—◡Pol’, hungaro: frata paro,Dum batalo, drink-regalo,Vigla kapo, brava koro,Benu ilin di’-sinjoro!

88. La kozako

(Popola kanto)

Tam na górze jawór stoi,Jawór zielenieńki.—◡|—◡|—◡|(—◡)Sur monteto tie starasVerda la acero;Mortas juna la kozakoSur la fremda tero:— Mortas mi, en fremda landoVenas mia fino,Do alvoku la patrinon,Mia amatino!Kaj alvenis la patrino,Venis patrineto,Turnis palan la vizaĝonKontraŭ la fileto:— Ho fileto, mia kara,Devis vi perei,Ĉar ne volis vi konsilojnDe l’ patrin’ obei.— Mi vin petas, patrineto,Bele enterigu:Oni batu sonorilojn,Kaj orgen-ludigu;Sed ne gvidu min al tomboPastroj, nek diakoj,Nur en teron ukrainajMetu min kozakoj.

89. Ebenigu vi

(Popola kanto)

Porównaj BożeGóry, doliny!—◡ | —◡ | —◡—◡ | —◡ | —◡Ebenigu viMontojn, valojn, Di’,Ke estu tut-ebene!Gvidu, ho Sinjor’,Lin al mia kor’,Dimanĉe frumatene!Malgraŭ la dimanĉ’Pelu, ho fianĉ’,Ĉevalon vian voje;Estas mia kor’Plena de dolor’,Kaj plendas mi malĝoje.

90. Ho viburneto ĉe l’ torento

(Popola kanto)

Czego kalino w dole stoisz?Czy ty się letniej suszy boisz?◡—◡ | —◡ | —◡ | —◡— Ho viburneto ĉe l’ torento,Ĉu vin timigas seka vento?— Se mi ne timus pri sekvento,Mi ja ne starus ĉe l’ torento.Sur la monteto mi stariĝus,Al la acero egaliĝus.— Vi disvolviĝu, viburneto!— Kaj vi pripensu, knabineto!— Jam pripensado mia pasis:Patrinon, patron mi forlasis.

91. Macjek

(Popola kanto)

Idzie Maciek bez wieś z bijakiem za pasem,Pośpiewuje sobie tym-dy-rym-dy czasem.—◡|—◡|—◡ ║ —◡|—◡|—◡◡—◡|—◡|—◡Kun batil’ ĉe zono iras Macjek voje,Iam li ekkantas «tim-di-rim-di» ĝoje.Se iu baras straton,Ricevas kapobaton.Oj da, dana!ve! jen malsaniĝis Macjek nia kara,En drlnkej’ ne estis dum vespero kvara;Jam al ni ne kantetas,Bieron ne aĉetas.Oj da, dana!Mortis Macjek, mortis, venis lia horo;Pacon la eternan donu Di’-sinjoro!Li estis brava viroĜis lasta sia spiro.Oj da, dana!Nia Macjek kuŝas sur kverka tabulo.Se muziko ludus, saltus li, mortulo;Mazuro, animforte,Moviĝas, eĉ postmorte.Oj da, dana!

92. Donu min al Janko

(Popola kanto)

Matuś, moja matuś, dajże mnie za Jaśka,Spodobały mi się kółeczka u paska.—◡|—◡|—◡ ║ —◡|—◡|—◡Donu min al Janko, mia patrineto!Plaĉis al mi liaj ringoj ĉe l’ zoneto,Plaĉis al mi ringoj, kaj liphar’ tordata,Do min edzinigu, patrinet’ amata!Oj dana! oj dana!Diru al mi, kion diri nun vi volas,Ĉar mi ĝin ne scios, se vi ne parolas.Oj dana! oj dana!Ho edziĝu, kara, vi bonfartos, frato:Havos vi amadon, plendos pri malsato.Oj dana! oj dana!
Перейти на страницу:

Похожие книги