Читаем El Parnaso de Popoloj полностью

82. VI. Liberiĝo

Aŭ libro de Budda

Wśród ludu Sakjów żył królewicz BuddaW zamku rozkoszy. Mistyczne Agama…Inter Sakja popolo vivis princo BuddaEn kastel’ de volupto. Mistika Agama[26]Puŝis lian animon al dezertaj ĝungloj.[27]Pri mizer’ li ne havis plenon de konscio,Sed sentis eternecon de form-disvolviĝo,De ĉiusuferado, kies lim’ — Nirvana.Ĉiujn mizerojn al li konigis Nirvana;Do forlasis kastelon sian reĝan Budda,Sciante pri eterna sufer’-disvolviĝo,Kaj liberiga el la suferoj Agama.jes, fonto de mizeroj estas senkonscio!Do lasinte kastelon — li iris al ĝungloj.Li sufokis de l’ esto volon kaj en ĝunglojSerĉis ekkonon. Tie en li pri NirvanaKaj antaŭaj korpiĝoj vekisĝis konscio.Sub ombro de figujo ekmeditis Budda,Kiam sur lin defluis la sankta Agama,Kiel la liberiga ĉiam disvolviĝo.La estojn puŝas supren plua disvolviĝo.Suno — la tera globo — la dezertaj ĝungloj,Kaj la homaj spiritoj kaj dia AgamaTra jarcentoj sur supron iras de Nirvana,Kiu rompas neprecon, Veron vidis Budda,Ke liberigas el la avidoj — konscio.Plej alta kredo estas de vero konscio,Plej alta ver’ — eterna spirit’-disvolviĝo,Plej alta el spiritoj sur ter’ — estis Budda!Sufoku korp-avidojn! En la verdaj ĝunglojMeditu kiel Budda. — Kaj tie NirvanaEn vi lumigu vian la Buddi-Agama.[28]Veron en via koro veku la Agama.Kaj pri la universa mizero konscioNasku en ĝi kompaton grandan. Vin NirvanaPerfektigu. Transforma via disvolviĝoEkhaltu. Iru en la dezerton de ĝunglojKaj fariĝu el via meditado Budda.Fariĝos fine Budda! — Fariĝos Agama —En spiritoj kaj ĝungloj — aperos konscio,Ke esto — disvolviĝo, — ke limo — Nirvana.

83. Vi estas kiel aŭroro

(El Józef Jankowski)

Ty jesteś piękna, jak zorza,A tak boląca, jak rana.◡—◡|—◡|◡—◡Vi estas kiel aŭroro,Sed kiel vundo dolora;Por vi ekfloras mirindeDe revoj lando kolora.Mi metis vin en animon,Kiele rozon, aŭroron;Aŭroro sange ekflamis,La rozo vundas la koron.Kaj vokas ĉiu gutetoDe mia sango la kora:Vi estas kiel aŭroro,Sed kiel vundo dolora.

84. Kanto pri vento

(El Leo Belmont)

O, gdybym miał wiatru potęgę i tchnienie,Wnet życia ja zmieniłbym tło.
Перейти на страницу:

Похожие книги