Читаем El Parnaso de Popoloj полностью

80. IV. Amo

Aŭ libro de Jezus

A gdy zabłysła betlehemska gwiazda,Wiatr powiał świeży od góry Oliwnej.Kaj kiam ekradiis betlehema stelo,Freŝa vento ekblovis de monto Oliva,El ĉielo aŭdiĝis la voĉo: Hozanna!Hozanna al popoloj! Jen naskiĝis Jezus!Dio, kiu alvenas kun bona novaĵo —Pri savo el la larmoj, amo al malgrandaj.Benataj la animoj estas ĉe malgrandaj,Ĉar la ilia estas betlehema stelo!Ĉar por ili alvenis kun bona novaĵoKaj la amon anoncis sur monto Oliva —Filo de senmakula virgulino, Jezus!Al la popoloj regnon dian kaj hozanna!El ĉielo defluis amo, ho hozanna!Amo por la spirite malriĉaj, malgrandaj,Amo por la malĝojaj. Amo estis Jezus,Kaj amo estis lia betlehema stelo.Kiuj estas plorantaj sur monto Oliva —Pro amo ili kredu je bona novaĵo!Benataj estas, kiuj kredas je l’ novaĵo,Kiu en koroj bluas kiele hozanna,Kiu spiras aromon de branĉo Oliva,Kiu portas favoron, amon al malgrandaj —Brilas al la premataj — per pardono-stelo!Hozanna al popoloj! Ĉar naskiĝis Jezus.Sur la tero judeja jen naskiĝis Jezus,En la urbo Nazaret aŭdiĝis novaĵo!Magojn al li kondukis betlehema stelo,Kaj la paŝtistoj vokis al li: ho hozanna!Kaj sekvis lian vojon aroj da malgrandajDe la jordanaj ondoj ĝis monto Oliva.Kaj li instruis homojn sur monto Oliva,Kvankam antaŭe sciis la Golgoton — Jezus!Al premataj — silentaj — kaj al la malgrandajDia ŝafido iris kun bona novaĵo.Hozanna al vi sonu, ho Kristo, hozanna —Super kruco radias via sava stelo!Ekradiis la stelo — sur monto Oliva.Je eterne hozanna — venis teren Jezus —Kun la bona novaĵo — amo por malgrandaj.
Перейти на страницу:

Похожие книги