Jeden jest Allach, jeden jego prorok,Więc, gdy okryty skórami wielbłąda.Nur unu Allaĥ, unu nur lia Profeto.Do kiam li, kovrite per fel’ de kamelo,Sola meditis inter araba dezerto,Tiam al li ekvokis Allaĥ el ĉieloj:Iru, mia profeto, diru al popoloj,Ke plej alta el leĝoj estas la Nepreco!Jen super ĉio regas senŝanĝa Nepreco:Mizera almozulo, plej alta profeto,Reĝo, potenca estro de multaj popoloj,Ne havas pli da povo ol hund’ aŭ kamelo,Kontraŭ potenco, kiu fluas el ĉielojAl grandaj urboj kaj al araba dezerto.Sur maro — en arbaro — aŭ en la dezertoVi ne forkuros sorton, kiun la NeprecoPer eterna verdikto sendas el ĉieloj.Nek sen ĝia, ordono naskiĝas profeto,Nek vi ploros la perdon de via kamelo,Nek por interbatatoj leviĝos popoloj.La steloj — la brutaroj — same la popoloj,Kiuj velas sur maroj — aŭ en la dezertoKuraĝe migras dorse sur sia kamelo,Devas subiĝi al la senceda Nepreco —Kaj de neniu reĝo — neniu profeto —Ŝanĝita estos alta verdikt’ de ĉieloj!Nevenkebla jen estas volo de ĉieloj!Do humiliĝi devas antaŭ ĝi popoloj:El ĝi nur la senmorta naakiĝas profeto!Ĉiun larmon — kaj ĉiun palmon en dezerto,Kiel kalkul’-ciferojn, — tiel la NeprecoKonas — kaj prikalkulas paŝojn de kamelo.Do vi, migrante sur la dorso de kamelo,Ne atentu, ĉu vento muĝas el ĉieloj;Ĉar kiam ĝin ordonas senceda Nepreco,Unu haron ne perdos vi inter popoloj,Nek pereos sur maro, nek inter dezerto!Tiel parolis Allaĥ — aŭskultis Profeto.Do leviĝis Profeto — en fel’ de kamelo,El sovaĝa dezerto — laŭ voĉ’ el ĉieloj —Iris li al po poloj — anonci Neprecon.